Tradukado de parto de artikolo de FramaBlog

Sita Sings the Blues (Sita kantas bluson) estas longtempa animacia filmo, tute verkita kaj reĝisorita de unu unra persono, Nina Paley. Premiita dum la internacia festivalo de animaciaj filmoj de Annecy en 2008, ĝi enscenigas samtempe la hinduisman legendon de Ramajano kaj ama disiĝo aŭtobiografia, kunfandante animaciajn teknikoj (desegno, detranĉitaj paperoj, dudimandiaj komputilaĵoj, uzo de liberaj programaroj…). Se vi ŝatas animaciojn, Baraton, ĵazon kaj amajn historiojn kiuj malbone finiĝas (ĝenerale), tiu 80-minuta filmo devus plaĉi al vi.

Jen la filmo-anonco (pere de Framatube) :

La video elŝutebla (formato OGG, 7 MB)

Sita Sings the Blues ĵus iĝis libera pere de licenco Creative Commons By-Sa. Tiel vi trovos la filmon elŝutebla entute ĉe archive.org kaj pere de torrent ĉe la vikio de la oficiala retejo (ĝi ekzistas ankaŭ kiel flash fluo ĉe Reel 13).

Tiu « liberigo » estas feliĉa evento kaj kvalita ero de la Libera kulturo. Sed tio ne devas kaŝi la nekredeblan historion pri problemoj de rajtoj kiujn renkontis Nina Paley (kaj kiuj igias ke tiu filmo ne povas esti konsiderata kiel tute libera).

La filmo estas grandparte kunligita kun la ĵazo-ludanto Annette Hanshaw (kiu aperas en la kreditoj de la filmo kiel rolulo). Dek unu el ŝiaj muzikpecoj tie estas inkluzivitaj, tute en la scenaro kaj en la animacio (do neeblas ŝanĝi la muzikon). Tiuj kantoj aperis fine de la jaroj… 1920 ! Alidirata, iom malpli ol jarcento pli malfrue (kaj kvarono da jarcento post la morto de la kantistino), Nina Paley pensis ka ili estis disponeblas sub publika havaĵo.

Sed juraj subtilecoj igas la registron sub la publika havaĵo kaj ne la komponaĵon, parolojn kaj muzikojn (partituroj). Tiel ekzistas malsimpla kopirajto pro tiu muziko..

Lasta temo, antaŭ la publikigo de DVD, la artisto alvokas por tradukado (Sita bezonas subtekstojn), kaj Framalang pretas verki la subtekston (franclingvan) se ĝi ricevas bonan komentaron.