Aŭtuno

Rainer Maria Rilke

[de]


Folioj falas kiel el la for',
jen kvazaŭ velkus en ĉiel' ĝardenoj.
Faladas ili kun neanta gesto.


Kun pez' en noktoj falas Ter' el esto
el ĉiuj steloj al solec' sen kor'.


Ni ĉiuj falas. Jen la man' dum fal'.
Aliajn vidu, samas ja je ĉiu.

Kaj tamen helpas iu, tenas tiu
tenere ĝin kun soft' en la real'.


El: La libro de bildoj


Traduko de Cezar
Fotoj de Elbertinum