Tilio Published on June 4, 2008
by Tilio

Tilio's blog

Browse posts
Dalmatino povišću pritrujena (por erinaceto)
Posted on June 20, 2008
Daŭrigo- el kie mi estis haltita antaŭ semajno
Posted on June 20, 2008
2 comments (latest 5 months ago)
Cikonio
Posted on June 10, 2008
7 comments (latest 5 months ago)
"Neniam pli bonan frazon mi aŭdis!",
Posted on June 8, 2008
3 comments (latest 5 months ago)
Tondras
8 comments (latest 5 months ago)
Ritmo de soleco
Posted on June 1st, 2008
8 comments (latest 5 months ago)
31.5.1999. (Homaĝo al mia patro)
Posted on May 31, 2008
10 comments (latest 3 months ago)
Vanteco (daŭrigo de besta farmo, precipe pluma)
Posted on May 29, 2008
5 comments (latest 5 months ago)
Pezan tagon mi havis
Posted on May 29, 2008
2 comments (latest 5 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 292 visits / 1 vote

Tondras

Wednesday June 4, 2008 at 12:12PM

 

 

Ĉielo surmetis malhelan veston solenan.

 

Ornamis ĝin per branĉeto rozmarena.

 

 

Ĉielo faris frizuron buklitan

Al sia hararo nigra

Kun kelkaj grizaj ondoj.

 

 

Hodiaŭ okazas nupto;

Ĉielo edziĝas kun Fajro.

Ege pasia fraŭlino.

 

 

Violonon ludas vento nordokcidenta

Levante arbojn  en danco temperamenta.

 

 

Fajro digne aperis, en fulmo vestita.

 

 

Nek popo nek atestantoj  necesas;

Sur pinto Olimpa Ĉielo kaj Fajro

Solene kisis unu la alian.

 

 

Violonon ludas vento nordokcidenta

Levante arbojn  en danco temperamenta.

 

 

Tondras.

 

…………………………

 

Tilio

 

 

 

8 Comments / add your comment?

Mephisto Diablo says:
Bone , vi komprenas. Gratulon, vi komprenas la esencon.
La mesaĝo de jakvo estas infanaĝo kiel li mem estas. Ĉu neniu povas malaperigi lin el Ipernity???/
Posted 5 months ago. ( permalink )
Gerardo pro says:
Alt kvalita.. Kion diri pli.. gratulon
Posted 5 months ago. ( permalink / translate )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) says:
Jes, bona gxi estas.

Blazio
Posted 5 months ago. ( permalink )
Belgabirdo says:
Gratulon. Mi volus traduki la poemon al hispana. Cxu vi permesas?
Posted 5 months ago. ( permalink )
Tilio says:
Bone.
Se vi sendos tradukon al mi ankaŭ, ĉar mi scivolemas.
Hispana lingvo tre plaĉas.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Gerardo pro says:
Hehe.. Tilio fariĝas vere internacia poetino kiu meritas tradukon...
Posted 5 months ago. ( permalink / translate )
Belgabirdo says:
Kion signifas "frizuro"? Ĉu estas la sama ol buklita haro? Mi ne komprenas tion tre bone.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Tilio says:
Frizuro estas ..harplektado, ni diru, au simple produkto de laboro de frizisto.
Posted 5 months ago. ( permalink / translate )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.