Emilio Cid Published on November 1st, 2007
by Emilio Cid

Emilio Cid's blog

Browse posts
Savu la krokodilojn
Posted on November 14, 2008
1 comment (latest 4 months ago)
Bate-papo pelo Skajpo
Posted on January 1st, 2008
Babilado per Skajpo
Posted on January 1st, 2008
5 comments (latest 11 months ago)
Alvoko al la Ago kaj Mobilizo-Tago - 26an de januaro de 2008
Posted on November 4, 2007
Besto de Povo
Posted on November 1st, 2007
2 comments (latest 2 years ago)
Esperanto kaj la propedeŭtika Biciklo
2 comments (latest 14 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 777 times

Esperanto kaj la propedeŭtika Biciklo

Thursday November 1st, 2007 at 04:10PM




Diri ke oni lernos Esperanton en XX horoj estas ja plej eble mensongo.
Sed estas vero se ni diras ke oni lernos Esperanton XX-oble pli
facile ol la lingvon YY por denaskaj parolantoj de WW lingvo.

Ekzemple: Esperanto estas 10-oble pli facile lernebla ol la angla por parolantoj de la portugala.

Malgraŭ tio, estas brazilanoj kiuj prenus 100 jarojn por lerni
Esperanton, kaj 1.000 jarojn por lerni la anglan. Do tiuj neniam lernos alian fremdan lingvon.

Sed estas homoj kiuj lernis anglan en 1 jaro, kaj lernus Esperanton en 1 monato.
La rezulto dependas nur de la kapablo kaj antaŭaj konoj de la lernanto.

------------------------------------

BICIKLO


Prave kaj ne mensonge ni povas paroli pri la propedeŭtika valoro de Esperanto.

Tio signifas ke oni elspezas iom da tempo lernante Esperanton, sed fine tiu tempo signifas veran ŝparon da tempo, ĉar ni multe pli rapide lernos alian fremdan lingvon.

Mi faras komparon:

A - lerni la anglan = lerni motorcikli
B - lerni Esperanton = lerni bicikli





Pli bone elspezi iom da tempo lernante kiel bicikli, per malpeza
vehiklo, sen motoro, sen granda rapideco. Post la lernado de la ekvilibro per la biciklo, oni pli facile lernos kontroli pli pezan kaj komplikan vehiklon.

Mi kredas ke ne eblas lerni motorcikli sen antaŭe lerni bicikli.

Sed ni vidas ke la plejmulto el la lernantoj provas lerni anglan, sen antaŭe lerni Esperanton. Pro tio la granda plejmulto ne sukcesas lerni la anglan.

-------------------------------------------
PENSI REKTE EN FREMDA LINGVO

La ĉefa problemo lerni fremdan lingvon, NE kuŝas sur la fremda
lingvo, sed sur la rezisto ke nia cerbo havas por pensi ekster la
gepatra lingvo.

Pensi rekte en alia lingvo ol nia gepatra, estas la plej malfacila kaj grava tasko en lingvolernado. Kaj tion la instruistoj ne povas intrui. Ĉiu lernanto devas fari sian propran vojon, malkovri kiel fari tion per sia propra metodo, ĉar ĉiu lernanto estas malsama.

Tiu tasko estas multe pli facile realigebla per Esperanto, kaj post kiam oni jam povas pensi kaj paroli Esperanton, oni ja sukcesos lerni aliajn lingvojn.

Jam estas multaj studoj pri tiu utileco, sed ni devas instigi la
multobligon de tiuj studoj.

Emilio

 

2 Comments / add your comment?

Mondocivitano says:
Bonega Kara Emilio Cid! Mi tre sxatis kaj mi propagandos tiun inteligentan pensmanieron!
Posted 23 months ago. ( permalink )
Eustáquio Maia says:
Ĉiam mi prenas ĉi ekzempleron pri la propedeŭtika voloro de Esperanto por konvinki homojn kiel utila estas ĝia lernado. Dankegon, Emilio! Multon ni havas lerni el vi.
Posted 14 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...