EN BRUO (1)



Gilbert R. Ledon (1931-2003) estis tre aktiva, mult-artikola ks. esperantisto,

patro-denaskismano,



http://eo.wikipedia.org/wiki/Gilbert_Ledon



krome piloto praktikinta ĝis la jaro 1975, li estis bona konanto de evoluo kaj

problemoj de aviado.



http://eo.wikipedia.org/wiki/Aviado#Flugaparatoj



Gilbert R. Ledon en 2002, helpe de Fonto, igis publika sian verkon Aviada

Terminaro. En ĝia enkonduko Kent Jones diras:



Kiom ĝenerala estas la lingva problemo en aviado? Iom da esploro trovis pli kaj

pli da kraŝoj kaj preskaŭ-kraŝoj kun rilato al la lingvo.



Tre gravas klareco de nombro-esprimoj. Gilbert R. Ledon numeralojn

"du-silabigas je duo, kvaro, deko. Anstataŭ uzi la numeralon ses li uzas tri plus

tri, plurciferan nombron li spegulas per simpla vicigo de la =(substantivigitaj)

numeraloj pri la unuopaj ciferoj:



duo, unuo, tri plus tri, sepo estas dumil cent sesdek sep

unuo nulo estas dek (tamen li permesas ankaŭ la formon deko)


La aviada ĵargono (faklingvo, laŭ li mem: slango) de Gilbert R. Ledon

inkluzivas 1) eventualan forigon de akuzativo 2) ne-uzon de prefikso mal

( ne pro estetikaj kialoj, sed pro misaŭdeblo en bruo); Li rekomendas

"aviade" uzadi dekstre - live (do eviti la formon maldekstre). Li restas

(memkompreneble) neŭtrala pri uzo komunlingva, de tiuj vortoj. 3) Li

rekomendas eviti unusilabajn pronomojn (mi, vi...), des pli, ke la rolantoj estas

"memkompreneblaj" 4) li evitas unusilabajn vortojn (memoru: duo, trio,

kvaro ks. kaj konsideru ankaŭ literumadon). Li rekomendas eviti similsonajn

vortojn kiel descendi kaj ascendi.


Se temas pri la substantivigitaj numeraloj (duo, trio) por plia redundo aŭ prefere

plia tempo-uzo, malrapidigo, pli-perceptebligo, principe (diras mi) oni povus

ankaŭ diri dufoje la saman numeralon, se estus klare, ke tiuj diroj estas nur por

konfirmo, ke ne temas pri la sekva elemento. Tio en pjaspo estas fakultative

indikebla, distingebla. Sed tio ne devenas rekte el la priparolata terminaro.

Komuna estas la konscio pri bezono de redundo.



En komunikado de pilotoj havas rolon "specialaj mallongaj frazoj por danĝeraj

situacioj" Oni ne kreas libere individuajn frazojn por prezenti la situacion,

male:oni uzas strikte finitajn, kliŝajn frazojn, eĉ laŭ sinsekvo fiksita.

Tio ege plligas redundon, ja oni povas havi tre verŝajnecan supozon pri

aŭdotaĵo.



Havas rolon ankaŭ klara alfabetumado, kiam io ne estas klare

kompenata.



Literumi je a bo co do... fo, go. ĝo ktp. ne estas klare... La liternomoj (aŭ io ajn je

simila funkcio) devas esti tre facile (plurpunkte) distingeblaj aŭde. La listo

rekomendata de Gilbert R. Ledon estas jena:


A alfa

B barbo

C cirklo

Ĉ ĉerko

D disko

E elfo

F forta

G gorĝo

Ĝ ĝermo

H halti

Ĥ ĥoro

I iglo

J junto

Ĵ ĵongli

K korno

L libro

M murdi

N nokto

O ofte

P porti

Q kuo

R rosti

S sulko

Ŝ ŝildo

T tikli

U umo, urno?

Ŭ ŭato

V vorto

W germana vo

X ikso

Y greka i

Z zorgi



La distingi-povon povus pliigi pli-variaj vortofinoj.

Substantiveco ĉi tie havas nenian rolon, tute ne estas grave, ke la formoj finiĝu je -

o (aŭ je -o, -a, i, e).



--------------------------------------------------------------------------------------------------------

Blazio VAHA:



EN BRUO (2)


Impresita kaj influita de Aviada Terminaro de Gilbert R. Ledon

(Provizora galimatio)


Unua, enkonduka parto


Ho, dum viaj vanaj studoj

gapu truon inter nuboj!



Majdaĥ! Sekvas komuniko pri danĝera sitacio de la raportanto; sekvas komuniko

pri emergenco!

Cejveĥ! Mi estas ricevinta vian emergencan mesaĝon!

Siimbanĉ! Silentu, pro granda danĝero!

Nulajm! Nuligu la antaŭan permeson!

Kliĥtal! Daŭrigu laŭ specifaj kondiĉoj!

Blenkel! Mi, ni, oni apartigas mesaĝon!

La Majstro mortis.

Blenkel!

Vivu Esperanto!



IPSAL

ZORGAĤ

BLENKEL.



Dua, esenca parto, kun emfazoj



Alfam, barboĥ, cirkleĥ, ĉerkal

Elfaĥ, fortuĥ, gorĝom, ĝermel

haltam, ĥostol, igluĥ, juntal

ĵonglaĥ, kornuĥ, librun, murdel.




Noktam, oftol, porteĥ, kvoŭĵal


rostel...



Ros-rostel.... rostel... (lostel, vostel, ĥostel).


Sulkam, ŝindel, tiklaĥ, umbol,

ŭataĥ, vortuĥ, vavjom.

Iksuĥ tom, ipsal tam.


Unu bjaĥ unu selom du bjaĥ du

pjas ja simple unu, du

tamen kun valor' dek du.



BLENKEL:



Tria, konkluda parto

ipsal, zorgaĥ,

ipsal

zorgaĥ,

IPSAL, ZORGAĤ


BLENKEL


Kvara parto:

RESUMO


Iam ni avidis,

Iam ni devias,

Iam ni avios

Ipsal!

Zorgaĥ!



Kraĉu malofte! Kraŝu neniam!



Morgaŭ ni flugveturu denove!



BLENKEL

Glosoj



pjas - estas, en la senco de prezenca kopulo

bjaĥ - Mi ripetos la samon, nepre samfunkcie kaj samkoncerne

selom - sekvas aparta nombro-elemento

tom - atentu, distingu ĉi tion de la sekva afero

tam - atentu, tistingu ĉi tion de la antaŭa afero



BLENKEL



Notoj



1) Dankon al SZILVÁSI, László (elp silva:ŝi la:slo:) pruntedoninta la verkon Aviada Terminaro de

Gilbert R. Ledon (mi ne scias, kiel oni elparolas la nomon de la aŭtoro, la libro ne liveras

prononcindikon, spite al la klasika, tradicia postulo, kiu superfluigus transskribadon de nomoj).



2) La tekstoparto EN BRUO 1 estas en esperanto, la tekstoparto EN BRUO 2 estas

en pjaspo.



3) Pjaspo aŭ pjaspo estas esperantido konservanta ĉion okazintan en Fundamento

de Esperanto, tamen havanta ankaŭ fakultativajn novajn elementojn kaj strukturojn.