Karaj samlistanoj, mi esperas, ke iuj estas legintaj la ĝisnunaĵojn, kaj alfrontos la

kvaran ĉapitron de La Mortula Ŝipo de B: Traven, tradukitan de Cezar. Legadu agrable, komentadu

abunde! Cez, atentigu min, se ion mi estas misaranĝinta aŭ faru viajn korektojn!

Blazio

------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------



Ĉapitro 4





En la malfrua posttagmezo oni kondukis min al la stacidomo. Du viroj, unu el ili la interpretisto, akompanis min. Evidente ili pensis, ke mi neniam en mia vivo veturis trajne, ĉar mi ne rajtis fari ion sola. Unu el ili aĉetis la biletojn, dum la alia restis tuj apud mi kaj atentis, ke ne tamen iu ŝtelisto ŝarĝu sin per la vana laboro ankoraŭfoje traserĉi miajn poŝojn. Ĉar tie, kie la polico traserĉis poŝojn, eĉ la plej lerta poŝoŝtelisto ne plu trovus kupreron.

La viro, kiu aĉetis la biletojn, ne donis mian bileton al mi. Verŝajne li supozis, ke mi tuj vendus ĝin. Ili poste tre ĝentile akompanis min al la kajo kaj kondukis min al mia kupeo. Mi supozis, ke ili tie adiaŭos min. Sed tion ili ne faris. Ili sidiĝis apud mi en la kupeo, kaj por protekti min kontraŭ falo el la trajno, ili sidigis min meze de si. Ĉu belgaj policaj oficistoj ĉiam estas tiel ĝentilaj al homoj, mi ne scias. Mi mem ne povis plendi pri ili. Ili tiam donis cigaredojn al mi. Ni fumis kaj la trajno ekvaporis. Post nelonga veturo ni forlasis la trajnon kaj venis en urbeton. Denove oni kondukis min al policejo. Mi devis sidiĝi sur benko en tiu ĉambro, kie restadis ĉiuj ĉi policaj oficistoj, kiuj tenis sin deĵorpretaj. La du viroj, kun kiuj mi venis, rakontis pri mi grandan historion. La ceteraj bastonuloj, aŭ pli bone dirite, la aliaj policaj oficistoj, algapis min el la tuta vico, kelkaj kun tia intereso, kvazaŭ ili vidis neniam tian viron, kaj aliaj, kvazaŭ mi ie estus entrepreninta duoblan rabosuicidon.

Ĝuste tiuj, kiuj tiel fatale fikse rigardis min, kiuj konsideris min kapabla je la plej hororaj krimoj, kies farintojn oni ankoraŭ ne kaptis, kaj kiuj opiniis min kapabla estonte eĉ multe pli grave krimi, ol mi jam krimis laŭ ilia netrompebla opinio, subite enfluigis al mi la penson, ke mi atendas ĉi tie la ekzekutiston, kiu videble ne estas hejme kaj kiun oni tial unue devas serĉi.

Neniu kaŭzo por ridi, ne, sinjoro. Estis tre serioza afero. Oni devas nur iom primediti tion. Mi ne havis maristodokumenton, mi ne havis pasporton, mi ne havis identigilon, mi ne havis iun alian paperon, kaj ankaŭ mian foton la altranga pastro ne trovis en sia dika libro. Se tie almenaŭ mia foto enus, tiukaze li ja tuj scius, kiu mi estas. Ke ili postrestis pobe de la Tuscaloosa, tion povus rakonti kiu ajn, kiu vagabondas tie. Loĝejon mi havis nenie en la mondo. Aŭ ladokesto aŭ marista domo. Ankaŭ membro de iu komerca ĉambro mi ne estis. Mi ja estis neniulo. Nu, nun mi demandas vin, kial la povraj belgoj almoznutru neniulon, dum ili jam nutras tiom da neniulaj infanoj, kiuj ja almenaŭ duone apartenas al tie. Sed mi apartenis per neniu duono tien. Mi estis nur plia kaŭzo por denove devi prunti monon de Usono. Pendigi min, estis la plej abrupta kaj simpla metodo por liberiĝi de mi. Mi eĉ ne povis kondamni ilin pro tio. Neniu homo zorgis pri mi, neniu homo demandus pri mi, eĉ mian nomon ili ne devus enskribi en siajn dikajn librojn. Kaj tute certe mi estis pendigota. Ili nur atendas la ekzekutiston, kiu regas la metion, alie tio estus ja neleĝa ago kaj murdo.

