Nombrado-kanto

(tradukita el Pjaspo)

Iom da knaboj,






Iom da knaboj,

ne pli ol dudek,

kelkaj knabinoj

- malpli ja ol dek,

iras tra la centra bulvardo,

kantas ili kun sentoardo.

-----

Ili, tutlarĝe, de-mur-al-mure

iras kaj kantas nur pri-amore.



Laŭte sonas iliaj kantoj:

jen la kantoj de la vekantoj!

Maljunuloj vane ve-grakas -

junulpostenoj ja ne vakas


--------------------------------------------------------------------

------------------------------------------------------------------------------------------------

Nombrado-kanto

(teksto en pjaspo)

----------

Vengem knabinoj, balim knaboj

Iras tra la centra bulvardo,

arde, kaj larĝe, de-mur-al-mure

kantas ili pri-amore.

-------

Laŭte sonas iliaj kantoj:

Jen la kantoj de la vekantoj!

Maljunuloj vane ve-grakas

Junulpostenoj ja ne vakas



--------


Glosoj:

vengem - 3-6 (nedifina nombrovorto/numeralo)

balim 5-20 (nedifina nombrovorto/numeralo)

vengem-balim - iom inter tri kaj dudek



La vortoj vengem kaj balim iestas numeraloj senfleksiaj (kiel
ekzemle *du*.



Komparu:

Tie iras ok ĉevaloj. Simile: Tie iras balim ĉevaloj

Ni vidas ok ĉevalojn, Simile: Ni vidas balim ĉevalojn

Venis kvar gastoj. Simile: Venis vengem gastoj.

Ili invitis kvar gastojn. Simile: Ili invitis vengem gastojn.


Venos eble tri - dudek personoj.

Ili invitadas tri - dudek personojn.

Venos eble vengem - balim personoj.

Ili invitas vengem - balim personojn.





Kostas du Forintojn la kant'



Aŭdis iam mi kanzonon:

"Jen ĉi kanto kostas nurajn

du Forintojn superfluajn".



DuForinta kantogajno

kantistiĉon vivrajtigas

plu kantadi lin instigas.

kantistinon vivemigas

plu kantadi ŝin instigas.



Sed ĉi kanto superflua

ja ne kostas du forintojn,

eĉ ne kostas du filerojn,

nek helerojn, eĉ ne groŝojn...

kaj eĉ kreas malfieron


Nu, prauloj ja plenkantis

tut-sen-mone siajn grotojn.



Aŭ ĉu tion mi nur sonĝis,

post ke mi en dormon plonĝis?


Glosoj



kantistiĉo - virkantisto (laŭ spuroj de Camacho)



Identeco



Ĉar mi nun estas

ja prezidento,

sentas identon

mi prezidentan.


Prezidenteco

estas tre grava

por ĉiu homo

prudento-hava.




Dum mi plu estos

la prezidento,

prez-identeco

estos ja certa.



Sed mi ja baldaŭ

jam sendentiĝos,

kaj kun olduloj

mi identiĝos.



Tiam konservu

vi prezidenton,

kiu priĵuros

plu prezidenton.



Mi estas perdanta emon, denove



Pro la kverelegoj

mi perdadas emon:

sed ja ili donas

trem-facilan temon,

tremon, premon,

tremfacilan temon!






Se vi mem malamas

unuj la aliajn,

ne kunsentemigu

ankaŭ nin aliajn -

iajn, tiajn,

nin ĉiujn aliajn!



Kiuj emas, povas

sin malŝati plaĉe,

Ni aliaj rajtu

babiladi pace -

strate, vebe,

ankaŭ vendoplace.




Eĉ se nia akvo

estas tepidaĉa,

ĝi ja preferindas

al marĉeto klaĉa -

aĉa, klaĉa,

marĉo ĉasoklaĉa.



Estas, ja tepido

vana novvortaĉo..,

Fundamente estus

ĝi "malvarmetaĉo" -

varmetaĉo aŭ

malvermataĉo.



Nu, tepid' kuracas...

Povas vi ja kredi...

Provu ni vojete

nur ŝtonerojn treti -

paŝ-post-paŝe

al celoj ireti..




Aŭ ĉu nur parolas

en mi stulto-truo?

Aŭ stas formiĝanta

Esperant-kulturo -

trans mur', muroj,

belaj aventuroj?




Oni povas fari

demandetojn vanajn,

por veki respondojn

sanktajn kaj profanajn -

provajn, riskajn,

eĉ kelkajn komiksajn.

Ĉu milit' aŭ paco,

priparol' aŭ klaĉo

estas ne finota

digestad'' kaj maĉo:

Historioj

restos histeriaj.




Estas, ja tepido

vasta novvorteto.,

iam mi ĝin dirus

"boneta varmeto".

eta varmo,

bonega varmeto.



-----------------------------------------------------------------------------



Glosoj:



tepido - varmeto, malvarmeto

vebe - en, je, per elektronika reto, rete

vebo - elektronika reto