Thierry SOLOMON, dankinde,  instruas min konstrui hejmpagxon. Mi ne estas tion ankorau suficxe lerninta.

Tamen vidu, kiel oni komencas:

http://wachabalazs.atw.hu

Tjeri (Thierry) malsxategas trouzon de simboloj pro dangxero de sektismaj troigoj.

http://www.angelfire.com/ny2/ts/

Ankaux mi iom malsxatas flago-plenegan salonon kaj (cxiam) verdajn librokovrilojn. Niaj libroj prefere similu ordinarajn (sed belajn) librojn...

Anku mi malsxatas stelegon sur la brusto kaj eventualan verdan cxapon sur la kapo de maljunulo. (Verda cxapo de knabineto au knabeto en la populara kanto estas... iom. alia afero).

Steleto tamen estas en ordo, lau mi. Sed tiaj aferoj multe dependas ankau de epoko kaj modo. Eble ankau de regiono.

Esperanto, mi konsentas kun Tjeri, estas cxefe rimedo. Mi gxin sentas ankau parto de mia identeco, kiel ankau sxaton de tradicia popola muziko. Se oni parolas pri "stultaj esperantistoj", mi ofendigxas, do  ia identeco estas cxe tio ofte kaptata.

Sed tio laux mi tre varias de persono al persono, kaj tion oni tute ne bezonas iel ajn unuecigi.