Kara Cezar, ĉu la ekstera titolo konvenas por vi? Aŭ mi prefere ne indiku la ĉpitron,ĝi videblu nur interne?

Karaj kunlegantoj, jen la nova legendaĵo:

Senpera fonto de la ĉapitraro::

: http://www.karapaco.de/u/B.Traven/enhavo.html

----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

Ĉapitro 5




Roterdamo estas ĉarma urbo, se oni havas monon. Mi eĉ monujon ne havis, en kiun mi povus meti ĝin, se mi havus monon.

Tie en la haveno estis eĉ ne unu ŝipo, kiu bezonus ferdeklaboriston aŭ Unuan Inĝenieron. En tiu tempo estis tute egale al mi. Se oni postulus sur iu ŝipo Unuan Inĝenieron, mi akceptus la postenon. Tuj. Sen eĉ palpebrumi. La spektaklo ekus ja nur, se la ŝipo veturus surmare. Kaj tiam ili ne tiel simple povus ĵeti min en la maron. Ĉiam io estas farbenda, jam troviĝus la ĝusta laboro. Mi finfine ne estas tia homo, kiu insistus ĝis murdo kaj ĝis morto la salajron de la Unua Inĝeniero. Mi ja povas rabati iomete. Je Dio, en kiu butiko oni ne foje marĉandas la prezon suben, eĉ se la pentrita afiŝo "Fiksaj prezoj" pendas kiom ajn granda?

Spektaklo tute certe estus okazinta; ĉar tiutempe mi povis distingi nek krankon disde valvo nek bielon de ŝafto. Tio evidentiĝus ĉe la unua signalo, kiam la ŝipestro sonorilus suben "helike lante" kaj la ladokesto eksagus antaŭen, kvazaŭ devigita gajni je morto kaj vivo la Bluan Rubandon. Amuzaĵo estus tamen. Sed ne dependis de mi, ke mi ne povis elprovi la ŝercon, ĉar neniu serĉis Unuan Inĝenieron. Estis serĉata neniu, sur neniu ŝipo. Mi estus akceptinta ĉion inter kapitano kaj kuireja knabo. Sed eĉ ne kapitanon ili bezonis..

Vagadis tie tiom da maristoj, kiuj ĉiuj atendis ŝipon. Spite tion ankoraŭ eĉ kapti ŝipon, kiu transveturos al la Ŝtatoj, tio estas pli ol nur senespera. Ĉiuj volas suriri keston, kiu transveturos, ĉar ili ĉiuj volas ĵeti tie la ankron kaj poste elsalti pobe1. Ĉar ĉiu el ili supozas, ke trans la oceano oni nutras la homojn per sekvinberoj, ke ili devos nur malfermi la bekon. Sed merdo. Kaj poste sidas milopoj da ili en la havenoj kaj atendas ŝipon, kiu portos ilin hejmen, ĉar tamen ĉio montriĝis tute alia ol ili imagis. La ora epoko pasis, alikaze neniu estus trovinta min sur la Tuscaloosa, kie mi estis ferdeklaboristo.

Sed la du afablaj belgaj bastonuloj donis al mi konsilon: Mia konsulo. Mia! Ambaŭ bastonuloj ŝajne pli bone konis mian konsulon ol mi. Strange. Estas ja mia devo pli bone koni lin, ĉar li estas mia. Pro mi li estas en la mondo. Pro mi li ricevas sian pagon.

La konsulo anoncas dekojn da ŝipoj por la landlima imposto, do li certe ankaŭ ion scias pri bezonataj ferdeklaboristoj, des pli, se mi ne havas monon.

"Kie vi havas vian maristodokumenton?"

"Mi perdis ĝin."

"Ĉu vi havas pasporton?"

"Ne."

"Ateston de ŝtataneco?"

"Neniam havis."

"Ja kial do vi venis ĉi tien?"

"Mi pensis, ke vi estas mia konsulo, kaj ke vi helpos al mi."

Li rikanis. Strangas, ke la homoj ĉiam rikanas, se ili volas doni baton al iu.

Kaj kun tiu rikano sur la lipoj li diris: "Via konsulo, ĉu? Tion vi devas pruvi al mi, kara viro, ke mi estas via konsulo."

"Sed mi ja estas usonano kaj vi estas usona konsulo."

Tio certe estas vera.

Sed ŝajne tamen ne estis vera, ĉar li diris: "Usona konsulo, eĉ se ĉi-momente ankoraŭ ne la Unua, mi efektive estas. Sed ĉu vi estas usonano, tion vi devas ankoraŭ pruvi al mi. Kie vi do havas viajn paperojn?"

"Mi ja diris al vi jam, ke mi perdis ilin."

"Vi perdis ilin. Kiel oni povas perdi siajn paperojn? Tiujn oni ja ĉiam portas ĉe si, tiom pli, se oni troviĝas en fremda lando. Vi ja eĉ ne povas pruvi, ke vi efektive estis sur la Tuscaloosa. Ĉu vi povas pruvi tion? "

"Ne."

"Do, kial vi venis ĉi tien? Eĉ se vi veturis sur la Tuscaloosa, eĉ se pruveblus, ke vi vere veturis sur la ŝipo, tio estus eĉ ne la plej malgranda pruvo, ke vi estas civitano. Sur usona ŝipo ankaŭ hotentotoj povas labori. Do, kial vi venis ĉi tien? Cetere, kiel vi venis sen paperoj de Antverpeno ĉi tien al Roterdamo? Tio estas neordinara."

"La polico min ja..."

"Mi tre petas vin, ne venu al mi ankoraŭfoje kun tia rakonto. Kie oni iam aŭdis tion, ke ŝtataj oficistoj sendis iun per tia neleĝa vojo trans limon en fremdan landon? Sen paperoj? Tiel vi ne povas trompi min, kara viro."

