edukado.net Published on November 8, 2008
by edukado.netpro

edukado.net's blog

Browse posts
Discours de Louis Zaleski Zamenhof et Henriette Walter au siège de l'UNESCO
Posted on December 17, 2008
Edukado.net estas 7-jara!!!
Posted on December 13, 2008
6 comments (latest 12 months ago)
Retiritaj intervjuoj de Pola Radio
Posted on November 13, 2008
4 comments (latest 13 months ago)
Fulmkurso nr 4: Landnomoj
Posted on November 9, 2008
4 comments (latest 9 months ago)
FULMKURSO: Personaj pronomoj
Fulmkurso en Vieno - kion mi faris?
Posted on November 8, 2008
16 comments (latest 9 months ago)
Klarigo pri la leciono: Alfabeto kun danco kaj muziko.
Posted on November 4, 2008
5 comments (latest 13 months ago)
Instruado de PRONOMOJ
Posted on October 24, 2008
2 comments (latest 9 months ago)
Korelativa danco en Loveno-la-Nova (Belgio)
Posted on October 23, 2008
2 comments (latest 13 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 615 times

FULMKURSO: Personaj pronomoj

Saturday November 8, 2008 at 05:53PM
Klarigo pri la filmero de la FULMLECIONO en Vieno, spekteblas :

Por la prezento de tiu temo mi ne planis tro da tempo, maksimume tri minutojn.
La ero konsistis el tri paŝoj.
Unue mi kun Edit provis prezenti la diferencon inter MI kaj VI, kaj poste kune indikis la aliajn personojn. (Mi aldonu, ke Edit ne sciis ke mi uzos ŝin por tiu prezento. Ŝi tamen tre bone kun instruista sperto kunagis.)

La aŭdigon de la pronomoj sekvis vidigo de la materialo, nome kaj bildoj kaj la skribitaj vortoj.

Por la identigo de la pronomoj mi uzis projekciatan tabelon parte kun niaj fotoj (foto de mi mem por MI, foton de Edit por VI, foton de Tamás por LI). Ties kombinoj aperis ankaŭ en NI (Edit kaj mi mem), kaj en la plurala VI (Edit kaj Tamás). Ankaŭ per tio mi volis ilustri, ke ili estas la konatoj, al kiuj mi rekte alparolas. La fotoj de la triaj personoj ne povis esti konataj por la grupo.

La tria fazo estis komuna ripetigo de la pronomoj, kiam ankaŭ la grupanoj povis kundiri ilin kaj firmigi por si mem la vortojn.

Dum veraj kursoj ĉiam sekvas ero, kiam mi donas al la grupo tempon po-pare ekzerci la pronomojn.

Por tio en la nuna fulmleciono (pro tempomanko) mi ne planis eblon, sciante ke dum la 40 minutoj la plej necesaj pronomoj (MI kaj VI) multfoje ripetiĝos.

Ĉe la instruado de pronomoj atentu la sekvajn aferojn:

  • · bone distingu inter la pronomoj, ĉar ili tre similas prononce
  • · en internacia grupo gravas emfazi, ke la bestoj estas indikataj per ĜI
  • · oni vidigu klare, ke por la dua persono Esperanto uzas la saman pronomon.

Pri la tuta FULMKURSO vi legu la prezenton ĉi tie:

http://www.ipernity.com/blog/67438/98314

Alia filmo pri alia lecioparto pri la PRONOMOJ videblas ĉi tie:

http://www.ipernity.com/doc/edukado.net/3281533/

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...