deutsch


Kial mi nun lernas la Internacian lingvon


Mi havas nun 78- (86) jarojn -
kaj mi deciĝis lerni la lingvon Esperanton.

Kial

9 jaroj mi lernis latinon
en la gimnazio "Theodorianum" en la urbo Paderborn.
La neregulajn verbojn mi konas ankoraŭ.

7 jarojn mi lernis la lingvan malnovan grekan.
3 jarojn mi lernis anglan.
Francan mi lernis dum la ferioj en Francio.
1956 mi lernis en 1 semestro hebrean.

1943 kaj 1953

Nu do - mi lernis multe pri la imperio romana -
la ascendo kaj la descendo -
la kulturo - la venkoj kaj malvenkoj de la romana armeo.
Mi lernis pri la filosofio greka pri la filosofoj - Sokrates - Plato.
pri la demokratio greka.
Tio estis nur por la liberaj homoj.

Ambaŭ lingvoj mi povis uzi dum la studado de filozofio kaj teologio.

Nu do - tio mi helpis en mia vivo.
Sed - kiel malfacila estis la lernado!
Hodiaŭ mi scias - kiel facila estas lerni la internacian lingvon.

Pri Esperanto mi aŭdis unua foje 1970.
La patro de amiko parolis kaj skribis en la lingvo Esperanto.

Tiam sekvis longan paŭzon.

Nur antaŭ 2 jaroj - 2008 - mi legis en Ipernity unu al mi nekonatan lingvon.

Tio estis Esperanto.

Baldaŭ poste mi konatiĝis Manfred Sieber kaj Norbert Karbe.
Ambaŭ estis kaj estas konvinkintaj adeptoj de la lingvo esperanto.


En kafejo Canaletto - belega kafejo en la urbo Pirna -
nun ofte ni sidis kaj interparolis pri la tre agrabla lingvo Esperanto.

Intertempe konas min multaj homoj en Ipernity.

Mi verkis malgrandajn rakontojn.
Kial ne traduku en Esperanton!
Mi havis kaj havas la deziron
prezenti al multaj homoj miajn rakontojn senkoste.
La unuajn rakontojn tradukis Lars Sözüer.
Tiam mi provis mem.
Kaj - kia miraklo - ĝi estis pli facila ol mi pensis.
La avantaĝoj de Esperanto ne necesas klarigi.

En Ipernity estas multe da esperantistoj
ne ĉiuj parolas anglan - francan - germanan -
hispanan - rusan - polan - turkan - ĉinan - japanan -

Plenkonscie elektas tiuj homoj la lingvon esperanton.
Ĉar nun ili povas konatiĝi kun multe da homoj de la mondo.
La reto estas hodiaŭ granda helpo por facila komunikado.

Mi ŝatus doni ekzemplon:

Mi verkis "De kie mi venas - rakonto"
Ĝi estis legata ĝis hodiaŭ

februaro 2018

10845 - esperanto
9819 - germana
5137 - franca
4616 - hispana
4814 - angla
2647 - itala
1836 - hungara

1716 - ĉeĥa
524 - ĉina

Estas ankoraŭ plu kialo

Esperanto disvastiĝis sur la tuta mondo.
Por mi ne gravas - kiom da homoj parolas Esperanton.
Ekde 1905 okazas ĉiujare universala kongreso.
La kvara universala kongreso okazis en Dresdeno.
Ludwig Zamenhof parolis eĉ en la urbeto Wehlen.
Wehlen estas nur 3km de mia domo.
Proksimume homoj el 60-70 nacioj partoprenas.
2010 estis UK en Havanno/Kubo.

Kaj ĉiuj parolas nur unu komunan lingvon



Dr Ludoviko Zamenhof parolis de la balkono 20. de aŭgusto 1908
de urbodomo en urbeto Wehlen al la partoprenantoj
de la kvara Esperanto Universala Kongreso okazinte en Dresdeno
1887 - 1987 - 100 jaroj Esperanto

Tio ja estas la kaŭzoj por mi
lerni Esperanton jam havante 78 jarojn.
- intertempe 86 jaroj -
Dankon al Ludoviko Zamenhof.
Kun
multaj salutoj al ĉiuj esperantistoj

Albert Jäger




la 'Spiegel' fama germana gazeto :Artikolo de la oktobro 2016.
Esperanto la "unua fremdlingvo de iu gedisĉiplo"

Notoj pri miaj rakontoj



Teksto kaj bildoj de Albert Jäger