Ĉapitro 13

Mi migris suden, sur padoj tiom aĝaj, kiom la historio de la eŭropaj popoloj. Mi restis nun ĉe mia nova nacieco. Kaj se iu demandis min, mi tute seke diris: 'boŝo'. Neniu ofendiĝis pro tio, mi ricevis ĉie manĝon kaj ĉie bonan dormlokon por nokto, de ĉiu kamparano. Ŝajnis, ke mi instinkte trafis la ĝustan. Neniu ŝatis la usonanojn. Ĉiu insultis kaj malbenis ilin. Tiuj estis por ili la rabistoj, kiuj monerigis siajn dolarojn el la sango de filoj de Francio, tiuj por ili estis la vampiroj kaj uzuristoj, kiuj nun plian fojon volas elmonerigi dolarojn el la zorgoj kaj larmoj de la postrestintaj patroj kaj patrinoj, ĉar ili neniam povas sufiĉe plene ŝtopi la faŭkon, kvankam ili jam sufokiĝas en oro. "Se ni nun havus ĉi tie unu el ili, unu el tiuj usonaj uzuristoj, ni mortbatus lin per draŝilo kiel oldan hundon, ĉar li efektive ne meritas ion pli bonan."

Mil damnojn! Jen Fortuno helpis al mi!

"Tute male la boŝoj. Bone, ni faris militon kontraŭ ili, honestan kaj ĝustan militon. Ni reprenis Alzacon de ili. Tion ili tute akceptis, tion ili komprenis. Sed nun tiuj povraj diabloj tute same sidas en la koto kiel ni. Ankaŭ ilin la usonaj hundoj kaptis je la kolumo kaj elsuĉas eĉ la lastan ronĝitan oston. Ili ĉiuj malsatmortas, tiuj povraj boŝoj. Ni tiel volonte fordonus ion de ni, sed ni havas ja mem nur la nudan vivon, ĉar la usona diablo jam deŝiris de ni ĉion ĝis la ĉemizo. Nu, kial ili cetere transveturis al Eŭropo? Por helpi al ni? Koregan dankon! Por deŝiri ankoraŭ la lastan fadenon de sur nia korpo. Ĉar ni mem devas pagi ĉion. Ni kaj la kompatindaj boŝoj."

"Tion oni vidas je vi kiel mizere vivas la kompatindaj boŝoj. Tute malsata vi aspektas. Manĝu diligente, prenu. Prenu la plej bonan pecon, se bone gustas al vi. Se trans la Atlantiko ili ĉiuj tiel malsatas kiel vi, jen bonan nokton. Sed ni mem ne havas multon. Kien vi nun volas iri? Al Hispanio? Tio estus ĝusta. Tio prudentas. Ili havas ankoraŭ iom pli ol ni. Ili ne havis militon. Sed ankaŭ ilin la usonanoj ja tiel superruzis pro Kubo kaj la Filipinoj. Jen vi jam denove vidas. Ĉiam la usonanoj elrabas nin, la kompatindajn eŭropanojn. Kvazaŭ ili hejme trans la maro ne sufiĉe havus. Ne, ili devas veni ĉi tien por ŝteli kaj uzuri. Manĝu diligente. Ne ĝeniĝu pro ni, ĉar ni jam ĉesas manĝi. Ni ja ankoraŭ havas iom kaj almenaŭ de tempo al tempo povas satigi nin. Sed vi povraj boŝoj, ĉe vi la etaj beboj malsatmortas en la lulilo."

"Kaj se nun ĉi tie iu povra diablo povis ŝpari la monon kaj volas transveturi al la usonanoj por perlabori kelkajn dolarojn kaj sendi ilin al siaj gepatroj, jen ili fermas la pordon, tiuj banditoj. Unue ili ŝtelas la landon de la kompatindaj indianoj, kaj havante ĝin, ili enlasas neniun plu, nur por ke ili tute povu sufokiĝi en la graso, tiuj malbenitaj hundoj. Kvazaŭ ili donacus ion al tiu, kiu venis. Labori li devas kaj multe. La plej aĉan laboron, kiun neniu usonano emas tuŝi, tiun povas fari niaj viroj."

