| November 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | ||
| 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | ||
| 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | ||
| 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | ||
| 29 | 30 | |||||||
deutsch - english - español - français - italiano - magyar
De kie mi venas - rakonto
En malgranda lando vivas saĝa viro
kaj en granda lando vivas saĝa virino
Ambaŭ vivas dise unu de la alia
sed profunde en la koroj ligite je mirinda maniero
Ili havas scion de aparta speco
ne lernejan scion
Nome - ili scias - de kie ili venas
kien ili iros
kaj antaŭ ĉio ili scias
kial kaj por kiu celo ili vivas
En la malgranda lando vivas ankaŭ Jan kaj Janina
Ambaŭ tre inklinas unu al la alia
ili amas unu la alian multege
Ofte ili diras
« Kiom bele estas
ke ni konas unu la alian kaj ke ni trovis nin
Sed de kie venas nia amo
de kie venas nia vivo
kaj ĉiuj belaĵoj ĉirkaŭ ni »
Kaj ili demandas jen ĉi tiun
jen tiun pri respondo
Sed neniu respondas al ili kontentige
» Ankaŭ ni ne scias
Sed kial vi volas tion scii tiel precize
Simple vivu »
Pri tio la du tristiĝas
Je senkulpigo de siaj amikoj ili diras
« Ili estas ankoraŭ junaj
tial ilin eble ne interesas tio »
Tiel restadas ilia sopiro pri la deveno de ilia amo
kaj kreskas pli kaj pli
Tiu sopiro atingas la saĝan viron
kaj li decidas ilin helpi
Li ja vivas - ne hazarde sed pro saĝa decido
- tute proksime al la juna paro
Tiel la saĝulo iun tagon ekiras al eta promeno
Post iom da tempo li eksidas sur benko
prenas sian panon kaj sian trinkaĵon
kaj refortigas kaj refreŝigas sin
Je la sama tempo Jan kaj Janina
kiuj tiel amis sin kaj kiuj tiel vole scius pli
pri sia vivo kaj pri la mondo
same ekiras al matena promeno
Post iom ili venas al la loko
kie sidas la viro dormetante
Ili ne volas lin ĝeni kaj ĵus decidas pluiri
kiam la viro malfermis la okulojn
palpebrumis al ili - ridetas
kaj per leĝera mansigno ilin invitas eksidi«
Vi ne ĝenas min - eĉ male -
mi vin atendis » diras li
Pri tio ambaŭ tre miras
Sed ili ekhavas fidon al la afabla sinjoro
kaj sidiĝas apud li.
Silente ili elpakas siajn panojn kaj manĝas
Tiam Janina malfermas kolaon
kaj ili trinkas
« Nu » diras la saĝa viro - silente observinte ilin
« kolao ja estas ne la plej saniga trinkaĵo »
« Jen vi pravas » respondas la juna virino
« sed oni ja ne ĉiam manĝas kaj trinkas absolute nur la plej sanigan »
Kaj ŝi iom suspiras.La saĝulo jam delonge sentas sin korligita al ambaŭ
kaj li vere ĝojas, ke ili sidas apud li
Li rigardas ŝin amoplene
kaj tamen lia rigardo estas direktita ankaŭ internen
Delonge pasintaj tempoj vekiĝas al nova vivo
Kaj dum li parolas
ili kreskas en li al nekutime freŝigaj
klareco kaj vigleco
«Jes » tiel li ekparolas
«vi miras ke mi diras - ke mi atendis vin
Sed via sopiro trapenetris ĝis mi
do mi ekiris kaj atendis vin ĉi tie
Vi volas scii
de kie venas via vivo
de kie via amo
kaj de kie la mondo ĉirkaŭ vi
Mi rakontu al vi
Ĉar mi scias
ke tio vere interesas vin
Mi volas klarigi tion al vi per rakonto
tiel estas pli facile

« En tempo tre malproksima
de vi vivis multaj inoj kaj viroj
en nemezureble grandaj kaj belaj mondoj
Nenio al ili mankis. Ili estis feliĉaj
Sed ne estis tiel kiel vi imagas
ke ili senzorge vegetadis.
Ili havis la deziron
fari siajn mondojn ankoraŭ
pli belaj kaj multfacetaj
Kaj tiel ekestis mondo post mondo.
Iun tagon paro diris al si
« Ni havu infanojn
kaj donu al ili unu el niaj multaj mondoj
Sur ĝi ili estu feliĉaj
- kiel ni -
kaj ili aranĝu ĝin same bela - kiel ni »
Kaj okazis tiel
Ili havis infanojn kaj donacis al ili mondon
Iliaj filinoj kaj filoj estis feliĉaj
kaj tre ĝojis pri la donaco
Ĝojplene ili rakontis
al siaj gepratoj pri siaj faroj kaj sukcesoj
kaj disvastiĝis sur tiu mondo
Ili fortiĝis pli kaj pli
ekkonis iom post iom
la sekretojn de la mondo
kaj tiel konsciiĝis pri sia forto
Tio daŭris tre - tre longan tempon
por vi neimageble longan tempon.
Tiuj estaĵoj estis same
tre eksperimentemaj kaj kreemaj
Same kiel siaj gepatroj
ili havis la talenton
kaj trovis ĝojon
krei novajn mondojn
Kaj tiam ili decidis
denove krei mondon
Tiel ili kreis plenaj
de ĝojo kaj agemo vian mondon
en kiu vi vivas
Hela - malhela - en tago kaj nokt'
Alta - malalta - en monto kaj val'
Varma - malvarma - en fajro kaj neĝ'
Seka - malseka - en tero kaj mar'
Planto kaj besto - birdo kaj fiŝ
Viro kaj virino
Ili rigardis vian teron kaj trovis ĝin
bela - forta kaj sana »
Dum ioma tempo estas mallaŭte
Tiam la saĝulo rompas la silenton kaj diras
« Mi nun montras al vi
la bazajn trajtojn de via origino
Vi scias nun
DE KIE
venas via mondo
via vivo kaj via amo »
Atenteme kaj kun kreskanta miro
la du aŭskultadas la viron
En ilia interno vastiĝas granda trankvilo
« Ni dankas al vi
pro tiuj ĉi novaj kaj neantenditaj ekkonoj
Unue ni devas tion digesti
» Kaj iom hezite ili aldonis
« Ĉu ni povas ankaŭ kontakti tiujn estaĵojn »
«Ja certe »
respondas la saĝa viro malrapide
« Kion vi opinias
de kie mi havas mian scion
Ĉiu homo havas siajn internajn sensojn
Per la interna orelo vi povas aŭdi tiujn estaĵojn
La demando nur estas
ĉu vi volas aŭskulti ilin
Sed pri tio ni povas paroli alian fojon »
Li ridetas al Jan kaj Janina
kaj postrigardas ilinĝis ili
en vojkurbo malaperas el liaj okuloj
Tiam li ekstaras
kaj ankaŭ li sentas malpeziĝon
ĉar la unuan fojon li tiel klarigis
la originon de ĉi tiu mondo
al homoj de ĉi tiu tempo
Kaj profunde en sia interno
li sentas la rideton de tiu saĝa virino
kun kiu li plej interne estas ligita
eĉ dum li vivas en ĉi tiu malgranda lando
kaj ŝi en tiu malproksima granda...
Text und Fotos de Albert Jäger
Bildoj kun afabla permeso de Arne Jäger.
Foto Crépuscule de Daniela
Traduko kun afabla permeso de Lars Sözüer. 2008
Send a message
Search for members





























































