Dum la sekva junio, okazos la tridekjariĝo de la eŭropaj balotoj. La unuaj balotoj okazis en 1979, kiam Eŭropa Unio elektis por la unua fojo ĝian parlamenton. Tiam, reklamo incitis la civitanojn de la iamaj 9 landoj al voĉdono. Ĉiuj partioj partoprenis por sidi en la parlamento. Ankaŭ la civitanoj emis partopreni: pli ol 2 trionoj de la civitanoj voĉdonis.

La eŭropa parlamento estas elektita ĉiun 5-an jaron. Ekde 1979, tiuj balotoj do okazis 6 fojojn.

Dum la eŭropaj balotoj, la civitanoj de Eŭropa Unio elektas la deputitojn de la eŭropa parlamento.

Nun, 27 membraj landoj partoprenos. Tiel la nombro de deputitoj kreskis en la eŭropa parlamento. La 7-aj eŭropaj balotoj okazos inter la 4-a kaj la 7-a de junio 2009.

La rolo de la parlamento en la eŭropa politiko gravegas. Ĝi aprobas pli ol 2 trionojn de la eŭropaj leĝoj.

Malpli kosta uzo de telefono en Eŭropo kaj informo pri kulturo de GMO (lingvoj... ?), estas sekvoj de leĝoj de la eŭropa parlamento.

Ĉi jaron, ĉirkaŭ 375 milionoj da civitanoj povos iri al la urnoj kaj tiel kontribui al la eŭropaj aferoj.