***
Por Ilustrisimus forpasinta
----------------------------------------
Jes, li forpasis.
Li mem ne scias, sed ne plu li vivas.
Lia Lumeco, Ilustrisimus.
Lumportanto.
Fajnulo.
Kandelo lia ne plu lumas.
Mi bedaŭras neniam revidi lin.
Mi ploras pro tio.
Naĝas en larmoj propraj.
Kaj la plej grave - mi ne scias
ĉu li komprenis
kvankam saĝa
brile inteligenta
ĉu li komprenis ke
nenio hazarde okazas?
Ne hazarde el ĉielo falas homoj.
Neniu fatalisma
sed iu scivolema
jam planis ĉion.
Oni planis precize, pedante-
ĉiujn detalojn antaŭvidante.
Sentuŝe - senfuŝe.
Eraroj neniam repareblaj.
............................................
Li estis tiel saĝa, mistera, atrakcia.
Mia Ilustrisimus forpasinta.
Filo de Lumportanto.
--------------------------------
*Mi petas esti pardonita de kondolenc vizitoj.
Anstataŭ floroj, enpagu al konto de Ligo kontraŭ stulteco.
Dankon.
Plorante via
Tilio
***
Send a message
Search for members
Laetaprinco Princo says:
Ne ploru karulino, la somero Vin beligis per la floroj. Sen vi la mondo ne estus tiom riĉe ĉarma kaj la vivo, ne tiom travivinda... En ombro de vi, ĉiuj povas ja ripozi kaj trovi inspiron, ne perdu viajn esperfolijojn. Mi estos la vento, kiu sekigos viajn amarajn larmojn kaj en miaj somervarmaj brakumoj vi trovas la rifuĝejon. Ĉio alvenas por foriri, jen la esenco de la vivo, ni scipovu danki pro ebleco ĝui la momentojn de bona sorto... kun amika amo, plej frate .... Princo
Mephisto Diablo says:
Parisoserk says:
Nur daŭrigu. Kiam la muzo aperas ne lasu ĝin malaperi. Surpaperigu kaj aperigu.