Ĉapitro 16


Du viroj kun bajonetaj fusiloj akompanis min. Tiel mi enmigris en la sunplenan Hispanion. Kun ĉiuj armeaj honoroj. La soldatoj min gvidis al la limgardo kaj tie transdonis min al la hispanaj limoficistoj.

"Paperojn li ne havas", diris la kaporalo, kiu akompanis min.

"Es alemán?1" demandis la hispano.

"Si, señor2", mi diris.

"Estu bonvena!" la hispano respondis, kaj al la kaporalo li diris, ke estas en ordo, kaj ke li transprenas min. La kaporalo rigardis al sia horloĝo kaj poste skribis ion sur raportfolion. Tiam la du soldatoj sin turnis kaj formarŝis.

"Good bye, France3!"

La limo de Francio malaperis el miaj okuloj.

La hispana oficisto tiris min nun en la gardoĉambron, kie min tuj ĉirkaŭringis ĉiuj oficistoj, kaj ĉiuj skuis mian manon kaj ĉirkaŭbrakis min. Unu el ili eĉ volis kisi miajn vangojn. Faru militon kontraŭ la usonanoj, kaj vi ne trovos pli bonajn amikojn sur la tuta terglobo ol la hispanojn! Se ili scius, kiu mi estas, ke mi forprenis Kubon kaj la Filipinojn de ili, kaj, ke mi krimis kontraŭ ili laŭ kelkaj pliaj manieroj, ili ne mortbatus min, por diri la veron, kaj ili ankaŭ ne resendus min en tiun regioneton, kie mi neniam denove rajtas montri min, sed ili efektive traktus min fride kiel malsekaj jakoj kaj indiferentus al mi kiel malnova litopajlo.

Unue ili enverŝis vinon por mi, poste sekvis ovoj kaj delikata fromaĝo, tiam io por fumi kaj denove vino kaj denove ovoj kaj delikata fromaĝo, kaj tiam ili diris al mi, ke baldaŭ la tagmanĝo sekvos. La oficistoj ekstere deĵorintaj envenis unu post la alia. Kaj nun neniu eliris denove. Tutaj kontrabandistaj taĉmentoj nun povus veni, tio tute indiferentus al ili. Ĉi tie estis germano, kaj al tiu oni devis montri, kiel oni pensas pri Germanio kaj la germanoj. Kaj por montri tion al li tute precize, honore al li, oni forlasis ĉiujn deĵorojn.

Se juĝi laŭ mia aspekto, mi ne estis glora ekzemplo de tiu tia pura kaj pimpa germana lando kaj de ĝiaj ĉiam tiel freŝe lavitaj kaj pimpaj enloĝantoj. De kiam mia Tuscaloosa forvelis, mi ŝanĝis nek mian kostumon nek miajn botojn, nek mian ĉapelon, kaj mia tolaĵo aspektis tia, kia ĝi devas aspekti, se oni lavas ĝin ĉe riveretoj kaj riveroj, kiujn oni preterpasas, per pli aŭ malpli da sapo pli aŭ malpli zorgeme, se oni poste pendigas ĝin sur arbusto, mem banas sin kaj fine tiel longe atendas, ĝis la tolaĵo sekiĝis, aŭ ĝis oni devas surmeti ĝin ankoraŭ malseka, ĉar komencas pluvi.

Sed mia aspekto ŝajne estis por ili la plej bona pruvo, ke mi venis rekte sen haltoj el Germanio. Tia, ili imagis, devas aspekti germano, kiu perdis la militon, kiun la usonanoj ĝisĉemize elrabis kaj la angloj elmalsatigis. Kaj mia aspekto tiel perfekte kongruis kun iliaj imagoj, ke tiukaze, se mi dirus, ke mi estas usonano, ili supozus min impertinenta mensogulo, kiu volas mistifiki ilin.

Ke iu, kiu rekte sen halto venis el Germanio, devas havi teruran kaj eĉ dum kvin jaroj ne mildigeblan malsaton, tio estis klara al ili. La tagmanĝo, amasigita antaŭ min, tiel abundis, ke mi povis kompensi senpene la kvinjaran malsatadon.

