About this blog

  • 6 posts
  • 5 275 visits
November 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30              

Archives

November 14, 2008

Savu la krokodilojn



SAVU LA KROKODILOJN

krokodilo
krokodilo

Existem campanhas para salvar o mico-leão dourado, o urso panda e outros animais ameaçados. Por isso queremos lançar também a campanha para salvar os Krokodiloj. Veja porque:

Imaginemos um típico encontro regional de Esperanto, com 100 participantes.

No salão principal acontecem palestras em Esperanto fluente e difícil.

É muito importante tal tipo de palestra, para o enriquecimento da língua e para incentivar o desenvolvimento dos oradores. Esperantistas experientes devem mesmo se esforçar para falar Esperanto com a mesma rapidez e riqueza com que falam suas línguas maternas.

Porém, infelizmente, do total de 100 participantes, apenas 15 têm condições de verdadeiramente acompanhar essas palestras.

Sobram 85 pessoas.

Costuma-se oferecer também o curso básico relâmpago de Esperanto. Esse curso básico também é muito importante, pois ocasionalmente aparecem algumas pessoas interessadas, ou parentes de Esperantistas.

Mas é muito pequena a quantidade de pessoas que vão aprender pela primeira vez que os substantivos terminam em "O". Digamos, no máximo 10 pessoas.

Sobram então 75 pessoas.

Ou seja, a grande maioria dos presentes no encontro, apesar de já terem estudado meses ou anos de Esperanto, são os chamados Krokodiloj, pois não conseguem entender, nem falar em Esperanto. Essas pessoas têm apenas duas escolhas:

1 - Frustrar-se por não conseguir entender a palestra do salão principal e questionar-se por que ainda estão insistindo com o Esperanto, se até agora ainda não conseguem entendê-lo.

2 - Entediar-se no curso básico relâmpago e questionar-se por que ainda precisam ouvir pela centésima vez que os substantivos terminam em "O".

Qualquer uma das alternativas destrói a auto-estima dos estudantes e os desencoraja a continuar estudando Esperanto.

Verdadeiramente Esperantista

Infelizmente, mesmo dentro do movimento Esperantista, existem algumas pessoas que se sentem superiores a outras, por saber falar bem uma língua que poucos falam.

O verdadeiro Esperantista não age assim e esforça-se para que todos o entendam. Afinal, a proposta do Esperanto é que todos no mundo se entendam.

Os krokodiloj devem estudar mais, mas de modo algum devem se intidimidar diante de um veterano que não facilita o entendimento. Devem, sim, ter orgulho de estudar Esperanto.

Motivar alunos antigos

No mundo empresarial, existe uma regra que diz que é mais importante manter os clientes antigos, do que conquistar novos clientes.

No ensino do Esperanto isso também se aplica. Não adianta receber 100 novos alunos, se apenas 5 chegam ao final do curso.

Pelo contrário, porque os 95 alunos que desistiram do curso, provavelmente nunca mais retornarão ao estudo. Como não conseguiram aprender, terão a tendência de culpar o método, o professor e a língua Esperanto, pois isso é mais fácil do que reconhecer o próprio fracasso.

Palestras para Krokodiloj

Devemos então oferecer palestras com oratória pausada, clara, bem pronunciada e utilizando vocabulário básico.

O resultado é ótimo, pois os alunos:

- podem entender a palestra e acompanhá-la com muita atenção;

- sentem que o estudo do Esperanto vale a pena;

- vêm nas próximas aulas com mais entusiasmo;

- sentem-se mais confiantes para falar em Esperanto, abandonando a condição de Krokodilo;

- tornam-se divulgadores mais ativos do Esperanto, pois agora podem realmente afirmar que o Esperanto é fácil.

Como fazer essas palestras

É bem fácil. Escolha um texto qualquer, simples ou difícil, em português ou de preferência em Esperanto. Pode ser uma notícia, uma historieta ou uma anedota.

O professor lê mentalmente cada frase e a traduz para um Esperanto facilitado, usando palavras que os alunos conheçam.

