Ĉapitro 12

La ekspresa trajno Parizo-Limoĝo. Mi sidas ene kaj ne havas bileton. Ĉifoje ili kontrolas. Sed mi malaperis senspure. Limoĝo-Tuluzo. Mi sidas ene kaj denove ne havas bileton.

Kial ili senĉese kontrolas? Ŝajnas, ke vere estas tro multaj fervojtrompistoj, pro kio ili tiel ofte kontrolas. Sed ili tute pravas, se ĉiu veturus sen bileto, kiu tiukaze pagu la dividendojn? Tio ne estus allasebla. Mi malaperas senspure. Post la paso de la kontrolo mi residiĝas sur mia loko. Subite la kontrolisto revenas, laŭiras la vicojn kaj rigardas min. Ankaŭ mi rigardas al li. Tute impertinente. Li iras plu. Oni devas nur scii kiel alrigardi kontroliston, kaj jam oni venkis. Li turniĝas kaj proksimiĝas al mi. "Mi petas, kie vi intencas ŝanĝi la trajnon?"

Tre ruza bubo, tiu kontrolisto.

Mi komprenas nur la la vorton ŝanĝi en tiu momento, ĉar mi unue devas traduki enkape la ceterajn vortojn. Sed tion fari mi eĉ ne sukcesas, ĉar li tuj poste diras: "Bonvolu montri, mi tre petas, vian bileton."

" Nu, amiko, kiom ajn vi ĝentilas, kaj kiom ajn ĝentile vi petas, mi tre bedaŭras, mi ne povas plenumi vian deziron.

"Tion mi sciis", li diris tre trankvile kaj diskrete. Mi estas konvinkita, ke la ceteraj pasaĝeroj tute ne rimarkis, kia tragedio ĉi tie deruliĝas.

La viro prenas sian notlibron, skribas ion kaj iras plu. Eble li havas bonan koron kaj forgesas min. Sed en Tuluzo en la stacidomo ili jam atendas min. Sen blovmuziko, sed kun aŭtomobilo.

Estas tre bona aŭtomobilo, sekura kontraŭ fajro kaj rompŝteloj, kaj mi ne povas elfali dum la veturo kaj mi vidas el la fenestro nur parton de la plej supraj dometaĝoj, kiujn ni fluge rapide preterpasas. Estas speciala aŭtomobilo por gastoj, kiujn oni deziras ĉi tie bonvenigi, ĉar la tuta trafiko devas cedi lokon al mia aŭtomobilo, tiel, ke ĝi povas veturi sen malhelpo. Ĉiukaze la aŭtomobiloj en Tuluzo estas de fabrikmarko, kiun mi ne konas ankoraŭ. Nek Ford nek Dodge Brothers povus esperi je vendoj ĉi tie, aŭ ili devus pli akomodi sin al la lokaj postuloj.

Sed mi jam scias, kie mi albordiĝos. Se al mi iam ŝajnas strangaj la moroj kaj kutimoj en eŭropaj landoj, mi ĉiufoje estas survoje al policejo aŭ sub la flugiloj de bastonuloj. Hejme mi neniam en mia vivo havis aferon kun la polico aŭ kun kortumo. Ĉi tie mi povas sidi trankvile sur kesto aŭ kuŝi senkulpe en lito aŭ promeni tra herbejo aŭ veturi en trajno, ĉiufoje mi albordiĝos policejon. Ne mirige, ke Eŭropo ruiniĝas. La homoj ja tute ne havas tempon por labori, sep okonojn el sia vivo ili devas disipi en policejoj aŭ kun policistoj. Tial la homoj ĉiam estas tiel incititaj kaj tiel volonte militas, ĉar ili seninterrompe devas kvereli kun la polico kaj la polico kverelas kun ili. Ni ne plu prunte donu eĉ groŝon al la eŭropaj landoj, ili nur elspezus ĝin por plimultigi sian policon. Eĉ ne groŝon plu, ne, sinjoro.

"De kie vi venas?"

La altanga pastro sidas denove antaŭ mi. Ili ĉiuj samas. En Belgio, en Nederlando, en Parizo, en Tuluzo. Ĉiam ili devas demandi, kaj ĉiam ili volas scii ĉion. Kaj mem oni faras ĉiufoje denove la grandan eraron, ke oni efektive respondas. Oni devus tute silenti, tute nenion diri kaj lasi diveni ilin. Tiel ili ĉiuj baldaŭ venus en frenezuldomon, aŭ ili ree enkondukus la torturon. Sed se oni respondus neniam, tiukaze la bastonuloj ja eĉ pli stultiĝus ol ili jam estas.

Sed tion oni eltenu, sidi aŭ stari kaj seninterrompe esti pridemandata kaj respondi nenion. La malbenita babililo parolas tute per si mem, tuj kiam alĵetiĝas demando. Tion la longa kutimiĝo kaŭzas. Estas neelteneble lasi ŝvebi en la aero demandofrazon sen restarigi la ekvilibron per respondo. Nerespondita demando ne lasas trankvilon, ĉiam postkuras, trudiĝas en la sonĝojn kaj forrabas la serenon por labori kaj pensi. La sola vorto "Kial?" kun demandosigno estas la centra punkto de ĉia kulturo, civilizacio kaj evoluo. Sen tiu unu vorto la homoj estas nenio pli ol simioj, kaj se oni donas al la simioj tiun sorĉvorton, ili tuj fariĝas homoj. Jes, sinjoro.

