KVARO



Se tro sendas mi,

tuj missendas tro;

tra mi iris tri,

kaj sufiĉas kvar.



--------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

1979

-------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

TEZO-KATALOGO DE

FERNANDO DE DIEGO



aperinta

en la jaro

mil naŭcent sepdek naŭa



-------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------



1) Kiel planlingvo Esperanto ne estas ies propraĵo.



2) Malantaŭ Esperanto ne staras precize difinebla socia portanto.

Tio kondukis al la formulo „ĉies lingvo”



3) La socia portanto de Esperanto estas internacia kolektivo kiu sola

po povas krei kaj pludoni la kulturajn valorojn de tiu lingvo


4) La klopodoj de tiu kolektivo ĝeneraligi Esperanton plej forte

es esprimiĝas en la strebado enkonduki la lingvon en la lernejojn.



5) Ĉiuj ĝisnunaj klopodoj en tiu direkto fiaskis, kaj

nenio nuntempe (1979?) signalas ŝanĝon en tio.



6) La enkonduko de Esperanto en la lernejojn

ne garantios kreadon kaj pludonadon de la kulturaj valoroj de

Esperanto.

7=)

7) 7) Zorgi pri tio povas, fine, nur la esperantistoj mem, t.e. la organizita Esperanto-movado akirinte klarecon pri la rolo kaj la situacio de Esperanto mem.



8) Tio signifas, ke la celado de la organizita Esperanto-movado

rajtas kaj devas esti duobla:



a) unuflanke plu demonstri, ke Esperanto estas la sola taŭga

solvo de la lingvo-probblemo;



b) zorgi mem kaj ne fidli aliajn, ke Esperanto fariĝu kultura

posedaĵo de ĝiaj parolantoj.



El tio rezultas, ke a) estas farebla ĉiam nur post b)



9) La Esperanto-movado devas krei ekvivalentojn por la

instruaj instancoj ekzistantaj por la etnaj lingvoj kaj kiel idealan

celon la kulturan dulingvecon


10) La instruado kaj klerigado de la esperantistoj kaj

p personoj lernontaj la lingvon devas sekvi

,r metodikajn kaj didaktikajn kriteriojn.



Fonto de la teksto estas la broŝuro

PRI ESPERANTA TRADUKARTO de FERNANDO de DIEGO. (Enkonduka eseo, bibliografio kaj indeksoj de Reinhard Haupenthatl) Eld. Artur E. Iltis. Saarbrücken 1979

---------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

---------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------



LAO-CE




EL LA *VOJO KAJ VIRTO*


(trad. Kolomano Kalocsay, elp. kaloĉai)



Malgranda estu la lando,

malmulta la popolo,

kaj estu, ke eĉ se estus

metioj kaj laboriloj,

ĉi tiujn oni ne uzu,

kaj estu, ke la popolo

ĝis fino de sia vivo

ne iru malproksimen.

Kaj eĉ se estus ŝipoj

kaj veturiloj multaj,

per tiuj oni ne voju,

kaj eĉ se estus ŝildoj,

kirasoj, bataliloj,

ne estu ekzercadoj.

Anstataŭ skribo ree

la homoj ligu nodojn.

La manĝo por ili dolĉu,

la vestoj estu belaj,

trankvilaj la loĝejoj,

delektaj la kutimoj.

Kaj eĉ se oni povus

rigardi trans la limon

de la najbara lando,

kaj ĝisaŭdiĝus voĉo

de kokoj kaj de hundoj,

ja mortu la popolo

en maljunaĝo paca,

neniam transirinte.



Vikipedio pri Laozio:



eo.wikipedia.org/wiki/Laozio



Notoj:



1) Mia fonto: K. Kalocsay: TUTMONDA SONORO. Hungara Esperanto-Asocio, Budapest 1981,

paĝo 271.



2) Laozio aperas ĉe Kalocsay kiel LAO-CE, ĉe aliaj kiel Laotse aŭ eble ankaŭ kiel LAO-TSE.

En la lingvo Ĉina afrikatoj (relative proksimaj al ĉ, c) estas oftaj, laŭ mia scio.


3) Atentigu min, mi petas, pri miaj eraroj.

4) la nomo Kalocsay estas kvarsilaba: ka-lo-ĉa-i. Li ne estis kaloksaj, la prononcformo

kaloĉaj eble jam estas tradicia en esperanto, sed ĝi enhavas elementon de miskompreneto.

5) Laozio ne tre reklamus turismon kaj Esperanton.