Naturalmente não é fácil fazer uma tradução simultânea. Mas isso não é problema, pois assim a tradução torna-se mais lenta, o que ajuda a compreenção dos alunos.

Pode-se incluir algumas frases no texto, com a finalidade de explicar alguma palavra ou conceito difícil. Se o texto for muito longo, o professor apresenta apenas um resumo dele.

Alguns professores poderão preferir preparar a tradução anteriormente, mas com o prática torna-se fácil traduzir simultâneamente.

Krokodiloj falando em Esperanto

No final da apresentação o professor pode pedir aos alunos que eles contem novamente a mesma história.

O que mais atrapalha a conversação, não é a falta de vocabulário, mas a timidez. Por isso o professor deve deixar o aluno à vontade e fazer correções apenas se não conseguir entender o que o aluno quis dizer.

A falta de vocabulário não é problema, pois o aluno deve aprender a não traduzir frases, e sim a traduzir idéias. Geralmente o aluno pára de falar em alguma palavra difícil que não sabe a tradução e a conversa pára.


O aluno precisa aprender a contornar essas palavras difíceis e descobrir outras maneiras de expressar a mesma idéia usando palavras conhecidas.

Os alunos não devem falar em português. É preferível ficar em silêncio do que falar algo em português.

Alunos que passaram pela a experiência de ter um contato com um Esperantista que não fala português, tiveram que desenvolver a capacidade de falar em Esperanto. Devemos tentar simular essa situação. Pode-se fazer um jogo, imaginando que cada aluno tem uma nacionalidade diferente e que a única língua comum é o Esperanto.

Quando surgir uma situação muito difícil, pode-se fazer um exercício, que é falar a frase em português e tentar mudar para outras frases em português que exprimam a mesma idéia. Procurar outros caminhos que exprimam a mesma idéia.

Ouça alguns exemplos de palestras:











Emílio Cid - emilio@esperanto.org.br

Estas kampanjoj por savi oran leonsimion, pandan urson kaj aliajn minacatajn bestojn. Pro tio ni volas lanĉi la kampanjon por savi ankaŭ la Krokodilojn. Vidu kial:

Imagu tipan regionan renkontiĝon de Esperanto kun 100 partoprenantoj.



En la ĉefa salono okazas prelegoj en flua kaj malfacila Esperanto.

Gravas tia prelego, por la pliriĉiĝo de la lingvo kaj por motivigi la disvolviĝon de la prelegantoj. Spertaj esperantistoj devas ja klopodi tiel paroli Esperanton per la sama rapideco kaj riĉeco kiel ili parolas siajn gepatrajn lingvojn.



Sed, bedaŭrinde, el tiu tuto de 100 partoprenantoj, nur 15 havas kondiĉojn vere akompani tiujn prelegojn.

Restas 85 homoj.

Oni kutimas oferi ankaŭ la Bazan Fulman Kurson de Esperanto. Tia kurso ankaŭ estas tre grava, ĉar foje aperas kelkaj interesataj homoj, aŭ parencoj de Esperantistoj.


Sed estas tre malgranda la kvanto da homoj, kiuj lernos unuafoje ke la substantivoj finiĝas je "O". Ni diru maksimume 10 personoj.

Restas do 75 homoj.

Do, la granda plimulto de la ĉeestantoj en la renkontiĝo, malgraŭ ili jam lernis Esperanton antaŭ monatoj aŭ jaroj, estas la tiel nomataj Krokodiloj, ĉar ili ne kapablas kompreni nek paroli Esperanton. Tiuj homoj havas nur du opciojn:


1- Seniluziĝi pro la nesukceso kompreni la prelegon en la ĉefa salono kaj demandiĝi kial ili ankoraŭ insistas kun Esperanto, se ili ĝis nun ankoraŭ ne sukcesas kompreni ĝin.

2- Tediĝi en la baza fulma kurso kaj demandiĝi kial ili ankoraŭ devas aŭdi la centan fojon ke la substantivoj finiĝas je "O".


Ĉiu el la opcioj detruas la mem-estimon de la lernantoj kaj malkuraĝigas ilin daŭre lerni Esperanton.