"Nu, aŭskultu, estas ja tiel, vi povus ĉi tie tute bone labori kelkajn semajnojn. Tiel vi povus dece nutri vin, ĝissate, por ke vi refortiĝu, ĉar Hispanio ankoraŭ malproksimas. Mon dieu1, multe pagi ni ne povas, monate po tridek frankojn, semajne po ok frankojn kaj la manĝon kaj la dormadon. Antaŭ la milito la salajro estis semajne nur po tri frankoj, sed nun ĉio tiom terure multekostas, ke estas peko. Ni havis ankaŭ dum la milito boŝon ĉi tie. Militkaptiton. Li estis tia diligenta viro, ni ĉiuj vere malgajis, kiam li devis iri hejmen. Diru, Antoine, Vilhelmo, la boŝo, li estis tre diligenta viro. Li bone laboris. Ni ĉiuj vere tre ŝatis lin, kaj la najbaroj ĉiam diris, ke ni tro bone traktas lin, sed tamen ni donis al li ĉion, kion ni povis doni. Li ricevis la saman manĝon kiel ni, tiurilate ni ne faris diferencon."

Tie laboris nun mi, kaj baldaŭ mi lernis, ke Vilhelmo certe estis tre fervora laboristo, ĉar mi aŭdis sesfoje ĉiun tagon: "Mi ne scias, sed Vilhelmo certe venis el tute alia regiono ol vi. Tiom, kiom tiu Vilhelmo, vi ne kapablas labori. Ĉu mi pravas, Antoine?"

Kaj Antoine konfirmis: "Jes, certe li venis el tute alia regiono, ĉar tiom, kiom tiu Vilhelmo, li ne kapablas labori. Sed verŝajne ankaŭ inter la boŝoj estas diferencoj, tiel, kiel ĉe ni."

La ĉiama komparo kun tiu diligenta Vilhelmo, kiu certe pli ol mi estis sperta pri la agrokulturo, kaj kiu certe ankaŭ pro tio tiel "bone" laboris, ĉar li prefere restadis ĉi tie ĉe la kamparanoj ol esti resendita en la internigejon aŭ pavimi stratojn en Alĝero, baldaŭ atakis miajn nervojn. Eĉ se mi estus laborinta la duonan kvanton, estus trioble tro multe. Tiel malmultekoste la kamparano neniam denove ricevos laboriston. Semajne po ok frankoj. Aliaj kamparanoj devis pagi semajne po dudek, dudekkvin, tridek frankojn. Mi ricevis ok. Mi estis ja la malsatega boŝo, al kiu ili devis doni abundan manĝon, por ke li ree fortiĝu.

Kiam mi forlasis ilin, klarigante, ke mi nun nepre devas ekiri Hispanion, ke mi neniel povas atendi pli da tempo, ke eble eĉ la polico venos, kiu malpermesos al mi labori ĉi tie, mi ricevis por mia sessemajna laboro entute dek frankojn. La kamparano diris al mi, ke li ne havas pli da mono. Se mi eble volus reveni post la unua tago de la nova jaro, li povos pagi la reston, ĉar li ricevos tiam la monon por la rikolto, sed nun li ne havas pli da mono. Li aldonis, ke mi nun cetere tute sane aspektas, ke do la abunda manĝo efikis bone, kiun mi ricevis ĉi tie, ke mi cetere ankaŭ ne laboris ĝis la renversiĝo, la Vilhelmo...

"Jes", mi diris, "la Vilhelmo estis ja el Vestfalio en la okcidento, sed mi venas el Sudfalio2, kaj tie oni ne tiel streĉe devas labori, ĉar ĉio kreskas per si mem, tie oni ne estas kutimiginta al tia peniga laboro."

"Tiukaze tio tute kompreneblas", diris la kamparano. "Pri Sudfalio ankaŭ mi jam aŭdis multon. Tio estas ja la granda duklando, kie troviĝas tiuj multaj sukcenminejoj, ĉu?"

"Pravas", mi diris, "tio estas la parto de la lando, kie troviĝas la multaj altfornoj, en kiuj oni fandas la buleton laŭ Königsberg3."

"Kiel? La la buleto laŭ Königsberg estas farata el fero, ĉu? Mi ĉiam kredis, ke ili faras ĝin el pistita antracito."

