Ekzistas komputiloj, kiuj estas programitaj paroli kun homoj. Tiaj komputiloj havas la nomon Chatbot, t.e. babil-(ro)boto: babilanta roboto. Du studentoj, Jason Yosinski kaj Igor Labutov, el la universitato Cornell en Usono prenis du ‘babilbotojn’, kaj programis ilin, por ke ili parolu kune. Sekve, la babilbotoj tre baldaŭ komencis malkonsenti unu kun la alia, kaj ne nur malkonsenti, sed eĉ disputi.

http://facila.org