AFORISM-e (33) verkita de Mori 
人生箴言(33), ĉine tradukita de Abengo
germane tradukita de Elbertinum



AFORISM-e (33) 人生箴言(33)
Esperante verkita de Mori, 2a Majo, 2018 je sia Ipernity,
ĉine tradukita de Abengo
駐美伊朗詩人摩利2018年5月2日世界語原著,刊登在Ipernity,阿明哥譯




Ĉiam duono
de la vero
estas kaŝita
sub la tero.
總有真相的一半
被藏在地裏
Immer die Hälte
der Wahrheit
ist verborgen
unter der Erde

Malica
kaj batalema fihomo
fiodoras kiel
putra terpomo.
邪惡好戰的壞蛋
味臭如腐爛的馬鈴薯
Ein arglistiger
und kriegslüsterner Bösewicht
stinkt wie
eine faulige Kartoffel

Kio estas la penso
de pacema kolombo
pri stultaj homoj
kun pafilo kaj bombo?
和平鴿對荷槍持彈的傻瓜不知怎麼想?
Was denkt eine
friedliebende Taube
über dumme Menschen
mit Gewehr und Bombe?



Fanatikaj amantoj
de la vero;
malamikoj de l' paco
sur la tero.
曲解正義的狂人是世界和平的敵人
Fanatische
Wahrheitsliebende
sind Feinde des Friedens
auf der Erde

Interbatalo
pro la sankta vero
verdire estas
diabla afero.
為正義的互相鬪爭其實只是魔鬼的行為
Das gegenseitige Kämpfen
um die heilige Wahrheit
ist in Wirklichkeit
eine teuflische Sache

Teni pacon
sur la tero
estas la plej sankta
afero.
維持世間的和平
是最神聖的任務
Frieden erhalten
auf der Erde
ist die allerheiligste
Angelegenheit

Dio mem zorgas
pri sia sankta afero
Ni zorgu pri la cetero
sur la tero.
上帝自己會處執行他的神聖工作
我們只要自己照顧地上的一般事務
Gott selbst sorgt sich
um seine heilige Angelegenheit
wir sollen uns sorgen um das Übrige
auf der Erde

Paco estas
afero de naturo
malpaco estas
tiu de kulturo.
和平是自然發生的事
戰爭是屬文化的範疇
Der Friede
ist eine natürliche Sache
Der Unfriede
ist eine Angelegenheit
der Kultur

Ĉe ĉiu homo ekzistas
nur tre eta ero
de la tuta vero.
每一個人只持有全部正義的一小部份
Bei jedem Menschen existiert nur
ein kleiner Teil
der ganzen Wahrheit

En la moderna
nova jarmilo
homaro vivu pace
sen armilo.
在摩登新世紀人類應無武器以和平生活
In einem modernen
neuen Jahrtausend
möge die Menschheit leben
in Frieden ohne Waffen



Mori
Abengo

Fotos de Albert Jäger
Lebensbaum
de Ines

Aliaj aforismoj de Mori
Aforismen - AFORISMe de Mori [eo] [de]
Aforismen - AFORISMe de Mori [eo] [de]