| november 2007 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| sun | mon | tue | wed | thu | fri | sat | ||
| 1 | 2 | 3 | ||||||
| 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | ||
| 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | ||
| 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | ||
| 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | |||
| |||||||
| |||||||
- Alvoko al la Ago kaj Mobilizo-Tago - 26an de januaro de 2008
-
Ni estas milionoj da virinoj kaj viroj,
organizoj, retoj, movadoj, laborsindikatoj el ĉiuj partoj de la mondo,
ni venas de vilaĝoj, regionoj, kamparaj zonoj, urbaj centroj,
ni estas de ĉiuj aĝoj, popoloj, kulturoj, kredoj,
sed ni estas unuiĝitaj per la forta konvinkiĝo ke
ALIA MONDO EBLAS
Kun ĉiuj riĉecoj de nia pluraleco kaj diverseco kaj niaj alternativoj kaj proponoj, ni luktas kontraŭ novliberalismo, milito, koloniismo, rasismo kaj patriarkeco, kiu produktas perforton, ekspluaton, ekskludon, malriĉecon, malsaton kaj ekologian katastrofon kaj forprenas homaj rajtoj de la homoj.
Dum multaj jaroj ni rezistadis kaj konstruadis novigajn procedojn, novajn kulturojn de organizo kaj agadoj el niaj lokoj al la tutmondo, precipe per la procedoj kaj la Ĉarto de Principoj de la Mondo Socia Forumo, el kiu ĉi tiu voko venas.
Ni konscias pri la bezono konstrui nian propran tagordon kaj pligrandigi la efikon de tiuj miloj da esprimoj kaj manifestadoj, ni kompromitiĝas nin plifortigi la solidarecon kaj konverĝon inter niaj luktoj, kampanjoj, kaj konstruoj de alternativoj kaj aliancoj.
Ni kompromitiĝas nin al semajno de agado, kiu kulminos al Tutmonda Tago de Mobilizo kaj Ago en la 26a de januaro
Kun nia diverseco, kiu estas nia forto, ni invitas la tutan homaron entrepreni senĉese dum la tiu semajno kreivajn agojn, agadojn, eventojn kaj konverĝojn, pri temoj kaj en formatoj, kiuj estos propraj.
NI KONSTRUU NUN ALIAN MONDON !
Vizitu la paĝon http://www.wsf2008.net/ por subskribi la alvokon, legi mallongan historion pri la tutmonda tago de mobilizo kaj ago, kaj ekscii kiel partopreni de sia preparo.
|
Oficejo MSF- Brazilo |
Send a message
Search for members



