La informcela kurso daŭris 40-minutojn. Partoprenis ĝin hazarda grupo, vizitanta la Esperanto Muzeon dum la aranĝo Longa Nokto de Muzeoj. En la relative malgrandan salonon povis eniri nur 28-30 personoj. Bedaŭrinde pluraj devis resti eksterporde.

La lecionon mi ripetis trifoje dum tiu vespero-nokto.

La programon mi gvidis nur en Esperanto, uzante projekciatajn bildojn kaj kelkajn kartojn, disdonatajn.
....
Oni lernis:
...
- saluti unu la alian kaj diri sian nomon (jam spekteblas ĉi tie)
- la alfabeton kaj 28 ligitajn vortojn legi kaj memori (jam spekteblas ĉi tie)
kaj rigardu ankaŭ alian eksperimenton pri instruado de la alfabeto, lecionero el Florenco.
- personajn pronomojn (jam spekteblas ĉi tie) NOVA!!!
Alia lecionero pri la pronomoj, filmita en Florenco estas ĉi tie.
- la strukturon «mi vivas en ________ » (kun landonomoj) (Jam spekteblas ĉi tie!) PLEJ NOVA!!!
- la strukturon «Mi parolas ______-e» (angle, germane)
- substantivojn ( kun signifo de personoj kaj bestoj ankaŭ kun –IN)
- pluralon de substantivoj
- profesiojn
- ĉirkaŭ 10 adjektivojn (ankaŭ kun MAL-) kaj ilian pluralon
- numeralojn
- esprimi aĝon
- «verbojn kun strukturo «mi ŝatas ____i» (jam spekteblas ĉi tie)
- mi ludas ______ on (kun nomoj de instrumentoj)
....
Fine ili ludis muzikon, nomante sian instrumenton kaj dirante «mi ludas ___n».
La lecionon finis koncerto, kiam la partoprenantoj mimludis sian instrumenton. Dirigento gvidis ilin kaj Attila Schimmer (profesia kantisto, esperantisto) kiel surpriz-gasto kantis en Esperanto la kanzonon Buona sera, signorina, kies tekston mi projekciis surmuren.
Fine de la kanto Attila dancis kaj pluraj vigle kundancis.
....
En la tria prezento Attila ne plu estis en la salono, mi do ludigis de KD eron de la 5a hungara danco de Johannnes Brahms kaj la grupo entuziasme kunmuzikis.
Mi ne asertas, ke ĉiu ĉion sciis fine de la leciono, sed ili plenigis dumkurse erojn de formulareto, kiun poste ili kunprenis hejmen.
La lasta frazo de la formularo invitis ilin plulerni Esperanton helpe de www.lernu.net.
La celo de la leciono estis pruvi, ke Esperanto estas vivanta lingvo, ke estas simpla kaj relative rapide lernebla, vidigi al ili ĝian logikon kaj spertigi al ili ke ili multon komprenas, eĉ kapablas respondi al demandoj, diri bazajn informojn kaj kompreni humuron.
En la venontaj tagoj (post kiam mi sukcesis kunmunti la filmerojn) mi publikigos ĉi tie erojn de la leciono, kiun bonŝance (kaj iom sekrete) filmis Edit kaj Tamás Slezák, al kiuj kaj al Attila mi esprimas mian koran dankon pro la subteno kaj helpo.

----------------

Ĵus aperis artikolo pri la aranĝo en la novembra numero de ESPERANTO.

Vidu: http://www.ipernity.com/doc/edukado.net/3270916