"De kie vi venas, mi volas scii!"

Jen mi foje faris la provon ne respondi, sed jam nun mi ne plu eltenas. Mi devas rakonti ion. Ĉu mi nun diru, ke mi venis el Parizo? Aŭ ĉu mi prefere diru, ke mi venis el Limoĝo? Se mi diras Limoĝo, ili eble malmultekostigos la aferon je ok tagoj, ĉar Limoĝo ja pli proksimas ol Parizo.

"Mi eniris la trajnon en Limoĝo."

"Tio ne estas ĝusta, homo, vi eniris en Parizo."

Atentu, kiel bone ili povas diveni.

"Ne, mi ne eniris en Parizo, sed nur en Limoĝo."

"Sed vi havas ja kajobileton de Parizo en la poŝo."

Ili do denove traserĉis miajn poŝojn. Mi tute ne rimarkis tion, ĉar mi jam tiom kutimiĝis al tio, ke ĝi ne plu kaptas mian atenton.

"Ho, la kajobileton mi havas jam delonge."

"Kiom longe?"

"Ses semajnojn almenaŭ."

"Tio estas rimarkinda. La bileto havas la daton de hieraŭ antaŭtagmeze."

"Tiukaze oni erare antaŭdatis ĝin", mi diras.

"Evidente. Do, vi eniris en Parizo."

"Sed de Parizo ĝis Limoĝo mi pagis."

"Tiel do. Kaj vi estas tia bona pagulo, ke vi aĉetis krom la veturbileto eĉ kajobileton, kiun vi tute ne bezonas, se vi havas bileton. Sed, se vi havis bileton ĝis Limoĝo, kie do estas tiu bileto?"

"Tiun mi redonis en Limoĝo", mi respondis.

"Sed tiel vi devus havi kajobileton de Limoĝo. Sed ni lasu tion. Unue ni foje firmtenos la personajn indikojn."

Bone, se ili firmtenos nur la personajn indikojn, mi preferas tion al tio, ke ili firmtenas min.

"Via ŝtataneco?"

Estas nun delikata demando. Ion tian mi ne plu havas, de kiam mi ne povas pruvi, ke mi estas naskita. Mi ja povus provi kiel franco. La konsulo ja rakontis al mi, ke estas miloj da francoj, kiuj ne parolas la francan kaj tamen estas francoj, se temas pri ilia ŝtataneco. Li certe ne kredos tion al mi. Ankaŭ li volos vidi pruvojn. Mi volus nur scii por kiu malpli kostas veturi en trajno sen bileto, por francoj aŭ por eksterlandanoj? Sed la eksterlandano povus ja pensi, ke oni ne bezonas biletojn en Francio, ke li agis bonafide.

Monon ili ne trovis en miaj poŝoj, kaj jam tio suspektindas.

"Mi estas germano", elfulmis el mi, ĉar tute subite kaptis min la ideo, ke mi ekvidu, kion ili faras kun Boche, do boŝo, se ili trovas lin sen pasporto kaj sen bileto en sia lando.

"Do germano. Nu! Eble eĉ el Potsdam, ĉu?"

"Ne, nur el Vieno."

"Tio estas en Aŭstrio. Sed tio estas ja ĉio la samo. Do germano. Kial vi ne havas pasporton? Diru."

"Tiun mi perdis."

Nun la tuta vico ree deruliĝis. En ĉiu lando ili havas precize la samajn demandojn. Tion kopiis unu de la alia. Elpensitaj ili estis verŝajne en Prusujo aŭ Rusujo, ĉar ĉio, kio koncernas la enmiksiĝon en la privatajn aferojn de homoj, venas el unu el tiuj landoj. Tie la homoj plej paciencas kaj akceptas ĉion, kion oni faras al ili, kaj antaŭ polurita butono ili demetas la ĉapelon. En tiuj landoj la polurita butono estas la malica Dio, kiun oni devas honori kaj adori, por ke li ne venĝu sin.

Du tagojn poste ili punis min per du semajnoj da prizono pro fervoja trompo. Se mi estus dirinta usonano, ili eble eltrovintus, ke mi jam estas unufoje punita pro trompo de la fervojo, kaj tiukaze ĝi kostus pli. Sed ankaŭ mian nomon mi ja ne diris al ili. Estas foje avantaĝe nek havi pasporton nek maristodokumenton, kiujn iu povus trovi en la poŝoj.