Kiom mi pravis! Jen la pruvo. Unu el la bastonuloj proksimiĝis kaj donis al mi du dikajn cigaredoskatolojn, la lastan donaĵon al la kompatinda pekinto. Poste li donis ankaŭ alumetojn, sidiĝis flanke de mi kaj per misa lingvo alparolis min, ridis kaj afablis, frapis mian ŝultron kaj diris: " Ne estas tiel terure, amiko, ne faru tragedion el ĝi. Fumu, por ke la longa tempo ne enuigu vin. Ni devas atendi ĝis noktiĝos, alie ni ne povus bone fari ĝin."

Ne fari el tio tragedion, se la pendumilo atendas min! Ne tiel terure! Mi volus scii, ĉu oni jam provis tion kun li, ke li tiel decide povas diri: ne tiel terure, kaj atendi ĝis malhelas. Klare, dum la taga helo mankas al ili iom la kuraĝo, ni ja eble povus renkonti iun, kiu konas min, kaj tiam la plezuro estus fuŝita. Sed ne havas sencon jam nun lasi la kapon pendi, sufiĉe baldaŭ ĝi pendos per si mem en la maŝo. Kaj antaŭ ĉio mi fumas nun kiel fabrika kamentubo, por ke ili finfine ne ŝparu eĉ la cigaredojn.

La cigaredoj gustas je nenio. Nura pajlo. Fulmotondro! Mi ne volas pendi. Se mi nur scius kiel tiri min el ĉi tio. Sed ili sen interrompo ĉirkaŭas min. Kaj ĉiu novulo, post la deĵortransdono envenanta, algapas min kaj volas scii de la aliaj, kiu mi estas, kial mi estas ĉi tie, kaj kiam oni pendigos min. Kaj poste ĉiu rikanas per la tuta vizaĝo.

Naŭza popolo. Mi volus scii, kial ni helpis al ili.

Pli poste mi ricevis mian lastan manĝon. Sed pliaj tiaj avaruloj sur la tuta mondo ne ekzistas! Tion ili do nomas ekzekuta manĝo: terpoma salato kun peceto da hepata kolbaso kaj kelkaj pantranĉaĵoj kun margarino. Mi povus verŝi larmojn pro tio. Ne, la belgoj ne estas bonuloj, kaj nur je haro mi evitis vundiĝon, kiam ni devis tiri ilin el la kaĉo kaj perdis nian monon. Tiu, kiu donis al mi la cigaredojn kaj provis persvadi min, ke ne estas tiel terure esti pendigita, nun diris: "Nu, vi estas bona usonano, vi ne trinkas vinon, ĉu?" Kaj ĉe tio li alridetis min. Je la diablo, se li ne estus tia hipokritulo kun sia "ne tiel terure", oni povus preskaŭ kredi, ke ekzistas ankaŭ simpatiaj kaj afablaj belgoj.

"Bona usonano? Merdon sur Usonon! Mi trinkas vinon, kaj multe."

"Tion mi ja tuj pensis", ridetante diris la bastonulo. "Vi estas sincera. Tio estas nura oldulina idiotaĵo, via tielnomata prohibicio. Vi lasas vin komandi de onjoj kaj preĝinoj. Min tio ja ne koncernas. Sed ĉi tie ĉe ni ankoraŭ la viroj portas la pantalonon."

Dio, jen finfine iu, kiu vidas la dornon en la karno. Tiu viro ne povas perdiĝi, tra malklara akvo li povas rigardi ĝis la fundo. Domaĝe por la viro, ke li estas bastonulo. Sed, se li ne estus bastonulo, mi verŝajne neniam estus rigardinta tiun gigantan glason da bona vino, kiun li nun antaŭmetis al mi. La prohibicio estas grava hontindaĵo kaj peko, kiu estu lamentita al Dio. Mi certas, ke ni iam kaj ie krimis teruraĵon, ĉar ili forprenis de ni tiun delektindan donacon de Dio.

Ĉirkaŭ la deka vespere la donacinto de la vino diris al mi:

"Do, nun estas nia tempo, maristo, venu kun mi."

