Hercberga strofareto

kun bonaj bondeziroj



El la trunko Esperanta

en ĉi urbo Esperanta

jen aperis freŝa vergo...

Germanuje

en Hercbergo



Ankaŭ Germanie ĝojas

tiuj samaj Hercberganoj,

uj-e, i-e, mi kunĝojas,

kun peceto

da envio.



Germanuje, en Hercbergo

ĉu plu kreskos tiu vergo?

Ne detranĉu preterpase

ĝin tendenco

sekvapaŝa.



Vergo, verda, vergo freŝa,

restu viva en Hercbergo,

Fraturbeto, fraturbego,

vin ŝirmadu

kontraŭ seko.



Kontraŭ seko, kontraŭ sego

Sofi-saĝa grup’ Hercberga

sin defendos, sin ne fendos.

Vivos plu

la vergo verda!



Ĝi ne estu tro samcela

Ĉi ne estu tro multcela

Se Hercbergo estas bela,

Restu ĝi

tre longe bela.



Glosoj, notoj, ligoj



Sofio, Sofia, Sofinjo - versioj de virina nomo> en la lingvo hungara: Zsófia [ĵo:fia], karesformo:

Zsófi [ĵo:fi]



KÓRÓDY, Zsófia [ko:ro:di, ĵo:fia] - kunfondinti, animo de la Hercberga Esperanto-centro,

Interkultura Centro en Herzberg [hercberg]



http://www.herzberg.de/staticsite/staticsite.php?topmenu=311&menuid=331


http://ic-herzberg.de/esperanto/index.html



http://esperanto-urbo.de/page.php?pid=80600001

KlodGakonumo



Diris iam Klod-Gakono,

bona estas ĉiu kono!

Ĉaŭdefono, Laŝoŭd'fon,

bunta estas via son'.



Jes, projektoj kolektiĝas,

prokejtantoj ĝisrevidas,

adiaŭas kelkaj eĉ'

rolas kelkaj nur en skeĉ'.



Sed Gakono, Klod-Gakono,

kun respekto, sen suspekto

interligas multajn: cel'

nova en ĉi ter-parcel'.



Se aŭtoroj miskoleras...

Biblotek', vi toleras.

Ĉu rol' stranga? Bela rol',

Konsideras ĝin patrol'

kaj translimaj trupoj same.



Glosoj

Claude GACOND [klod gakon] estas grava kaj influa pedagofo, organizanto kaj esploristo de Esperanto.



http://eo.wikipedia.org/wiki/Claude_Gacondhttp