Ĉapitro 6





Tri tagoj ne ĉiam estas tri tagoj. Estas tre longaj tri tagoj kaj estas tre kurtaj. Ke tri tagoj povus esti tiom kurtaj kiom tiuj tri tagoj, en kiuj mi havis bonan manĝon kaj liton, mi ne estus kredinta. Mi volis sidiĝi unuafoje por matenmanĝo, kaj jam la tri tagoj pasis. Sed eĉ se ili daŭrus la dekoblan tempon, al la konsulo mi ne reirus. Ĉu mi eble denove aŭskultu liajn parkere lernitajn ekzamenajn demandojn? Ion pli bonan ol antaŭe li ankaŭ nun ne scius. Ŝipon li ne povis havigi al mi. Do, kiun sencon havus permesi, ke li verŝu sur min siajn paroladojn? Eble li denove estus doninta al mi karton. Sed ĉifoje certe jam kun gesto kaj mieno, kiuj kunpremus al mi jam la gorĝon, antaŭ ol mi metus kuleron en la supon. La tri tagoj fariĝus eĉ multe pli kurtaj ol la antaŭaj.

Sed la plej grava kialo estis, ke mi ne volis perdi el mia memoro la etan pecon da homo, kiu li estis okaze de mia unua vizito en tiu momento, kiam li zorgis, ke mi bone fartas. Certe li ĉifoje transdonus la karton al mi kun la plena supereco de bestaĉservisto kaj kun moralornamitaj paroloj, ke ĉi tiu fojo devos esti la lasta fojo, ke venas tro multaj kaj ke oni ne ripozu kun tio, ke oni mem faru ion por antaŭeniri. Prefere mortaĉi, ol iri plian fojon tien.

Ho, amata animo de maristo, kiom mi malsatis! Tiom mi malsatis, ke Dio indulgu. Kaj tiom laca pro la dormado en pordegaj vojoj kaj anguloj, ĉiam ĉasate dum facila dormo de la noktpolico, kiu per poŝlampoj enlumigis en la pordegajn vojojn kaj angulojn. Ĉiam devi memgardi, dum dormo devi aŭskulti la patrolon je kvindekpaŝa distanco, por sufiĉe frue eklepori. Esti kaptita de ili signifus la labordomon.

Kaj en la haveno neniu ŝipo, kiu bezonus iun. Tie tiom da centoj de maristoj el la propra lando estas surpiede, kiuj serĉas ŝipon kaj havas bonajn paperojn. Kaj neniu laboro en la fabrikoj, neniu laboro en iu vendejo. Eĉ se laboro estus, la viro, kiu donas la laboron, tute ne rajtus doni ĝin al mi. Ĉu vi havas paperojn? Ne? Domaĝe, mi ne rajtas dungi vin. Vi estas eksterlandano.

Kontraŭ kiuj la pasportoj kaj enirvizoj estas direktataj? Kontraŭ la laboristoj. Kontraŭ kiuj celas la limigado de enmigroj en Usonon kaj en aliajn landojn? Kontraŭ la laboristoj. Kaj je kies instigo kaj pro kies potenca subteno ofte estas kreitaj tiuj leĝoj, kiuj neniigas la liberon de la homoj, kiuj devigas ilin vivi tie, kie ili ne volas vivi, kiuj malhelpas ilin iri al tiu parto en la mondo, en kiuj ili ŝatus vivi? Je instigo kaj pro subteno de la laboristaj organizoj. Bestaĉo en la bestaĉo: Mi gardas mian klanon; tiu, kiu ne apartenas al mia klano, povas perei, se tiu pereas, tiom pli bone, jen unu rivalo malpli. Jes, sinjoro.

Tiom malsata kaj tiom laca! Poste venas la tempo, en kiu oni ne plu pensas pri tio, ĉu faras diferencon, erare interŝanĝi la monujon de alia, kiu ne malsatas, kun la propra ne ekzistanta monujo. Oni ne devas erare interŝanĝi ilin, oni komencas, sen intenci tion, pensi pri la monujo de homo, kiu ne malsatas.

Sinjoro kaj damo staris antaŭ montrofenestro, kiam mi preteriris.

La damo diris: "Ja diru do, Fibby, ĉu tiuj beletaj retikuloj ne vere tre ĉarmas?"

Fibby diris tra la dentoj ion, kio povis esti aŭ konsento aŭ la malo, sed ankaŭ bone eblis, ke tio signifis: Lasu min trankvila kun viaj banalaĵoj!

La damo: "Mi diras, ke vere, ili vere ravas, estas originala pranederlanda metia artaĵo."

"Klare", Fibby nun seke diris, "aŭtentika pranederlanda, kopirajtita en 1926."

Tio estis por mi muziko de la sferoj. Nun mi konvinkiĝis. Mi nun tre rapidis kaj ne perdis plian sekundon. Jen ja la pura oro kuŝis antaŭ mi meze de la strato.