Kiun sencon havus krii: 'Mi ne volas esti pendigita!', se dekkvar viroj ĉirkaŭas min, kaj ĉiuj dekkvar reprezentas la leĝon. Jen la sorto. Nur du horojn la Tuscaloosa bezonintus atendi pro mi. Sed du horojn mi ne valoras, kaj ĉi tie mi eĉ multe malpli valoras.

Sed pensi pri tiu senvaloreco tamen indignigis min, kaj mi diris:

"Mi ne kuniros, mi estas usonano, mi plendos pri tio."

"Ha!" unu el ili moke alkriis min. "Vi ne estas usonano. Do pruvu tion. Ĉu vi havas maristodokumenton? Ĉu vi havas pasporton? Nenion vi havas. Kaj kiu ne havas pasporton, estas neniu. Ni povas fari al vi, kio plaĉas al ni. Kaj tion ni nun faros, sen demandi vin. For la bubon!"

Ne necesis, ke mi provoku eĉ baton sur la kranion, ĉar fine ja nur mi estus la stultulo. Tial mi devis ektroti.

Maldekstre de mi iris la gajulo, kiu mise parolis la anglan, kaj dekstre de mi iris alia. Ni forlasis la urbeton kaj baldaŭ ni troviĝis sur vastaj kampoj.

Regis timiga tenebro. La vojo, kiun ni iris, estis nur malglata, radspurumita kampvojo, sur kiu oni nur streĉe povis paŝi. Volonte mi estus sciinta, kiom longe ni tiel migros, ĝis ni atingos la tristan celon.

Nun ni forlasis eĉ tiun aĉan vojon kaj devojiĝis sur herbejan padon. Dum sufiĉe longa tempo ni iris tra herbejoj.

Nun venis mia momento por elhaŭtiĝi1. Sed tiuj uloj videble estis telepatiuloj. Ĝuste, kiam mi volis delikate svingi brakon al la mentono de unu el miaj apuduloj, la viro kaptis mian brakon kaj diris: "Nun ni alvenis. Nun ni devas adiaŭi unu la alian."

Kia hororsento, kiam oni tiel klare kaj reale vidas alrampi la lastan minuton. Eĉ ne alrampi. Ĝi sobre staris antaŭ mi. Tre sekis en mia gorĝo. Volonte mi estus trinkinta gluton da akvo. Sed nun ja eĉ pri akvo pensi ne plu eblis. Tiujn kelkajn minutojn mi ja eltenos sen akvo, tion ili certe dirus al mi. Pri la donacinto de la vino mi ne supozis antaŭe, ke li estas tia hipokritulo. Ekzekutiston mi imagis alia. Kia senhonora kaj fia metio, kvazaŭ ne ekzistus aliaj profesioj. Fi, ĝuste ekzekutisto, bestaĉo, kaj tio eĉ profesie.

Neniam antaŭe en la vivo mi tiel forte sentis, kiel grandioze bela estas la vivo. Grandioza kaj senmezure bela la vivo eĉ tiam estas, kiam oni venas laca kaj malsata al la haveno kaj eltrovas, ke la ŝipo estas for, kaj ke oni postrestis sen maristodokumento. Vivi ĉiam estas bele, kiom ajn trista ĝi ŝajnas. Kaj tiel simple esti forviŝita en tia nigra nokto sur vasta kampo, kvazaŭ oni estus ne pli ol vermo! Tion mi ne atendis de la belgoj. Sed kulpas tion la prohibicio, kiu tiom febligas la homojn kontraŭ tentoj. Se mi havus ĉi tie inter miaj manoj, ĝuste nun, tiun Mr.Volstead! La edzino de tiu viro tre verŝajne pli ol nur malicis, ke li povis elpensi kaj elfetori ion tian! Kaj tamen mi ĝojas, ke tiuj milionoj da sakroj, kiuj ŝarĝas la vivon de tiu viro, ne tondras sur min.

"Oui2, Mister, ni devas adiaŭi. Eble vi estas tre simpatia homo. Sed momente ni tute ne bezonas vin."

Sed tial ili ja ne devas tuj pendigi min.

Li levis brakon. Evidente por ĵeti la ŝnuron ĉirkaŭ mian kolon kaj strangoli min. Ili ne faris al si la penon konstrui eŝafodon. Tio kostus tro multe.

