Antaŭ la pordego


[deutsch]


Liberas la rivereg' kaj rojoj
de glaci', gajigas printempa sfer',
en valoj verdas floresper'.



Maljuna vintro sur fuĝaj vojoj
retiras sin sur montojn de l' ter'.
De tie sendas ĝi hajlojn nur,
senpotencajn grajnojn, sur l' herban flankon;
kun frostaj strioj sur verda natur'.

Sed la Sun' ne toleras la blankon.
Ĉie vigliĝas kresko post nasko,
ĉio volas viviĝi je Pasko.
Sed la floroj raras eĉ plu,

buntvestaj homoj samas je ĝu'.
Turnu vin nun de tiu alto
al la urbo do dum halto!
El pordego, nigra tru',
svarmas bunta ar' en flu'.
Ĉiuj subsunas kun insist'
kaj festas la releviĝon de l' Krist',
eĉ releviĝis ja persone:



el etaj dometoj, mornaj tentoj,
el metia devig' elfone,
el la ŝarĝ' de gablaj tegmentoj,
el malvast' de strata fatraso.



El nokt' honorinda de l' preĝej'
vokis ilin la lum' post kre'.

Vidu, kiel kuras la amaso
tra ĝardenoj kaj kampoj, pro ĝi,
kiel la river' dum paso
boatojn gaje drivigas sur si.
Kaj troŝarĝita ĝis sinkado
moviĝas for la lasta bark'.

Eĉ el la alt' de montopado
brilas vestara bunt' kiel ark'.



Aŭdiĝas jam popola bruo.
Jen la ĉiel' de vera ĝuo!
Jubilas ĉiu kun pasi':
Jen hom' mi estas, rajtas mi!

PS: La poemo estas pli konata sub la titolo "Paskpromeno".
Ĝi troviĝas en la teatraĵo Faŭsto I

Malfacila traduko de Cezar