Ŝajnis al mi, ke Fibby multe pli amuziĝis pri tio, kion mi rakontis al li, ol pri tio, kion rakontis lia edzino aŭ lia amikino aŭ lia... nu, sinjoro, ne estas mia afero, en kiu rilato de parenceco ili ambaŭ troviĝis, sed ĉiuokaze li delekte amuziĝis pri mia rakonto. Li ridetis, poste li ridis, kaj fine li kriis tiom, ke la homoj ekhaltis. Se mi ne estus aŭdinta tuj pro lia "Tsat so1!", kiam li unue intonaciis ĝin, de kie li venis, jam perfidus lin lia nebridebla ridado. Tiel povas ridi nur usonano, jes ja, ili povas ridi.

"Do bubo, vi prezentis grandioze vian rakonton." Kaj jam li denove ridis. Antaŭe mi supozis, ke li eklarmos pro mia trista rakonto. Nu, li ja ne estis en mia haŭto. Li rigardis ĉion ĉi de la komika flanko.

"Nu diru do, Flory", li turnis sin al sia akompanulino,"ĉu tiu birdeto, falinta el la nesto, ne efektive grandioze prezentis sian rakonton?"

"Efektive, tre amuze. De kie vi estas? El Nov-Orleano? Tio ja estas tute rava. Tie loĝas eĉ nun onklino de mi, Fibby. Ĉu mi ne jam rakontis pri onklino Kitty el Nov-Orleano, Fibby? Mi kredas, ke jes. Vi ja scias, tiu, kiu ĉiam tiel komencas ĉiun frazon: 'Kiam avĉjo ankoraŭ loĝis en South Carolina...'

Fibby tute ne atentis, kion diris lia Flory, li lasis ŝin paroli, kvazaŭ ŝi estus akvofalo, al kiu li kutimiĝis. Li fingrumis en siaj poŝoj kaj aperigis dolarbileton: "Ne estas por via rakonto mem, amiko mia, sed estas por tio, ke vi tiel majstre prezentis la rakonton. Bone scipovi prezenti rakonton, kiu ne veras, tio estas talento, amiko mia. Vi estas artisto, ĉu vi scias tion? Por diri la veron, estas domaĝe, ke vi tiel vagabondas en la mondo. Vi povus enspezi multe da mono, kara amiko. Ĉu vi scias tion? Ĉu li ne vere estas artisto, Flory?" li turnis sin denove al sia..., nu, ni diru, edzino; ne estas mia afero, ili certe havas sian pasporton tia, kia ili bezonas ĝin.

"Vi ja pravas, kompreneble, Fibby", Flory respondis en ekstazo,"vi pravas, ke li estas granda artisto. Mi havas ideon, Fibby, tuj demandu lin, ĉu ni povus havi lin por nia vespera festeno. Certe, tiel ni povus superatuti la Pennington'ojn, tiun favan bandon."

Do, estas efektive lia edzino.

Fibby dediĉis eĉ ne la plej minimuman atenton al la akvofalo. Li ridetis kaj ridis plu. Li denove fingrumis en siaj poŝoj kaj venigis plian fojon dolarbileton en la taglumon.

Nun li donis al mi ambaŭ biletojn kaj diris: "Vidu, la unua estas por tio, ke vi tiel majstre prezentis vian rakonton, kaj la alia estas por tio, ĉar vi donis al mi brilan ideon por mia gazeto. En miaj manoj ĝi valoras kvinmilon, en viaj ne eĉ cendon. Sed mi pagas vin nun per cendo kun dividendo. Multan dankon por via peno, good-bye2 kaj multe da feliĉo."

Tio estis la unua mono, kiun mi ricevis por la prezento de rakonto. Jes, sinjoro.

Mi eksaltis al monŝanĝejo. Je dolaro ĉirkaŭ du kaj duonon da guldenoj, por la du dolaroj sekve ĉirkaŭ kvin guldenojn. Bela sumeto. Post kiam mi donis tie la biletojn, la ŝanĝisto amasigis ĉirkaŭ kvindek guldenojn antaŭ mi. Tio estis surprizo. Fibby donis al mi du dekojn, kaj mi supozis ilin, ĉar mi ja ne volis scivoleme disfaldi dum lia ĉeesto la ĉifitajn biletojn, unudolaraj. Fibby estas nobla animo. Wall Street3 benu lin. Estas tute nature, ke dudek dolaroj estas tre multe da mono. Se oni posedas ilin. Se oni devas ilin elspezi, oni lernas subite, ke dudek dolaroj estas nenio. Des pli, se oni pasis vicon de malsataj tagoj kaj senlitaj noktoj. Antaŭ ol mi povis ekaprezi la valoron de la mono, ĝi jam estis foruzita. Nur la homoj, kiuj havas sufiĉe da mono, scias la valoron de mono, ĉar ili disponas pri la tempo por povi taksi la valoron. Kiel oni lernu scii la valoron de aĵo, se aliaj ĉiufoje tuj denove forprenas ĝin? Sed oni predikas, ke nur tiu, kiu havas nenion, scias, kion cendo valoras. Pro tio la klasaj kontraŭdiroj.






























http://www.karapaco.de/u/B.Traven/ul06.html