Ni kun ĝojo infomas vin ke en la sekvaj monatoj okazos pluraj sesioj de la novtipa ekzamensistemo de UEA-ITK.


La plej proksimaj datoj por 2010 estas:

9-10 de aprilo
B1-B2-C1
St. Andreasbergben - Germanio
Kadre de PSI
6an de julio 2010
B1-B2-C1
Slovakio, Usono
SES - Piešťany
Skriba ekzameno: 22an de julio
Parolaj: dum la kongresa semajno
B1-B2-C1
Kubo - Havano
Universala Kongreso


Dum la semajno
21-28 aŭgusto 2010


C1
eble ankaŭ B2
Linjano - Italio
(Depende de la antaŭaliĝoj)
9-10 oktobro 2010(skriba parto certe, verŝajne ankaŭ parola)
B1-B2-C1
Indonezio
Herzberg - Germanio
Lige al la Mondkongreso de vegetaranoj.
Dum la aranĝo TORPEDO.
(Depende de la antaŭaliĝoj)
Informojn petu de


Katalin Kováts


Se vi estas interesata ekzameniĝi, bv kontakti la indikitajn personojn kaj peti aliĝformularon kiel eble plej frue.
La ekzamenoj estas ellaboritaj laŭ la Eŭropa Referenckadro je tri niveloj (B1, B2 kaj C1).
La postulojn de la unuopaj niveloj vi povas kontroli en la Memtaksilo.
Korespondante al la normoj de la eŭropa sistemo la ekzamenoj ne havas tradukan parton kaj dum ili ne estas kontrolataj movadaj kaj kulturaj konoj pri Esperanto.
La du partoj (sriba kaj buŝa) de la ekzameno fareblas ankaŭ aparte, en diversaj lokoj kaj periodoj kaj pri ili riceveblas apartaj atestiloj. Por akiri atestilon pri kompleksa ekzameno je iu nivelo necesas sukcesaj rezultoj en ambaŭ partoj.
En la submenuoj de la ekzamenpaĝo vi povas legi la novaĵojn, priskribon de la postuloj, kalendaron de la sesioj, liston de la kotizoj kaj povas trovi informojn pri la specimenoj. Por la interesuloj ni aparte konsilas mendi la eldonaĵon Esperanto de nivelo al nivelo, kiu entenas ĉiujn necesajn informojn kaj seriojn de specimenoj je ĉiu nivelo de la ekzamensistemo.
Ni esperas, ke multaj samideanoj volas testi siajn konojn laŭ la eŭropaj normoj kaj akiros la prestiĝan atestilon.

Spektu la reklamfilmon pri la libro Esperanto de nivelo al nivelo ĉi tie.