| november 2008 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| sun | mon | tue | wed | thu | fri | sat | ||
| 1 | ||||||||
| 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | ||
| 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | ||
| 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | ||
| 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | ||
| 30 | ||||||||

Ĉiu heroa batalanto por libero estas ies teroristo -
kaj ĉiu teroristo estas ies heroa batalanto por libero.
--------------------------------------------------------------------------------------------
Kion signifas "DISTOPIO"?
Malon ol UTOPIO. Utopio estus ideala ŝtato.
Ŝtato de ora epoko, kie neniu suferas, kie regas egaleco kaj abundeco, amo kaj kunlaboremo....bla-bla. Pri tio parolis t.n. utopia socialismo.
Utopio devis esti celo de procezo de sociaj ŝanĝoj - fakte ŝtato senŝtata, fina punkto kie komunisma ideologio brakumas tiun anarkiisman.
Tio ne okazis.
Pro obstakloj de suba parto de homa naturo, kiu precipe regas ĉiun unuopulon.
Li/ŝi devas postvivi. Laŭinstinkte.
Tial li/ŝi bezonas egoismon. Por sin protekti. Por sekurigi al si sufiĉon.
Ke ekzistas sufiĉe da ĉio por ĉiuj - tion suba parto de homa konscio ne kredas. Aŭ forte pridubas.
Kaj tie fiaskis utopia ideologio.
Ĉar ĝi baziĝis sur supozo ke homo jam kapablas akiri tiun konscinivelon.
Sed li ne kapablas. Li ne jam sufiĉe evoluis ĝis tiu punkto.
Eble iam evoluos. Eble ne.
Se jes - nia specio postvivos. Se ne - ne.
............................................................................
Do - la 20a jarcento produktis individualisman pensmanieron, kaj tiun inklinon, ke ĉiu unuopulo fariĝu kiel eble pli sendependa de la resto de socio. Individualismo estis glorifikita, plej nobla karakterizo de unuopulo. Familiaj ligoj malfortiĝis. Homoj sukcesis alieniĝi, en granda mezuro. Kompare kun iama triba socio - grandege!
Antaŭ ne tiom longe, eĉ malpli ol 100 jaroj, en niaj vilaĝoj homoj vivis en vastaj familioj - praavo, avo, patro - gefratoj kun iliaj geedzoj kaj idaro - triba socio. Antaŭ relative nelonge. Kaj tiuj familioj - triboj dividadis taskojn inter si, kaj iel sukcesis travivi kaj progresi. Ne temas pri urba medio, sed ruralaj kondiĉoj.
Tiutempe en urbaj medioj jam okazis industria revolucio kun siaj sekvoj - ekspluatado, kajtielpluado.
Nu ja, ni revenu al moderna tempo - nun ni troviĝas tie kie ni troviĝas.
Intertempe homo konkludis ke tiu jam akirita individualiĝo kaj alieniĝo kun apartenanta soleco - ne kontentigas lin. Li ekdeziris refondi triban socion. Eĉ senkonscie - oni videble inklinas tiurekte.
Tial aperas detruiĝemaj grupoj de futbalamantoj. Ili dividas sin laŭ aparteno al klubo.
Kaj ĝuas militon kontraŭ amantoj de alia klubo. Tio ekcitas ilin - okazo por batali.
Ŝvito, batoj, sango - kiel en vera vivo. Foje iu vere pereas, en tiuj intertribaj militoj.
Ĝuste tiu detruema bezono distingas urbajn novtribaluloj de tiuj jamaj, kiuj vivis en rurala medio, kaj strebi havi nur simplajn ĉiutagajn aferojn.
Kion fari kun novaj generacioj de tribaj batalantoj, armitaj, junaj, danĝeraj?
Kiel uzi tiun forton kreative, anstastu por detruo?
Respondon mi ne trovas.
Eble jes - iam mi vizitis komunon kie oni resanigas drogdependantojn - kaj tio estas ekzemplo de sukcesas triba kunvivado. Cent aŭ pli da personoj, precipe junaj, sed ankaŭ kelkaj narkomanoj-veteranoj, sukcese kunlaboris kaj kunvivis en tiu komuno; ĉio estas pura, ordigita, ili ĉion faras mem - lavas vestaĵon mane, kuiras, masonas, laboras en kampo...Kaj ĉiuj bonhumuraj, plenaj je energio.
La nura afero riproĉinda tie estas religiemo - fakte oni ŝanĝigis fizikan dependecon de drogo kun tiu psika - de preĝado ĉiutaga. Kaj tiu lasta eble estas eĉ pli danĝera, sed tio estas alia temo.
Fizike ili resaniĝis, kaj ili funkcias.
Estus oportune fondi tiajn komunojn sen religia aspekto, kaj sendi tie adoleskulojn post finita lernado. Anstataŭ militservi - ili lernu kune vivi.
En iu sana tribo - komuno.
Sen sankta madono, sen krucoj, sen preĝejo.
Sen ajna dependeco.
Sen distopio.
..................................................................
Revante via
Tilio
*****

Send a message
Search for members