"Jen", li nun diris kaj montris per etendita brako, "tie transe, ĝuste kien mi montras, estas Netherlands3. Vi certe jam aŭdis pri ĝi, ĉu?"

"Jes."

"Nun iru rekte en tiu direkto, kiun mi signas per la brako. Mi ne supozas, ke vi nun tie trafos kontroloficiston. Ni informiĝis. Sed, se vi vidos iun, penu preteriri lian vojon. Post horo de irado, ĉiam en tiu direkto, vi venos al la fervojlinio. Sekvu tiun linion ankoraŭ dum iom da tempo en la sama direkto, kaj tiam vi atingos la stacion. Restu proksima al ĝi, sed ne montru vin. Ĉirkaŭ la kvara matene venos multaj laboristoj, kaj tiam iru al la giĉeto kaj diru nur: 'Rotterdam, derde klasse4', sed ne diru eĉ unu vorton pli. Jen kvin guldenojn por vi."

Li donis al mi kvin monbiletojn.

"Kaj jen ankoraŭ iom da manĝo por la nokto. Ne aĉetu ion en la stacio. Baldaŭ vi estos en Roterdamo. Tiom longe vi certe eltenos."

Nun li donis al mi pakaĵeton, en kiu laŭ la ekstera ŝajno enestis buterpanoj. Poste mi ricevis ankoraŭ pakaĵon da cigaredoj kaj skatoleton da alumetoj.

Kion diri pri tiuj homoj? Ili estas senditaj por pendigi min kaj donas al mi eĉ monon kaj buterpanojn, por ke mi povu forkuri. Ili havas tro bonan koron por tiel fridsange mortigi min. Kiel ne ami la homojn, se oni trovas tiajn bonulojn eĉ inter policistoj, kies koroj pro la ĉiama homĉasado tute ŝtoniĝis? Mi skuis tiel forte la manojn al ambaŭ, ke ili ektimis, mi volus forporti la manojn.

"Ne tiel spektaklu, iu transe eble eĉ aŭdos vin, kaj tiam ĉio estos en la kaĉo. Kaj tio ne estus bona, tiukaze ni povus komenci denove." La viro pravis. "Kaj nun bone aŭskultu, kion mi diras al vi." Li parolis duonlaŭte, sed penis ekzakte ĉion klarigi al mi per tio, ke li ripetis plurfoje la eldirojn. "Nur ne venu denove al Belgio, pri tio mi avertas vin. Se ni trovos vin ankoraŭfoje interne de niaj limoj, vi povas fidi je tio, ke ni metos vin por la tuta vivo en prizonon. Por ĉiam prizono. Kara amiko, tio signifas multon. Do, mi eksplicite avertas vin. Ni ja ne scias, kien sendi vin. Vi ne havas maristodokumenton."

"Sed eble mi al la konsulo..."

"Silentu, mi petas, pri via konsulo. Ĉu vi havas maristdokumenton? Ne. Nu do. Tial via konsulo elĵetos vin tiel, ke krakos, kaj tiam vi sidos sur nia nuko. Vi nun scias, pri kio temas. Por ĉiam en prizono."

"Tute certe, sinjoroj miaj, mi promesas tion. Mi ne denove enpaŝos vian landon." Ja kial? Ligis min nenio al Belgio. Por diri la veron, mi ĝojis eliri. Nederlando multe pli bonas. La nederlandanojn oni komprenas almenaŭ duone, dume ĉi tie oni ne komprenas eĉ vorton de tio, kion la homoj diras, kaj kion ili celas.

"Bone do. Nun vi estas avertita. Do, hop! Kaj estu memgarda. Se vi aŭdos paŝojn, kuŝiĝu surtere ĝis la paŝoj pasos. Ne lasu vin kapti, alie kaptos ni vin, kaj tiam via vivo aĉos. Feliĉan vojaĝon."

Ili formarŝis kaj lasis min sola. Tiam mi ekmigris, feliĉa kiel tajloro. Ĉiam en tiu direkto, kiun ili montris al mi.









Rimarkoj pri ĉapitro 4

1. elhaŭtiĝi (slange): fuĝi, foriĝi

2. Oui (france): jes

3. Netherlands (angle): Nederlando

4. Rotterdam, derde klasse (nederlande): Roterdamon, tria klaso