Kaj ĉion tion li diris rikanante kaj kun eterna rideto, ĉar usona oficisto ĉiam devas rideti, eĉ se li anoncas mortkondamnon. Tio estas lia respublika devo. Sed kio plej multe incitis min, estis, ke li ludis dum sia parolado ĉiam per krajono. Jen li zigzagis per ĝi sur la tabloplato, jen li gratis per ĝi en sia hararo, jen li tamburis per ĝi "My old Kentucky home2", kaj jen li klakis per sia krajono tiel sur la tablo, kvazaŭ li volus per ĉiu klako firmnajli vorton.

Plej volonte mi estus ĵetinta la inkujon sur lian vizaĝon. Sed mi devis pacienci, kaj tial mi diris: "Eble vi povas havigi al mi alian ŝipon, por ke mi venu hejmen. Ja povas esti, ke iu ŝipestro bezonas ankoraŭ viron aŭ, ke iu malsaniĝis."

"Ŝipon? Sen paperoj ŝipon? Ne de mi, tiukaze tute ne penu reveni al mi."

"Sed kie mi ricevu paperojn, se vi ne donas paperojn al mi?" mi demandis.

"Ĉu tio eble estas mia afero, kie vi ricevu paperojn? Ja mi ne forprenis ilin. Ĉu ne? Jen ĉiu vagabondo, kiu ne pli bone atentis pri siaj paperoj, povus veni kaj postuli paperojn."

"Sinjoro", mi tamenis je tio, "mi supozas, ke ankaŭ jam aliaj homoj, kiuj ne estas laboristoj, perdis siajn paperojn."

"Vi pravas, sed tiuj homoj havas monon."

"Ha, tiel!" mi kriis laŭte. "Nun mi komprenas."

"Nenion vi komprenas", li rikanis, "mi volas diri, ke temas tiukaze pri homoj, kiuj posedas kromajn legitimaĵojn, homoj, pri kiuj neniu dubo eblas, homoj, kiuj havas hejmon, kiuj havas adreson."

"Do estas mia kulpo, ke mi havas nek vilaon nek hejmon nek alian adreson ol mian laborlokon?"

"Tio ne estas mia afero. Vi perdis la paperojn. Zorgu do, ke vi ricevu aliajn. Mi devas agi laŭ miaj direktivoj. Ne estas mia kulpo. Ĉu vi jam manĝis?"

"Mi ja ne havas monon kaj mi ne petis almozon ĝis nun."

"Atendu momenton."

Li ekstaris kaj iris en alian ĉambron. Post kelkaj minutoj li revenis kaj donis al mi karton.

"Jen manĝokarto por tri kompletaj tagoj en la marista domo. Se ĝi estos elĉerpita, venu senĝene ankoraŭfoje. Provu denove, eble vi trovos alian ŝipon, ŝipon de alia nacio. Kelkaj ne tiel precize kontrolas. Mi ne rajtas fari aludojn. Vi mem devas eltrovi tion. En tiu ĉi kazo mi estas absolute senpotenca. Mi estas nura servisto de la ŝtato. 'm sorry, old fellow, can't help it. Good bye and g'd luck!3"

Eblas, ke la viro pravas. Eble li tute ne estas tia bestaĉo. Kial homoj estu bestaĉoj? Preskaŭ mi supozas, ke la ŝtato estas la bestaĉo. La ŝtato, kiu forprenas la filojn de la patrinoj, por ĵeti ilin antaŭ la idolojn. Ĉi tiu viro estas la servisto de la bestaĉo, tiel kiel la ekzekutisto estas la servisto de la bestaĉo. Ĉion, kion la viro diris, li lernis parkere. Certe li devis lerni tion, kiam li trapasis la ekzamenojn por fariĝi konsulo. Tio glitis tute glate el li. Al ĉiuj miaj eldiroj li havis konvenan respondon, kiu tuj ŝtopis mian buŝon. Sed kiam li demandis: "Ĉu vi malsatas? Ĉu vi jam manĝis?", li subite fariĝis homo kaj ĉesis esti bestaĉservisto. Havi malsaton estas io homa. Havi paperojn estas io malhoma, io kontraŭnatura. Tial la diferenco. Kaj jen la kialo pro kio homoj pli kaj pli ĉesas esti homoj kaj fariĝas figuroj el papermaĉaĵo. La bestaĉo ne bezonas homojn; tiuj kaŭzas tro multe da laboro. Figuroj el papermaĉaĵo pli bone lasas sin starigi en vicoj kaj meti en uniformojn, por ke la servistoj de la bestaĉo povu vivi pli oportune. Yesser4, Jes, sinjoro.







Rimarkoj pri ĉapitro 5

1. elsalti pobe (slange): fuĝi

2. My old Kentucky home (angle): Mia malnova hejmlando Kentucky, usona popolkanto.

Strofo:

La negroj ĝojas en la Kentucky-land',
ĉar brilas somera la sun'.
Herbejoj floras, kaj el la foliar'
sonas ĉiam birdaj kantoj nun.
Infanoj ludas senzorge ĉe l' kaban',
gajege, sen melankoli';
sed iam

nur pro vi, Kentucky-land', pro vi!
Ploru ne, negrino,
ĉe la kampara rand'!
Sed eksonu kanto por la Kentucky-hejm',
por la kara, malproksima land'!
trad. Paul Bennemann

3. 'm sorry, old fellow, can't help it. Good bye and g'd luck (angle): Mi bedaŭras, amiko mia, mi ne povas helpi al vi. Adiaŭ kaj multe da feliĉo.

4. Yesser: la angla parolkuntiro de Yes kaj Sir, do: Jes, sinjoro