edukado.net's articles

  • Kunlabore kun la Grundtvig-projekto

    - 26 Oct 2009 - 1 comment
    Granda sukceso estas por instrukapabligo, trejnado de Esperanto-instruantoj, instruistoj, ke kadre de Grundtvig–projekto, ene de la t.n. Dumviva lernado programo de EU, estis akceptita la du-jara kunlaborplano ellaborita de Pola Esperanto-Asocio (PL), E@I (SK) kaj Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg GEC/ICH (DE). La trilanda projekto por Esperanto-instruado celas instrukapabligon, metodikan trejnadon por instruantoj, kursgvidantoj por la pli maljuna generacio, la t.n.…

  • Eŭropa Tago de Lingvoj 2009

    - 02 Oct 2009
    Eŭropa Tago de Lingvoj 2009 La 26a de septembro jam de 8 jaroj estas dediĉita al la lingvoj. En tiu tago mem (aŭ ĉirkaŭ tiu dato) okazas centoj da eventoj dise en Eŭropo (kaj mondo) por celebri la lingvan riĉecon de nia planedo kaj por atentigi pri la graveco de lingvolernado. La eventoj estas diversaj: ludplenaj aktivaĵoj, ekspozicioj, modellecionoj, lingvaj enigmoj, konkursoj ktp. Ili okazas en lernejoj, institucioj, kadre de klubaj aŭ sociaj eventoj. Edukado.net inst…

  • Sukcesaj aranĝoj en Poznan

    - 25 Sep 2009
    Ora pola aŭtuno akceptis la partoprenantojn de la sekva interlingvistika sesio kaj de la instruista trejnado en UAM, Poznano. La 3a semestro de la trijara studado ofertis - ankau ĉi-foje - interesan programon kun elstaraj prelegantoj: pri interlingvistiko Vera Barandovska, pri esperanta literaturo Istvan Ertl, pri esperanta gramatiko Probal Dasgupta, pri ĝenerala lingvistiko Michael Farris. Prof. Dasgupta renkontiĝis ankau kun aliaj kolegoj en la Lingvistika Instituto de UAM. La unua sesio de…

  • Instruista trejnado en Poznan

    - 13 Sep 2009
    INSTRUISTA TREJNADO Priskribo: La Interlingvistikaj Studoj de UAM kaj ILEI kune organizas internacian instruistan kursaron, kiu disponigos la bazajn konojn necesajn por instruado de Esperanto kaj trejnos la partoprenantojn pri metodiko. La kursaro necesigas partoprenon dufoje en la surloka semajna sesio ( la unua okazos inter la 12a kaj 18a de septembro 2009 kaj la dua inter la 30 januaro kaj 5a februaro 2010 ), intertempan hejman laboradon, retan konsultiĝon kun la kursgvidantoj kaj preti…

  • El Pola Radio - intervjuoj kun Katalin Kováts pri la arangxoj dum UK en Bjalistoko

    - 11 Aug 2009
    Elsendo el la 05.08.2009 2009. augusztus 4., 17:37:00 Post la kongresa paŭzo al niaj elsendoj revenas akualaĵoj kaj trarigardo de la pola gazetaro. Evidente en nia nuna marda programo ne mankos daŭraj referencoj al la 94-a UK en Bjalistoko. Hodiaŭ ni proponas aŭskulti intervjuon kun Katalin Kováts . La koncerna intervjuo auxdeblas ekde la 9a minuto kaj 25 sekundoj. 2009080411180850.mp3 ------------------------------------------------------------------------------…

  • Edukadonet dum UK

    - 24 Jun 2009
    Dum UK en Bialistoko Paroligaj kursoj je du niveloj Komencantoj Mezniveluloj K1 K2 M1 M2 Lundon 14:15-15:00 15:15- 16:00…

  • Edukado.net bezonas vian helpon!