Vere Esperantisto

Bedaŭrinde, eĉ en la movado, estas kelkaj homoj, kiuj sentas sin superaj al aliaj, pro la fakto ke ili bone regas lingvon, kiun malmultaj parolas.

La vera Esperantisto ne agas tiel, kaj klopodas por ke ĉiuj komprenu lin/ŝin. La propono de Esperanto estas ja ke ĉiuj en la mondo sin interkompreniĝu.

La krokodiloj devas lerni plu, sed ili neniel devas timiĝi antaŭ veterano, kiu ne faciligas la interkompreniĝon. Ili devas ja fieri pro la lernado de Esperanto.



Motivigi malnovajn lernantojn

Ĉe la entreprena medio, estas regulo, kiu diras ke pli gravas teni malnovajn klientojn ol konkeri novajn.

En la intruado de Esperanto ankaŭ tio validas. Ne efikas ricevi 100 novajn lernantojn, se nur 5 restos en la fino de la kurso.

Male, ĉar la 95 lernantoj kiuj rezignis la kurson, eble neniam plu revenos al la lernado. Kiel ili ne sukcesis lerni, emos kulpigi la metodon, la instruiston kaj la lingvon Esperanton, ĉar tio estas pli facila ol agnoski la propran fiaskon.

Prelegoj por Krokodiloj

Ni devas do oferti paŭzan, klaran, bone pronuncatan paroladon, utiligante bazajn vortojn.


La rezulto estas bonega, ĉar la lernantoj:

- povas kompreni la prelegon kaj akompani ĝin tre atente;

- sentas ke la lernado de Esperanto valoras la penon;

- venas en la venontaj lecionoj pli entuziame;

- sentas pli memkonfidemaj paroli en Esperanto, forlasante la Krokodilan situacion;

- iĝas pli aktivaj disvastigantoj de Esperanto, ĉar nun ili povas vere aserti ke Esperanto estas facila.

Kiel fari tiujn prelegojn

Tio estas tre facile. Elektu iun ajn tekston, simpla aŭ malfacila, en la gepatra lingvo au preferinde en Esperanto. Ĝi povas esti notico, historieto, aŭ anedokto.

La instruisto mense legas ĉiun frazon kaj tradukas ĝin al faciligita Esperanto, uzante vortojn, kiujn la lernantoj konas.

Kompreneble ne estas facile traduki samtempe. Sed tio ne estas problemo, ĉar tiel la traduko iĝas pli malrapida, kio faciligas la komprenadon de la lernantoj.

Oni povas aldoni frazojn en la teksto, celante klarigi malfacilan vorton aŭ koncepton. Se la teksto estas tro longa, la instruisto povas prezenti nur rezumon.

Kelkaj instruistoj preferus prepari la tradukon antaŭe, sed post iom da tempo iĝas pli facile traduki samtempe.

Krodiloj parolante en Esperanto

Post la prezentado la instruisto povas peti al la lernantoj ke ili rerakontu la saman historion.

Kio plej malhelpas la konversacion ne estas la manko de vortprovizo, sed la timemo. Pro tio la instruisto devas lasi la lernanton laŭvole kaj korekti ion nur se li/ŝi ne sukcesas kompreni kion la lernanto intencis diri.

La manko de vortprovizo ne estas problemo, ĉar la lernanto devas lerni ne kiel traduki frazojn, sed kiel traduki ideojn. Ofte la lernanto haltas la paroladon, kiam aperas malfacila vorto, kiun li/ŝi ne konas la tradukon kaj la konversacio haltas.

La lernanto lernu preterpasi tiujn malfacilajn vortojn kaj trovi aliajn manierojn esprimi la saman ideon per konataj vortoj.

La lernantoj ne povas paroli en la gepatra lingvo. Preferinde silenti ol paroli ion en la gepatra lingvo.

Lernantoj kiuj havis la sperton kontakti Esperantiston kiu ne parolas la nacian lingvon, devis disvolvigi la kapablon paroli en Esperanto. Ni devas ŝajnigi tiun situacion. Oni povas ludi, imagante ke ĉiu lernanto havas malsaman naciecon kaj ke la sola komuna lingvo estas Esperanto.

