Ludoviko Lazaro Zamenhof uzadis la tabelpronomon ia je senco pli vasta, ol multaj el la nunaj

esperantistoj. Eble mia aserto, kiu ne estas vere mia, sed reflekto de problemo praktike

konsiderata interalie de Kolomano Kalocsay (en Lingvo Stilo Formo, ekzemple), ne estas

kontentige p r e c i z a. Tamen estas inde legi ekzemplojn de la Zamenhofa uzo, laŭ kolekto de

Rihej Nomura).

,

via vino estas nur ia abomena acidaĵo (Ekz. 35)

kun ia speciala malĝojo ŝi rigardis lin (Fabeloj de Andersen, 1a volumo, 152)

en la anttaŭĉambro eksonis la sonorilo anoncante la venon de ia nova persono(Marta, 40)

atendi en ia kaŝita loko (La Batalo de l' Vivo, 1891, 48)

ni devas enloĝiĝi en ia hotelo (Originala Verkaro, 1929, 562)

ĉu mi eble povas en ia maniero helpi al vi (Fabeloj, III. 1932, 195)

ili kuradis tien kaj reen, kvazaŭ ili havus ian laboron (Fabeloj.II., 1926, 153)

li interparolis kun ia juna viro, kiu staris ĉe la malsupro de la ŝtuparo (Marta, 1928, 195);

la letero faras ian malagrablan impreson de sinlaŭdado (Leteroj II., 1948, 183)

mi hodiaŭ estas tute nekapabla por ia laboro (Leteroj I. 1948. 339)

li kuris ian distancon (Fabeloj III, 1932, 88)

ni ne povis atingi ian rezultaton (Ekzercaro, 192, sepa eldono, 42)

Neniam ĝis nun okazis inter ili ia malpaceto (Fabeloj IV 173)

ne ekzistas homo, kiu ne havus iajn pekojn (Revizoro 8)

ĉu vi ne havas ian malbonan intencon (Eliro, dua libro el la Biblio, 1912, 10)

maljusteco estas farata al ni tute sen ia kaŭzo (La Rabistoj, 1928,. 69)

oni devas sen ia eĉ minuta ŝanceliĝo akcepti la proponon (Originala Verkaro, 1929, 121)

neniu ŝin konsolis per ia kora vorto (Fabeloj de Andersen, I., 1923, 113)

pri talento mi neniam aŭdis, ke vi ian havas (Marta, tria eldono, 1928 176)

.



Iom simila estas la uzo de nenia



ĉi tie brulas nenia lanterno (fabeloj de Andresen, II. 41)

neniaj floroj plu estis tie (Fabeloj de Andersen 19)

nenia dancistino povos flirtadi tiel gracie kiel vi (Fabeloj de Anderseon

Mi vidas plu nenian helpon (Batalo de l' Vivo, Fabeloj I. 61)

nenia ago fariĝas sen pago (Proverbaro Esperanta, 592)

Ktp.



Multaj el ni nun, mi supozas, multfoje uzas iu kaj neniu, ĉe similaj kuntekstoj.




Se temas pri la tabelpronomo ia. oni ja povas diri, ke nedifinita ĉi tie estas ja kvalito, tamen estas malfacile ne diri, ke Zamenhof kutime ankau esprimas pli plenan nedifinitecon (nedifineblaon ankau por la parolanto mem) ol kiam li uzas iu (kaj neniu). Nekonateco individua kaj nekonateco de kvalito ofte estas samtempaj: jen kial la uzon de similaj pronomoj povas facile influi (en diversaj lingvoj) ankau aliaj motivoj. (ne ĥoĉu videtj nikakoj knigi zdesj - mi volas vidi ne nur "nenikvalitan" libron ĉi tie, sed (kun emfazo) mi volas ne vidi ĉi tie libron.

Certe mi troĝeneraligas, mi esence volas nur diri, ke ankaŭ vi aliaj iom gustumu ekzemplojn de la Zamenhofa uzado. Krome mi laŭdas la verkon Zamenhofa ekzemplaro - La uzado de vertoj kaj la esprimoj el la verkoj de D-ro L. L. Zamenhof, Kompilita de Rihej Nomura, eldonita de Nagoja Esperanto-Centro, en Nagoya, en la jaro 1989.



-------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------


En la numero 138 (oktobro 2008) Sen Rodin (el Italio) iom recenzas recenzon pri la libro IDO, unu jarcenton poste. Mi ne trovis la lokon, kie li prezentas indikojn pri la recenzata teksto.

El posta reago de László István TÓTH (la:slo: iŝtvan to:t) mi konkludas, ke temas pri libro de André CHERPILLOD (ŝerpijjo:)

Estas grave, ke al Sen Rodin mankis informoj pri ia Ida popolo. Li ne povas konstati, ĉu informoj pri tio mankas simple, ĉar ne ekzistas kolektivo uzanta Idon nun, aŭ nur pro neglekto de la aŭtoro aŭ la recenzinto.

Reage, László István Tóth (el Hungario) liveras informojn, tra tri kolumnoj, pri kolektivo uzanta Idon, pri nuntempa kultura vivo de idistoj. Li mencias tri revuojn, ok poetojn, du verkistojn, du tradukistojn, kvar societojn..