Vintra pjaspaĵo



Ĵim, ĵim, ve, ve, ĵim ĵim,

frosto tranĉas nun min.



Ankaŭ ege ventas:

mi malvarmon sentas



Jes, en nia farmo

ege mankas varmo.



Ĵim, estas malvarme,

sed ja: estos varme.

Jam en nia forcejeto

viv' montriĝas svarme.



Glosoj



ĵim - estas malvarme, oni sentas malvarmon



--------------------------------------------------------------------------------------------



Ne ŝvarcaĵo:

nova epistoleto por espistoj



Estas mi Blazio,

kaj Bolaĵ hungare -

pseŭdonimon mi ne havas,

jam komprenu klare.



Bolas mi bolaĵe,

blezas mi blazie

pli malbone: mi kartavas

eĉ se poezie.



Tamen mi distingas

ŝakojn, sakojn bone.

Nur liberon kaj ribelon

mi konfuzas foje.



Se en suko trovas

mi kelkfoje ribojn,

mi konfuzas poste en ĝi

riberojn kaj tribojn.



Sed mi ja senzorgas:

multas jam espistoj.

Traktos ili paŝ-post-paŝe

bone ĉiujn histojn.



Povus esti trista,

mi pro ja malgajo,

sed min ĉiam maltristigas

promenad' sur kajo.



Estas nun aŭroro,

sekvos frumateno,

post la tuja frumateno

sekvos plenmateno.



Estis epistoloj

iam apostolaj,

poste sekvis jam espistaj

pistol-pistoletaj.



Nigra Ŝvarco ĝojis,

ke li sprite trukas.

Edwin Kock pli ĝojis,

ke li ne tradukas,



Ilin bonkonsistajn

mi provadas piŝti,

kaj kun Steĉjo iam-Piŝta

iom eĉ malfiksi.



Estas nun la kvara

hor' kvindek minutoj

ĝis la veno frumatena

penu por konkludoj.



:

NOTOJ:



1) Mi letis ie, iom surprizita, ke mia psexdonimo estas Blazio VAHA. Mi ĝojis, ke oni konscias mian

ekziston, sed la Esperantan version de mia nomo mi ne konsideras pseŭdonimo.



2) Mi mem ofte suferetas pro nekompreno de fremdaj nomoj kun malklaraj por mi vokaloj.

En internacia praktiko estas bone havi almenaŭ aldone nomversion facile prononceblan por ajna

esperantisto Tio ne malhelpas havi ankaŭ la etnan version, interalie por okazoj,kiam polico aŭ alxtata

organo akceutpass nur tiun...



GLOSOJ





Glosoj

blezi - misporoncadi ŝ, ĵ keil s, z

kartavi - misprononci r (ĉu gorĝe?)

Esp-o, espo (sekve al Kalocsay, elp ka-lo-ĉa-i): Esperanto

espisto - esperantisto

riboj - malgrandaj., manĝeblaj fruktoj (ruĝa bero, nigra bero)


Ŝvarco: E-limgva verkisto (R. Schwartz, 1894-1973)

ŝvarcaĵo: humuraĵo, plej ofte bazita sur vortludoj, laŭ la stilo de Ŝvarco.


Nord-mara konversacio



Ĉe norda maro

blank-harara MEPo

unu el la

eminentaj MEPoj,



... promenadas

kun kvinjara nepo.



Vidas ili laron tre proksiman.

"Laro, Laro,

blankflugila mevo,

- jen alkrias ĝin la olda MEPo -

diru, mevo,

ĉu nin benos nepoj?



Glosoj:



MEPo Membro de la Eŭropa Parlamento

mevo: komuna nomo de diversaj blankaj kaj grizaj, aŭ blankaj kaj nigraj maraj birdoj el la ordo de karadriformaj, kun longaj flugiloj kaj knara krio, kies plej gravaj reprezentantoj estas la laroj. Mevoj alivorto estas laredoj (surbaze de NPIV 2002, 736)

laro genro de mevoj kun 4 piedfingroj, ne tute plumkovritaj tarsoj kaj larĝaj, kurbaj ungegoj (NPIV 2002, 658)



Laro(j) - hejmodio(j), loko-dio(j) Romia(j)

olda - maljuna


----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------




Tro skeptika strofeto



Jam grandega ĥaoso

iĝis deca kaoso:

evoluo jen granda

en rond' nia mondranda



----------------------------------------------------------------------------------------


Tri junulaj medito-strofoj pjaspaj



OSVel, osvel, jen ismon mi maĉas,..

OSVel. osvel, kiismon mi maĉas?

SOVol . kiismaĉo min maĉas?



osvel, osvel jen ismo mi maĉas

osvel, osvel kiismo mi maĉas

sovol kiismaĉo mi maĉas



ismon mi maĉas

kiismon mi maĉas

kiismaĉo min maĉas



GLOSOJ:

OSVel, osvel: sekvas frazo kun vortordo objekto-subjekto-verbo

SOVol, sovol: sekvas frazo kun vortordo subjekto-objekto -verbo

ismo - doktrino, teorio, karakterizata de la radiko

ismaĉo - malbona ismo, ismo, kiu estas malbona, malŝatata, malbonefika






MASAĈUSECO KAJ GALAPAGOJ



Ĉu amaso, ĉu,

en Masaĉuseco

aŭ ĉu amasoj

en Gadameso

(kaj Galapagoj)

helpos pli

el-krizigi

nian movadon,

jen pri kio

meditas mi.






Lernuntina kanteto duon-adasisma


Lernolibrojn vi lotas,

lernolibrojn mi lornas:

tiun kun knab’ tut-paĝa,

uzos mi dum lern’ plaĝa.



Esperanton mi lernos,

ĝin lernados, tut-lernos,

mi ĝis fund’ ellernos ĝin,

ĝin ellernos: LERNOS ĝin.



Mi ĝin estas lernonta:

mi ĝin estos lerninta!

Ĝin lerninte, ekos mi,

intereson vekos mi!



Mi ĝin estas lernanta,

jen je formo per-kanta...

ne ĝoj-kanta, plor-kanta,

por kreskigo freŝ-planta.


Ĝin lerninte, instruos,

instruante: mem lernos,

mi lernados... ĝis la mort’

tia estas tut-lern-ord’.



--------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------


Glosoj:

fundo: Plej profunda, malalta surfaco de ia natura aŭ homfosita kavo; malsupra surfaco de

artefarita objekto; plej intima, kaŝita parto ks.



lernuntino - ino, kiu lernus, knabino, virino, kiu lernus, volus/emus lerni, sed kiu ne lernas,

momente

lorno: Optika tuba instrumento por observi malproksimajn objektojn... (NPIV, 2002m paqĝo 691)

lorni ion: observi ion per lorno

loti: konsulti la sorton per loto (NPIV 691)

loto: objekto (sagoj, osta kubo, bileto kun numero k.a.) kiun oni ĵetas aŭ elektas, kaj laŭ kies

hazarda pozicio aŭ indiko oni ion decidas (NPIV 2002, 691)


----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

Esperantaĵoj, prezentataj de D-ro Árpád Rátkai,
ĉe Kultura Esperanto-Asocio en Hungarujo:



Trovu: Eszperantáliák Magyarországon


Somera kanteto



Somera pjaspaĵo





Ŝoŭ, hodiaŭ

pjas varmege

suno bakas

teron seka

ĝin dissegas

aĉ! misege.