Tradukado de InternetActu.net

Didier Durand (http://media-tech.blogspot.com/2009/02/skype-plus-ya-de-gruyere-moins-ya-de.html) klarigas kiel Skype, danke al sia sukceso (16 milionoj da uzantoj), estas ĉesiganta sian negocan vivmanieron: la uzantoj bezonas malpli kaj malpli SkypeOut, la paga rimedo por voki la uzantojn kiuj ne havas Skype (tio kio kreas 500 milionoj da dolaroj). Alidirita, Skype anstataŭigas la pagajn interparoladojn iom post iom kiam ĝi disvastiĝas kaj igas senkiala la pagan rimedon. « Kiam la tuta planedo uzos Skype, tiu firmao estos mortigita de sia propra sukceso, haltigante ĉiujn enspezan fonton." Tio estas pruvo pere de ekzemplo ke la ekonomio de senpageco ne povas esti celo, klarigas Didier Durand: ĝi nur povas ekzisti dum pasaĵa periodo kiam nova sistemo, uzante teĥnologiajn novaĵojn kiuj kreas prezan diferencon, aperas kaj forprenas la enspezojn de kutimaj firmaoj. Nur poste ĝi povas reuzi pagan sistemon.