Kiam la tagoj de la preparoj jam pasis, ili asignis min al mia laborkolono. Tie estis malgrandaj strangaĵoj stancitaj el stanita lado. Por kio oni bezonis ilin, sciis neniu, eĉ la gardaj oficistoj ne sciis tion. Kelkaj asertis, ke estas parto de infanludilo, aliaj diris, ke estas parto de kirasŝipo, kaj ankoraŭ aliaj estis konvinkitaj, ke apartenas al aŭtomobilo, kaj kelkaj ĵuris kaj forvetis kontrabanditan tabakon, ke tiu ladopeceto estas grava parto de stirebla aerŝipo. Mi firme opiniis, ke ĝi devas aparteni al skafandrista ekipaĵo. Kiel mi venis al tiu opinio, mi ne scias. Sed la ideo fiksiĝis en mi, kaj krome mi iam ie legis, ke por skafandrista ekipaĵo necesas tuta kolekto de aĵoj, kiujn oni alicele neniel povas utiligi.

De tiuj kuriozaj ladodetondaĵoj mi devis ĉiufoje kalkuli cent kvardek kvar kaj meti ilin en unu amaseton. Se mi elkalkulis amaseton, kiu nun kuŝis apud mi, kaj volis komenci alian amaseton, la gardoficisto venis al mi kaj demandis min, ĉu mi vere tute precize scias, ke estas cent kvardek kvar pecetoj, aŭ ĉu mi evenutale miskalkulis.

"Mi tute precize kalkulis ilin, estas precize cent kvardek kaj kvar."

"Ĉu tio vere certas, ĉu mi tute certe povas fidi pri tio?"

Li rigardis min tiel zorgoplene, kiam li demandis min pri tio, ke mi sincere ekdubis, ĉu vere kaj efektive estas cent kvardek kaj kvar pecoj, kaj mi diris, ke eble tamen pli bone estas, ke mi ankoraŭfoje kalkulu ilin. Je tio la oficisto diris, ke mi nepre faru tion, ke tio ĉiukaze pli bone estas, por ke ja ne okazu eraro; ĉar, se ili ne estus tute precize kalkulitaj, ekestus terura skandalo, kiu povus eble eĉ kosti lian postenon, kio tre malagrablus, ĉar li devas zorgi por tri infanoj kaj maljuna patrino.

Ĝuste kiam mi nun kalkulis duan fojon la amaseton kaj trovis la sumon ĝusta, la oficisto denove proksimiĝis. Mi vidis, ke li ree zorgoplene sulkigas la frunton, kaj por ŝpari la zorgojn al li kaj por montri, kiel forte mi partoprenas liajn zorgojn, mi diris, antaŭ ol li povis malfermi la buŝon: "Mi pensas, ke mi prefere plian fojon kalkulu; eble mi tamen miskalkulis je unu aŭ eĉ du."

Sur lia zorgosulka vizaĝo en tiu momento hastis tia beata rideto, kvazaŭ iu rakontus, ke li ricevos post paso de kvar semajnoj heredaĵon kvinmilfrankan.

"Ja faru tion, pro Dio, prefere tute ekzakte kalkulu plian fojon. Ĉar, se tie troviĝus peco tro multe aŭ tro malmulte kaj la sinjoro direktoro ordonus min al si por raporto, mi ne scius, kion fari? Mi tute certe perdus mian postenon, kaj jen la kompatindaj gebubetoj, kaj ankaŭ mia edzino ne tre sanas, kaj krome mia olda patrino. Ho ve, kalkulu do tute ekzakte cent kvardek kvar, precize dekdu dekduojn. Eble vi elkalkulu la pecojn entute podekdue, jen vi ne tiel facile povus miskalkuli."

Ĝis la tago, kiam ili ellasis min, post la fino de mia prizona tempo, mi kalkulis entute tri amasetojn de la detondaĵoj. Eĉ nun mi ne scias, ĉu mi ne vere miskalkulis je unu. Sed mi dorlotas la kvietan esperon, ke la lojala oficisto kaj honesta prizorganto de sia familio ankoraŭfoje dum du semajnoj lasis kalkuli la tri amasetojn, tiel, ke mi ne devas repondeci, se la viro tamen estas ordonita raporti.

Mi ricevis salajron de kvardek kvar centimoj. Unu afero estas certa, ke, se mi veturus du pliajn fojojn sen bileto per la franca fervojo kaj oni kaptus min, la franca ŝtato nepre bankrotus. Tion eltenas neniu ŝtato, eĉ se ĝi status multe pli bone ol Francio.

Tiun damaĝon mi ne volis kaŭzi al la franca ŝtato, kaj mi ankaŭ ne volis, ke oni povu eĉ nomi min kulpa pro tio, ke la franca ŝtato ne povas interezigi la pruntitan monon.

Tial mi devis forlasi tiun landon.

Tio estas, mi ne volas prisilenti, ke ne nur miaj zorgoj pri la bona stato kaj la regulita interezopagado de la franca ŝtato instigis min pensi pri akcelita ekveturo. Ĉe mia ellaso oni denove avertis min. Ĉifoje tre serioze. Se mi en la daŭro de dekkvar tagoj ne forlasos la landon, min trafos unu jaro kaj deportiĝo al Germanio. Tio denove kostus multon al la povra ŝtato, kaj mi eksentis sinceran kompaton al tiu plagata lando.

Rimarkoj pri ĉapitro 12

1. Boche (slange france): boŝo, germano