    - 22 May 2009 - 1 comment
    Nia retejo devas esti urĝe transkonstruita, kaj por tio NI BEZONAS VIAN FINANCAN HELPON. Edukado.net estas en danĝero. Pro financaj kialoj fariĝas pli kaj pli malfacile pagi la kostojn de la funkciigo de edukado.net, kaj tute ne eblas modernigi aŭ plukonstrui la paĝaron. Transigi ĝin al alia, esperantista servilo pro kopi- kaj posedrajtaj kialoj ne eblas. Estas granda risko, ke edukado.net devos fermiĝi kaj perdiĝos ĉio, kion ĝi nun havas. T…

  • Kantoj dum rektmetoda kurso

    - 04 Mar 2009 - 2 comments
    Dum kurso de Stano MARČEK ni filmis kelkajn kantojn kiujn ni nun prezentas ĉi tie kun la permeso de Stano. La celo de la prezento estas doni al la kolegoj eblon aŭdi la kantojn, vidi la tekstojn. Espereble tiel ni helpas ankaŭ al tiuj uzi kantojn dum la lecionoj kiuj mem ne scipovas legi muziknotojn. La kantoj, kiujn ni prezentos: 1. Kukolo - kiel instrui ĝin rektmetode - pretas . 2. Kukolo - jam pretas 3. Dormu dolĉe - venos 4. Norda neĝo - venos 5. Per longa…

  • INTERNACIA KONFERENCO ‘DU- KAJ PLURLINGVA EDUKADO’

    - 21 Jan 2009
    Sub tiu ĉi titolo okazis tre sukcese konferenco kiun organizis Eŭropa Esperanto-Unio en Bruselo la 10-an de decembro 2008. La konferenco okazis en la ejoj de MAI (Domo de internaciaj organizoj), kie sian oficejon havas ankaŭ EEU kun profesiaj tradukinstalaĵoj kaj aliaj servoj. Temis pri unu el malmultaj konferencoj kie esperantistoj organizis ion ĉefe por neesperantistoj kaj kun profesia interpreta servo. Ĉiu preleganto aŭ diskutpartoprenanto povis uzi aŭ la anglan, la francan, la gemanan, la ne…

  • Bonvolu vocxdoni!

    - 05 Jan 2009
    Karaj amikoj, samideanoj, kamaradoj! Helpu nian lingvon kaj nian movadon per voĉdono por la ideo enkonduki lernejan instruadon de Esperanto en Usono! Danke al senprecedenca kaj entuziasma kunlaboro de tutmonda komunumo de la por-esperantaj agantoj, en la lasta tago de 2008a, kadre de la voĉdonado en la retejohttp://www.change.org/ideas/ la propono de Oleg Izyumenko pri la bazlerneja instruado de Esperanto en Usono, kiel unue lernenda fremda lingvo kaj kapabloevoluiga lernobjekto , en la ka…

  • Discours de Louis Zaleski Zamenhof et Henriette Walter au siège de l'UNESCO

    - 17 Dec 2008
    Discours de Louis Zaleski Zamenhof au siège de l'UNESCO à Paris le 15 décembre 2008 à l'occasion du 149ème anniversaire de la naissance de son grand-père, initiateur de la Langue Internationale Espéranto. Louis Zaleski Zamenhof à l'UNESCO Festparolado de Louis Zaleski Zamenhof en al sidejo de UNESKO, okaze de la 149a naskigxdatreveno de sia avo, Louis Lazare Zamenhof, la kreinto de Esperanto. ------------------ Parolado de Henriette Walter en la sidejo de UNESKO e…

  • Edukado.net estas 7-jara!!!

    - 13 Dec 2008
    Estimataj membroj kaj kolegoj, La 15an de decembro estos nia paĝaro 7-jara. Ni tre ĝojas, ke ni povas dividi tiun feston kun vi raportante pri prospero kaj bonaj rezultoj. Dum tiu periodo en nia komunumo jam kolektiĝis 1778 personoj el 101 landoj, multaj el ili regule uzas niajn servojn kaj estas helpataj en sia instrulaboro. Duoncento da kolegoj sendas siajn kontribuojn proponante ilin al komuna uzo. La usona poresperanta fondaĵo ESF kun dekmiloj da eŭroj financis…