Kiam aperas tre malfacila situacio, oni povas fari ekzercon, kiu estas paroli la frazon en la gepatra lingvo kaj ŝanĝi ĝin al aliaj frazoj en la gepatra, kiuj esprimas la saman ideon. Serĉi aliajn vojojn kiuj esprimas la saman ideon.

Aŭskultu kelkajn ekzemplojn pri prelegoj:

Dio Provizos


Japano helpas esperanton

Radio Verda (en la mezo de la programo)





Emílio Cid - emilio@esperanto.org.br













Published at 23:51 ( 1 comment / 302 visits )
This post is public

January 1st, 2008

Bate-papo pelo Skajpo

Skajpo (Skype) é um programa que permite bate-papo escrito e por voz. 

1 - Baixe a última versão do skajpon

2 - Entre na  babil-konferencon.

Lá você encontrará muitos esperantistas.  Se não tem ninguém na sala no momento, espere um pouco que logo alguém aparecerá.

Escreva apenas em Esperanto. Se você precisar escrever algo em português, clique no nome da pessoa que te interessa e escreva por mensagem particular.

 

Published at 16:29 ( 0 comments / 1258 visits )
This post is public

January 1st, 2008

Babilado per Skajpo

Skajpo permesas babili skribe kaj voĉe. 

1 - Elŝutu la lastan version de skajpon

2 - Eniru la babil-konferencon.

Tie vi trovos multajn esperantistojn. Se estas neniu en la konferenco, atendu ke iu alvenu. 

Skribu nur en Esperanto.  Se vi volas skribi ion en alia lingvo, bonvole klaku sur la nomo de ricevonto de via mesaĝo kaj skribu private.

 

 

Published at 16:24 ( 5 comments / 1249 visits )
This post is public

November 4, 2007

Alvoko al la Ago kaj Mobilizo-Tago - 26an de januaro de 2008

Bulteno MSF

1an de oktobro de 2007

 
Alvoko al la Ago kaj Mobilizo-Tago - 26an de januaro de 2008
 
Ni estas milionoj da virinoj kaj viroj,
organizoj, retoj, movadoj, laborsindikatoj el ĉiuj partoj de la mondo,
ni venas de vilaĝoj, regionoj, kamparaj zonoj, urbaj centroj,
ni estas de ĉiuj aĝoj, popoloj, kulturoj, kredoj,
sed ni estas unuiĝitaj per la forta konvinkiĝo ke


ALIA MONDO EBLAS

Kun ĉiuj riĉecoj de nia pluraleco kaj diverseco kaj niaj alternativoj kaj proponoj, ni luktas kontraŭ novliberalismo, milito, koloniismo, rasismo kaj patriarkeco, kiu produktas perforton, ekspluaton, ekskludon, malriĉecon, malsaton kaj ekologian katastrofon kaj forprenas homaj rajtoj de la homoj.

Dum multaj jaroj ni rezistadis kaj konstruadis novigajn procedojn, novajn kulturojn de organizo kaj agadoj el niaj lokoj al la tutmondo, precipe per la procedoj kaj la Ĉarto de Principoj de la Mondo Socia Forumo, el kiu ĉi tiu voko venas.

Ni konscias pri  la bezono konstrui nian propran tagordon kaj pligrandigi la efikon de tiuj miloj da esprimoj kaj manifestadoj, ni kompromitiĝas nin plifortigi la solidarecon kaj konverĝon inter niaj luktoj, kampanjoj, kaj konstruoj de alternativoj kaj aliancoj.

Ni kompromitiĝas nin al semajno de agado, kiu kulminos al Tutmonda Tago de Mobilizo kaj Ago en la 26a de januaro

Kun nia diverseco, kiu estas nia forto, ni invitas la tutan homaron entrepreni senĉese dum la tiu semajno kreivajn agojn, agadojn, eventojn kaj konverĝojn, pri temoj kaj en formatoj, kiuj estos propraj.

NI KONSTRUU NUN ALIAN MONDON !