Poste iu alportis ĉemizon, alia botojn, alia ĉapelon, alia ses ŝtrumpoparojn, alia naztukojn, alia kolumon, alia silkajn kravatojn, alia pantalonon, alia jakon kaj tiel tio progresis seninterrompe. Mi devis ĉion akcepti kaj forĵeti ĉion, kion mi posedis ĝis tiam.

Posttagmeze ni kartludis. Tiun kartludon mi ne scipovis, sed ili instruis min, kaj baldaŭ mi ludis tiel bone, ke mi forgajnis de ili konsiderindan sumeton, kio tre plezurigis ilin, kaj kio ilin instigis ludi plu kaj plu.

Tra tiu stacio ankoraŭ neniam pasis germano, kaj tial ili feste honoris min kiel la unuan reprezentanton, la unuan aŭtentikan reprezentanton de tiu en tiu lando tiel amata popolo.

Ho, sunplena Hispanio! La unua lando, kiun mi renkontis, kie oni ne demandis pro mia marista dokumento, kie oni ne volis scii mian nomon, mian aĝon, mian korpolongon, miajn fingropremaĵojn. Kie oni ne trafosis miajn poŝojn, kie oni ne trenis min nokte al iu landlimo, kie oni ne forpelis min kiel oldan hundon, kie oni ne volis scii, kiom da mono mi havas kaj de kio mi vivis la lastajn monatojn.

Ne, ili eĉ ŝtopis miajn poŝojn, por ke finfine iu iam trovu ion en ili. La unuan tagon mi restis en la gardoĉambro, la unuan nokton mi devis dormi en la domo de unu el la oficistoj, la sekvintan tagon oni prizorgis min en lia domo. Vespere alia oficisto transprenis min. Neniam iu volis fordoni min; ĉe ĉiu mi estus devinta resti plej prefere semajnon. Sed tion tiu, kies vico nun estis, ne permesis. Kaj kiam la vico finiĝis kaj estis rekomenconta, ĉiuj loĝantoj de la landlima vilaĝeto venis unu post la alia kaj esprimis sian pretendon je mi, kaj mi devis resti ĉiun tagon ĉe alia civitano. La konkurado, por ke mi foriru de ĉiu kun la sento, ke li gastigis min multe pli bone ol la najbaro, devigis min iunokte fuĝi. Mi estas firme konvinkita, ke la homoj nun ĉiuj asertas, ke ili ne atendis de mi tian sendankemon. Sed la morto per pafoj aŭ la pendumilo estis ja gaja komedio kompare al la turmentega morto, kiu tie atendis min, kaj kiun mi povis eviti per nenio alia ol la nokta fuĝo. Pro tiaj miskomprenoj la moroj de la homoj aĉiĝas. Mi certe plu vivas en ilia memoro kiel iu, kiu devas esti forkurinta punkaptito, ĉar mi skuis la polvon de la piedoj sub la ŝirmo de la nokto. Se venos tien denove fremdulo, ĉi-foje eble ĝusta germano, tre verŝjanas, ke ili donos eĉ ne varman supon al li, aŭ, se ili tamen donos ĝin, tiukaze kun suprentiritaj brovoj kaj mieno, kiu klare montras: "Malsatmorti ni lasas neniun, kaj eĉ se estus la Satano mem." El amo povas fariĝi ne nur la malo, sed multe pli malbone, el amo povas fariĝi sklaveco. En tiu ĉi kazo estis sklaveco kun mortbato. Eĉ sur la korton mi ne povis iri sen sperti, ke tuj familiano postkuris kaj zorgeme demandis, ĉu mi havas ankaŭ molan paperon. Jes, sinjoro.

Tion neniu homo eltenas, aŭ nur paralizulo. Se mi estus aludinta, ke mi intencas ekvojaĝi, la homoj katenintus min. Mi pensas, ke certe iu prudentulo vivas inter tiuj homoj, kiu vidas mian malican agon en pli milda lumo.