La Sunkantado
de Francisko de Asisi el la jaro 1225

Komenciĝas la laŭdo de l' kreado, kiun la benata
Francisko
verkis laŭde kaj honore al Dio, kiam li kuŝis malsana
en Sankta Damianus

de


Plejalta Ĉiopova bona Sinjoro,
viaj estas la laŭdo, la honoro, la gloro kaj ĉiu beno,
ili indas nur al VI,
kaj neniu homo indas nomi vin



Estu laŭdata, Sinjoro mia,
pro ĉiuj kreaĵoj viaj, precipe pro frato Suno.
Ĝi estas la tago kaj Vi donas al ni la lumon per ĝi.
Kaj bela ĝi estas kaj radianta brilego,
simbolo via, Plejalta.




Estu laŭdata, Sinjoro mia,
pro fratino Luno kaj la steloj.
Vi formis ilin en la ĉielo,
hele lumantaj kaj multvaloraj kaj belaj.




Estu laŭdata, Sinjoro mia,
pro frato Vento kaj pro Aero
kaj nuboj kaj serena ĉielo kaj ĉia vetero,
per kiu vi vivtenas kreaĵojn viajn.



Estu laŭdata, Sinjoro mia,
pro fratino Akvo,
tre utila ĝi estas kaj multvalora kaj pura.




Estu laŭdata, Sinjoro mia,
pro frato Fajro, per tiu vi lumigas la nokton.
Ĝi estas bela kaj aminda kaj fortoplena kaj potenca.




Estu laŭdata, Sinjoro mia,
pro nia patrino Tero, kiu nin nutras kaj regas
kaj maturigas multe da fruktoj kaj kolorajn florojn kaj herbojn.



Estu laŭdata, Sinjoro mia,
per tiuj, kiuj pardonas el via amo
kaj eltenas malsanojn kaj premojn.
Beataj estu tiuj, kiuj tion eltenas en paco,
ĉar ili de Vi, Plejalta, estos kronataj.



Estu laŭdata, Sinjoro mia,
pro nia fratino Korpomorto,
kiun povas eviti neniu.
Beataj estu tiuj, kiuj retroviĝos en Volo via plej sankta,
ĉar la morto dua ne suferigos ilin.

Laŭdu kaj gloregu Sinjoron mian
kaj danku kaj servu Lin kun granda humileco.




tradukis Elbertinum kaj Cezar
Fotoj de Albert Jäger