Mi kore dankas al Miŝel por lia helpo kaj traduko.
Franca teksto : Esperante :
Monia, Monia, Monia, Monia,. Monia, Monia, Monia, Monia,
Monia, dans tes yeux Monia, en viaj okuloj
J'ai trouvé Mi eltrovis
Le bonheur. La feliĉecon.
Monia, dans mon coeur Monia, en mia koro
Est gravée Estas stampita
Pour la vie. Por la vivo.
Aussi longtemps Tiel longe,
Que je vivrai, Monia Dum mi vivos, Monia
Je me souviendrai de toi, Monia. Mi memoros pri vi, Monia.
Monia, dans tes yeux Monia, en viaj okuloj
J'ai trouvé Mi eltrovis
Le bonheur! La feliĉecon!
Send a message
Search for members
Mike59 says:
Toeko says:
Ela says:
Mike59 says:
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) says:
klasike, oni devus skribi "estas stampite",[ se ne estas dirite,
k i o estas stampita]..
Do se oni ne havas nomvortan subjekton: -e.
Se oni havas nomvortan subjekton: -a. au subjektan sintagmon.
(Nomvortoj estas: substantivo, pronomo, adjektivo: ekz. afero, tio, tia, gravajxo, esenca, esenca afero).
Eblas: Estas stampite. Nenio estas sxangxebla.
Eblas: La dokumento estas stampita. Nenio estas sxangxebla.
Eblas: La plej grava estas stampita.
Eblas: La plej grava afero estas stampita.
Eblas: Cxio estas stampita.
Nenio estas stampita.
Tio estas stampita.
Io estas stampita.
Estas staampite.
Eblas: Via sorto estas stampita.
Via koro estas stampita.
Via koro estas pristampita.
Estas dirite.
Tio estas dirita.
Ne estus dirinde.
Tio ne estus dirinda.
Ne estas malvarme.
La vetero ne estas malvarma, cxe ni.
Estas stampite.
Ne estas stampite.
En la koro estas stampite.
Io en la koro estas stampita.
Eble estas fusxite.
La klarigo estas fusxita.
Nu, ne estas grave.
Tio ne estas grava.
(Ne gravas.)
Aux estas nur iomete grave,
Tute ne estas grave. .
Amike: Blazio
Mike59 replies:
Unue, mi elkore dankegas vin pro via helpo: mi sentas min tre kortuŝita! Estas ege amike!!!
En la kanzono, normale, la vorto "Monia" (en mia koro) estas la subjekto de la verbgrupo "estas stampita", laŭ mi... do mi pensis, ke la traduko estis bona... Kio estas via opinio? .... Mi bedaŭras, ĉar mankas ankoraŭ al mi vortoj kaj mi ne sentas min tiel senduba ...
Tre honorita per via afablaĵo, mi ege dankas vin denove kaj deziras al vi Feliĉegan Novan Jaron!