| may 2008 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| sun | mon | tue | wed | thu | fri | sat | ||
| 1 | 2 | 3 | ||||||
| 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | ||
| 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | ||
| 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | ||
| 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
Tri knabinetoj, (unu de ili estis mia filino Vita),
ludis ofte en infanĝardeno sekvan ludon :
Unu pendis sur tenilo de baskulo (plej ofte ĵus Vita), kaj
du aliaj staris flanken – dekstre kaj maldekstre. Dekstra
estis buĉisto(viandovendisto), kaj maldekstra kliento –
aĉetanto.
«Bonan tagon, buĉisto!»
«Bonan tagon, sinjoro kliento! Kion vi deziras?»
«Ĉu viando estas freŝa che vi?»
«Kompreneble! Vidu ja ĝin, kiel freŝa, ankoraŭ
vivanta!»
- vendisto tiklas «viandon»
kiu ridas kaj skuiĝas.
«Bone, donu al mi pecon da femuro.»
«Tuj mi tranĉos..»
Vendisto prenas «tranĉilon» - iun branĉeton de pino kaj intencas «fortranĉi» pecon de femuro.
En tiu momento «viando» saltas de stango kaj fuĝas.
Vendisto kaj aĉetanto postkuras ĝin, sed vane – viando sin kaŝas en arbuto.
……………………………………………………………………
Originala ludo, senriproĉe.
Kaj iel metafora.
Ofte oni vidas inan personon, aparte se temas pri bona peco, kiel simpla karno.
Multaj predatoroj postkuras ŝin, kio estas sento plaĉa – kial ne?
Ĝis nun, ŝi ĉiam sukcesis «fuĝi en arbuto». 20 jara knabino.
Iam povas okazi ke ŝi decidos ne fuĝi al arbuto, sed iri kun «aĉetanto» hejme.
Tiu momento iomete timigas min.
Jes, jes – mi ne rajtas – kompreneble.
Tamen – mi mamnutris ŝin.
Plenan jaron.
Mi ŝanĝis vindtukojn…kaj ĉiuj aliaj ĉarmaj devoj ĉirkaŭ infano (brrrr!).
Nun mi ne volas ke iu prenu ŝin hejme kiel pecon da viando.
Kaj …… (kion oni faras kun viando? Mi forgesis – certan tempon mi estas vegeterano.)
Aŭ pli terure – (ol baki, friti, rosti, farĉi…) – katenigas ŝin.
Inter kvar muroj.
En kuirejo.
(Ŝi ne scipovas kuiri, hehe!- Aĉetanto suferu!)
Uzu ŝian korpon por memproduktado.
(Damna kuniklo!)
Poste por mamnutri kuniklidojn, ŝanĝi vindtukojn….
….kaj ĉiuj aliaj ĉarmaj devoj ĉirkaŭ inf…kuniklidoj (brrrr!).
…………………………………………
Fuĝu, knabino, al arbuto, fuĝu rapide!
………………………………………….
Ne hastas aviniĝi:
Tilio
Send a message
Search for members