  • Retiritaj intervjuoj de Pola Radio

    - 13 Nov 2008 - 1 comment
    Estimataj, Mi kun tristeco - sed kompreno - informas vin ke pro la atentigo de la Pola Radio (ĉe kies redaktoroj mi mem petis permeson) mi devas fine retiri ĉiun alŝutitan intervjuon, kiujn mi prenis de la retejo de Pola Radio kaj redaktitaj alŝutis al tiu ĉi paĝaro. Mi volis savi la pedagogiajn sonmaterialojn por la estonteco, sed vane. Mi atendas ke Pola Radio indiku al mi kie la intervjuoj aŭskulteblas pli longe ol unu semajnon post la publikigo. Mi tamen ne forĵetas la savaĵojn, gard…

  • Fulmkurso nr 4: Landnomoj

    - 09 Nov 2008 - 1 comment
    La sube klarigata filmero de la FULMLECIONO en Vieno spekteblas ĉe: http://www.ipernity.com/doc/edukado.net/3386538/ Por la prezento de tiu temo mi planis 3-4 minutojn. La ero konsistis el kvin paŝoj. Unue mi prezentis kelkajn landonomojn, uzante mapon de Aŭstrio kaj de la ĉirkaŭantaj landoj. La mapo estis anglalingva, do la grupanoj en la angla povis vidi ankaŭ tiujn landojn, al kiu mi ne aldonis pupojn aŭ desegnaĵojn. La ilustraĵoj estis nacivestita…

  • FULMKURSO: Personaj pronomoj

    - 08 Nov 2008
    Klarigo pri la filmero de la FULMLECIONO en Vieno, spekteblas : http://www.ipernity.com/doc/edukado.net/3279140 Por la prezento de tiu temo mi ne planis tro da tempo, maksimume tri minutojn. La ero konsistis el tri paŝoj. Unue mi kun Edit provis prezenti la diferencon inter MI kaj VI, kaj poste kune indikis la aliajn personojn. (Mi aldonu, ke Edit ne sciis ke mi uzos ŝin por tiu prezento. Ŝi tamen tre bone kun instruista sperto kunagis.) La aŭdigon de la pronomoj sekvis vidigo d…

  • Fulmkurso en Vieno - kion mi faris?

    - 08 Nov 2008 - 4 comments
    La informcela kurso daŭris 40-minutojn. Partoprenis ĝin hazarda grupo, vizitanta la Esperanto Muzeon dum la aranĝo Longa Nokto de Muzeoj . En la relative malgrandan salonon povis eniri nur 28-30 personoj. Bedaŭrinde pluraj devis resti eksterporde. La lecionon mi ripetis trifoje dum tiu vespero-nokto. La programon mi gvidis nur en Esperanto, uzante projekciatajn bildojn kaj kelkajn kartojn, disdonatajn. .... Oni lernis: ... - saluti unu la alian kaj diri sian nomon (…

  • Klarigo pri la leciono: Alfabeto kun danco kaj muziko.

    - 04 Nov 2008 - 2 comments
    La komento rilatas al la filmo: http://www.ipernity.com/doc/edukado.net/3243200/ ************************************************************************** Dum la FULM-kurso en Vieno venis sugesto (eble kritiko) pri tio, ke estus bone movigi la partoprenantojn dum la instruado. Mi devas konfesi, ke mi jam plurfoje faris provon por tio kaj, kvankam mi opinias la nun publikigatan lecionon ne vere tre bona, mi diskonigas ĝin al vi por doni bazon diskuti pri kelkaj faktoro…

  • Instruado de PRONOMOJ

    - 24 Oct 2008 - 1 comment
    La nun publikigita lecionero pri la instruado de la pronomoj okazis en 2006, dum la paroliga kurso en la florenca UK. La kursmaterialon formis la personaj pronomoj kaj al ili tuj ligite la posedaj pronomoj. Vi vidas sufiĉe detalan ekzercadon de la pronomoj, akompanatajn kun gestoj, mimludo. La partoprenantoj povis mem ekzerci la vortojn, utiligante la lernitajn gestojn. Observopunktoj, diskuttemoj 1) Se vi komparas tiun ĉi lecionfragmenton kun la fragmento de la FULMKURSO en V…

42 articles in total