Mi tuj malkovris ke ekzistas Flash-kuketoj. Do mi serĉis "Flash cookies privacy" en retserĉilo.

  • Por linukso, ili estas registrataj en : ~/.macromedia
  • Por vindozo, Application Data\Macromedia\FlashPlayer\#SharedObjects

La kromaĵo de Adobe tute ne zorgas pri la opcio elektita de vi. Tiel mi trovis multegon da kuketoj en mia dosierujo, dum mi uzis la vakigan menuon de Fajrovulpo.

Do kiel forigi kaj bloki la Flash-kuketojn ?

Do ĉu mi devas tajpi tiun komandlinion ? ln -s /dev/null ~/.macromedia

Se vi volas forigi ĉiujn Flash-kutekojn en via komputilo kaj antaŭzorgi kreadon de novaj, iri al

la kontrolpanelo de Macromedia Flash

, kie vi povos administri viajn agordojn de Flash.

Jen anglalingva artikolo : http://tips.webdesign10.com/flash-cookies-privacy