NOVAĴO ESTAS FREMDA





Estas fremda tinam novaĵo,

novaĵo tavel estas fremda,

Romiaj ciferoj ŝajnis pli bonaj ol arabaj

dum kiom da tempo, malgraŭ konateco de ambaŭ sistemoj, he?

Esperanto <- tinam estas fremda al eksteruloj,

Esperanton tavel -> eksteruloj ne konas,

Esperantistoj tinam ne konas idon, trasnasermon, pjaspon,

mi tinam same konas nenion,

nenion tavel mi konas,

ankaŭ ne la tavernon najbaran,

tamen scio de ne-scio estas scieto.

kvankam scieto ne estas sufiĉa por agi



Glosoj


Tavel:


La subjekto jam estas dirita.



Oni estas dirinta jam la subjekton, sed mankas predikativo aŭ rwekta objekto



aŭ alia ĉefa rekcio de la verbo kaj eble la verbo mem.





Tinam:



La subjekto restas dirota.


Oni estas dirinta jam la objekton au predikativon, sed mankas ankoraŭ

la subjekto de la frazo.










FORĜISTO KAJ FERO


Ne teruras min la fero,

mi ĝin katenigos ja,

ne teruras vin kateno,

vi min tuj katenos jam.


Estas tre stranga

la afero vera:

ne teruras min la fer',

nur l' afero fera.



www.vortaro.hu/kszotaer2.htm



---------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------



Mal-damne


Ni ĉiuj dormu bone,

vekiĝu ni trankvilaj.

Sentante mishumoron

ni, tamen, prenu emon,

ploremo ekstertemu,

sekvu minutoj brilaj.

ni restu eltenemaj

ni fortu ĝisvespere.

Ni ĉiuj dormu bone,

vekiĝu ni trankvilaj.





Kunlaborado



Organike mi kompoŝtas,

senerare vi kompostas,

eble oni bone presos,

kaj ne stulltaj ni impresos.



Se kaj kiam, iam poste,

pretos ni, ni sendos poŝte

al vi ĉion senprokraste:

vi tuj nin kritiku draste.



Kontraŭ ni ni jam koleras,

ĉar l' afero ja progresas,

tamen kulpas ne mi, nur vi,

emus mi la dorson turni!



Esperanto malaperu,

la scienco malaperu!

La kulturo malaperu,

malapero malaperu.



----------------------------------------------------------------------------------------------

Notoj



1) Mi mencias, ke en mia laborejo ni estas redaktantaj lingvistikan volumon, ni faras do komunan laboron, dum kiu ni spertas streĉojn, ni ofendiĝadas, sed dume ni sekrete esperas, ke la laboro fine montriĝos konsiderinda. Ankaŭ tiuj spertoj, travivaĵoj iom stimulis min, kiam mi estis verkanta la suprajn strofojn.



2) Mi pensas, ke verkantoj, redaktantoj, eldonantoj havas similajn sentojn dum intensaj fazoj de tiuj laboroj



---------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

-----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------



Maljunaj Majstroj

Neserioza, nefilozofia,

luda poemeto sonĝ-aluda, nefidinda historie (prilaborata)


Laŭ supozoj eĉ laŭ scio:

multe sciis Laocio.

Ĉar ja spertis Laocio,

same kiel Ĝuangdzio,

kiel stranga estas ĉio...

Estas jen sonĝata tio,

kion sonĝas papilio.

Sed ne sciis Ĝuangdzio

(ĉu jam dubis Laocio?)

ĉu laŭveras ia scio.

aŭ nur ĉiu baldaŭ miros

ĉar perverse iu diros,

ke porversas vana scio.


La supra strofo estas ludo.

falsa estas la konkludo.

Ne porversas vana scio.

Estas do en ordo ĉio.

Vivu ni nur vilaĝete

v e t u r a d u poraĉete.

ni se tio tute n e p r a s...

(Bonsaĝuloj mem provizas

sin en propra mont-vilaĝo).



Ne forlasu nin, do, saĝo!



-------------------------------------------------------------------------------------------------------

Kolomanumo Julieta



por ne fari troajn krimojn,

mi nur ripetadas rimojn:

uzas mi Koloman-aĵon

havas Kolomanan aĝon.



Bone uzis l i Junion,

draŝis K o l o m a n' Julion,

ekkonstruis li palacon

sed fortres' rikoltis plaĉon.



Se Julio lin draŝadis,

kiu kiun imitadis?

Evoluis poezio.

Kiel bela estis tio!



Glosoj




Julio - Julio Baghy (bagi)

Kolomano - Kolomano Kalocsay (kaloĉai)



----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------


Kolerplena semajno



Lundon mi koleris kontraŭ vi,

mardon mi koleris malgraŭ vi,

ĝismerkrede mi koleris vin,

vi pro tio nun koleras min.

Je kiu koleru ĵaŭde mi?

al kiu vendrede plendi: Fi!

kia estas tiu mensogant',

kiu pri manujo diras gant'.



FERO



Ne teruras min fero,

mi ĝin katenigos ja,

ne teruras vin katen'

vi min ja katenos ja.



Estas tre stranga

la afero fera,

ne teruras nin la fer',

nur l' afero f