Ministro, mi nomiĝas Giorgio Pagano kaj ekde la 11a de aprilo mi estas malsatstrikanta ĝuste antaŭ la Ministerio pri Instruado; se vi malfermas la fenestron de via oficejo vi povas vidi ruĝan aŭton kun tre esprimaj skribaĵoj; jen, mi estas tie, kaj mi ŝatus povi paroli al vi pri kiel, mortigante nian lingvon, ni detruas tiun operaciantan sistemon de la itala menso kiu permesis al ni, dum tiom da jarcentoj, pensi kaj atingi pintojn nemezureblajn en literaturo, en muziko, en arto, en arkitekturo, en scienco.

Iuj malbonaj italoj nin priŝtelas kaj igas aliajn nin priŝteli, eĉ pri tio: nia lingvo, nia kulturo, nia identeco.

Se tion ni permesus, al nenio utilus la vivoj kaj la verkoj de Dante Alighieri, de Giuseppe Verdi, de Michelangelo Buonarroti, de Leonardo el Vinci. El niaj lernejoj kaj el niaj universitatoj ne elvenos plu la heredantoj de tiuj grandaj italoj, niaj filoj ne estos plu la filoj de la filoj de la filoj de Michelangelo kaj Leonardo.

Kies filoj ili estos? Mi tion demandas de vi, sinjorino ministro, kies filoj estos plu niaj filoj? Ne plu liberaj pensi, studi kaj labori en sia lingvo, en sia lando. Sklavoj kaj servistoj de popoloj fremdaj, kion oni ne plu vidis, ekde la unuiĝo de Italio.

La morto de la itala lingvo signifas la finon de la itala literaturo, de la litala arto, de la itala scienco, de la itala arkitekturo, de la itala modo. De la unueco de Italio mem!
Al nenio estus utilintaj la vivoj de ĉiuj martiroj de nia Releviĝo, de la tri sendependiĝaj militoj, la vivoj de ĉiuj italoj de la du mondmilitoj kaj de la Rezisto.

Jen kial mi opinias grava vin renkonti kaj vin peti:
1- Ke vi ne plu subtenu, kiel vi estis deviginta vin fari la 2an de aŭgusto 2013, ankoraŭ ne ministro, la renverson de la Ŝtato tra vojo lingva, kiel, male, intencas fari la Milana Politekniko, kiu volas malpermesi la instruadon/lernadon en la itala en tiu universitato.

2- Ke vi rediskutigu la konstantajn ŝtatajn helpojn kiujn Eŭropo, tra la ekskluziva uzo de unu aŭ tri lingvoj por la komunikado kun la eŭropaj civitanoj kaj diskriminaciante la aliajn, donas al la britaj civitanoj, kaj, malpli multe, al francoj kaj germanoj, perturbante la merkaton kaj malhelpante la liberan konkurencon kontraste kun la “principo de ekonomia merkato malferma kun libera konkurado” (art. 4 de la Eŭropa Konstitucio).

3- Ke vi postulu de la Eŭropa Unio ekonomiajn kaj administrajn rimedojn kompense de la lingva diskriminacio en Eŭropo, kiu kaŭzas profitojn por Britio kalkulatajn je 18 miliardoj da eŭroj jare (Grin) kaj kostojn por la angligo de la italoj, kalkulatajn je 60 miliardoj da eŭroj (Lukacs), tio estas 900 eŭroj por ĉiu eŭropano kun ne-angla gepatra lingvo. Por la eŭropaj projektoj, ekzemple, peti atribuon de kromaj poentoj, apriore, en la taksado de projektoj prezentataj de landoj lingve diskriminaciataj.

4- Ke vi kuraĝigu kaj gastigu, dum la itala semestro, “Konferencon pri la uzo de la lingvoj en Eŭropo” kun ĝiaj aspektoj ekonomiaj, juraj, kun la mekanismoj pri kompensado starigotaj por akiri justecon kaj lingvan federalismon, kaj, ĉefe, kun la celo konkeri por la homaro la rajton al unu lingvo komuna por la homa raso.



Ministro, ĉu ni povas tion ĉi priparoli?