"Tio estas la falsita. Tiun ili efektive faras el pistita antracito", mi rediris. Pri tio vi ja ne malpravas, ĝi konsistas el pistita antracito kun densigita sulfura peĉo. Sed la veran, la aŭtentikan buleton laŭ Königsberg ili fandas en altfornoj, kaj tiu multe pli duras ol la plej dura ŝtalo. Per ĝi niaj generaloj plenigis ja la torpedojn, per kiuj ili sinkigis la kirasŝipojn. Mi mem ĉe tia alta forno laboris."

"Vi estas ja tre ruzaj homoj, tion mi devas koncedi", la kamparano diris. Sed ni gajnis la militon, kaj pro tio ni ne sentas nin ofenditaj de vi. Kaj krome la milito jam finiĝis. Kial do plu malici unu al alia? Fartu bone kaj agrable en Hispanio."

Foje mi tamen demandos al germano, kio efektive estas buleto laŭ Königsberg. Ĉiu, kiun mi demandis, rakontis al mi ion alian, sed kompreneble, neniu el ili estis germano.

Rimarkoj pri ĉapitro 13

1.Mon dieu (france): Dio, mia

2. Sudfalio: neniam ekzistinta aŭ ekzistanta, ŝerce uzita

3. Buletoj laŭ Königsberg: germane "Königsberger Klops", estas malgrandaj viandbuletoj el la regiono de la iama orientprusa urbo Königsberg, nun nomata Kaliningrad kaj enklavo de Rusio. Erich Mühsam (1878-1934 ), anarkiisto kaj verkisto kune kun Marut kaj Gustav Landauer unu el la aktivuloj de la unua konsilia respubliko en la jaro 1919 en Munkeno, skribis antaŭ 1919 la artikolon "Kiel arto efikas- interparolado pri la buleto laŭ Königsberg". Tiun ŝercan artikolon Marut eble konis. En la jaro 1926, kiam Marut jam elkokoniĝis kiel Traven kaj vivis en Meksiko, E. Mühsam estis farinta alvokon en sia gazeto "Fanal": "Kie estas la brikofaristo? Ĉu neniu el la legantoj de la 'Fanal' scias, kie la brikofaristo troviĝas? Ret Marut, kamarado, amiko, batalkunulo, homo, informu nin, moviĝu, donu signon, ke vi vivas, ke vi restis la brikofaristo, ke via koro ne bonziĝis, ke via cerbo ne skleroziĝis, ke viaj brakoj ne lamiĝis, ke viaj fingroj ne rigidiĝis. La bavaroj en 1919 ne kaptis vin; ili jam havis vin ĉe la kolumo, kaj sur la strato vi ankoraŭ fuĝis. Alikaze vi verŝajne tie kuŝus, kie Landauer kuŝas kaj ĉiuj aliaj, kiuj havis vivantan spiriton, kie ankaŭ mi kuŝus, se ili ne estus kaptintaj kaj fortrenintaj min el la murdcentro jam dekkvar tagojn antaŭe. Nun ili ne plu povas molesti vin. La amnestio de la antaŭa jaro devas validi ankaŭ por vi. Estas tempo, priskribi antaŭ la historio la ekeston kaj la iron de la bavara komunumo. Tio, kio okazis ĝis nun en tiu rilato... estas stulta kaj malica, maljusta aŭ aplomba. Vi estis la sola, kiu aktive staris en la aferoj kaj tamen povis vidi el certa distanco kaj alto, kiuj malbonoj okazis, kio estis bona intenco, kio estis ĝuste entreprenita, kio pli ĝuste estu entreprenita. La postlasaĵo de Gustav Landauer, liaj leteroj, liaj paroladoj, liaj efikoj en la lasta tempo tre baldaŭ estos aperigitaj por la publika kritiko. Vi staris flanke de li helpante kaj instigante, kiam li estis la popola komisaro por instruo kaj propagando. Ni bezonas vin. Kiu konas la brikofariston? Kiu el la legantoj de 'Fanal' scias, kie Ret Marut troveblas, atingeblas? Kiu povas eltrovi lian restadejon, sendu tiun ĉi kajeron al li. Multaj demandas pro li, multaj atendas lin. Li estas vokata." Marut ne respondis, sed salutis pere de la ŝerca vortludo pri la buleto laŭ Königsberg en la Mortula Ŝipo. Mühsam skribis pli poste entuziasman artikolon pri tiu libro kaj ĝia aŭtoro.