Vizitu la paĝon http://www.wsf2008.net/ por subskribi la alvokon, legi mallongan historion pri la tutmonda tago de mobilizo kaj ago, kaj ekscii kiel partopreni de sia preparo.

Oficejo MSF- Brazilo
Adreso: Rua General Jardim, 660, 7º andar, São Paulo - SP- Brasil, Cep: 01223-010
paĝo:
www.forumsocialmundial.org.br

 

 

Published at 13:12 ( 0 comments / 819 visits )
This post is public

November 1st, 2007

Besto de Povo

Laŭ indiĝenaj popoloj, ĉefe en Meksiko kaj Usono, ĉiu homo havas specifan beston de povo por simboligi siajn intimajn ecojn.

Povas esti kojoto, aglo, urso, ktp. Se vi volas malkovri tiun, kiu estas via besto de povo, malstreĉe rigardu la bildon kun verdaj foliaĵoj dum unu minuto. Se vi estos tre trankvila vi sukcesos ekvidi vian simbolan beston.

klaku ĉi tie por vidi la bildon

www.ipernity.com/doc/emilio/922348/sizes/o

 

Published at 16:52 ( 2 comments / 576 visits )
This post is public

November 1st, 2007

Esperanto kaj la propedeŭtika Biciklo




Diri ke oni lernos Esperanton en XX horoj estas ja plej eble mensongo.
Sed estas vero se ni diras ke oni lernos Esperanton XX-oble pli
facile ol la lingvon YY por denaskaj parolantoj de WW lingvo.

Ekzemple: Esperanto estas 10-oble pli facile lernebla ol la angla por parolantoj de la portugala.

Malgraŭ tio, estas brazilanoj kiuj prenus 100 jarojn por lerni
Esperanton, kaj 1.000 jarojn por lerni la anglan. Do tiuj neniam lernos alian fremdan lingvon.

Sed estas homoj kiuj lernis anglan en 1 jaro, kaj lernus Esperanton en 1 monato.
La rezulto dependas nur de la kapablo kaj antaŭaj konoj de la lernanto.

------------------------------------

BICIKLO


Prave kaj ne mensonge ni povas paroli pri la propedeŭtika valoro de Esperanto.

Tio signifas ke oni elspezas iom da tempo lernante Esperanton, sed fine tiu tempo signifas veran ŝparon da tempo, ĉar ni multe pli rapide lernos alian fremdan lingvon.

Mi faras komparon:

A - lerni la anglan = lerni motorcikli
B - lerni Esperanton = lerni bicikli





Pli bone elspezi iom da tempo lernante kiel bicikli, per malpeza
vehiklo, sen motoro, sen granda rapideco. Post la lernado de la ekvilibro per la biciklo, oni pli facile lernos kontroli pli pezan kaj komplikan vehiklon.

Mi kredas ke ne eblas lerni motorcikli sen antaŭe lerni bicikli.

Sed ni vidas ke la plejmulto el la lernantoj provas lerni anglan, sen antaŭe lerni Esperanton. Pro tio la granda plejmulto ne sukcesas lerni la anglan.

-------------------------------------------
PENSI REKTE EN FREMDA LINGVO

La ĉefa problemo lerni fremdan lingvon, NE kuŝas sur la fremda
lingvo, sed sur la rezisto ke nia cerbo havas por pensi ekster la
gepatra lingvo.

Pensi rekte en alia lingvo ol nia gepatra, estas la plej malfacila kaj grava tasko en lingvolernado. Kaj tion la instruistoj ne povas intrui. Ĉiu lernanto devas fari sian propran vojon, malkovri kiel fari tion per sia propra metodo, ĉar ĉiu lernanto estas malsama.

Tiu tasko estas multe pli facile realigebla per Esperanto, kaj post kiam oni jam povas pensi kaj paroli Esperanton, oni ja sukcesos lerni aliajn lingvojn.

Jam estas multaj studoj pri tiu utileco, sed ni devas instigi la
multobligon de tiuj studoj.

Emilio

 
Published at 16:10 ( 2 comments / 751 visits )
This post is public


( 6 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Emilio Cid

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...