Tilio Published on May 15, 08
by Tilio

Tilio's blog

Browse posts
Vanteco (daŭrigo de besta farmo, precipe pluma)
Posted on May 29, 08
6 comments (latest 2 months ago)
Pezan tagon mi havis
Posted on May 29, 08
2 comments (latest 2 months ago)
Hedero
Posted on May 26, 08
6 comments (latest 3 months ago)
La 13a signo horoskopa
Posted on May 15, 08
6 comments (latest 3 months ago)
Predo
3 comments (latest 3 months ago)
Pluvaj okuloj (okaze de "patrina tago")
Posted on May 11, 08
8 comments (latest 2 months ago)
Piga reĝo
Posted on May 8, 08
9 comments (latest 3 months ago)
Talpino ĵaluza
Posted on May 7, 08
4 comments (latest 3 months ago)
Antaŭtuko
Posted on May 7, 08
3 comments (latest 3 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 144 visits

Predo

Thursday May 15, 2008 at 05:52PM

 

 

 

              Tri knabinetoj, (unu de ili estis mia filino Vita),

 

ludis ofte en infanĝardeno sekvan ludon :

 

     Unu pendis sur tenilo de baskulo (plej ofte ĵus Vita), kaj

 

du aliaj staris flanken – dekstre kaj maldekstre. Dekstra

 

estis buĉisto(viandovendisto), kaj maldekstra kliento –

 

aĉetanto.

 

   «Bonan tagon, buĉisto!»

 

   «Bonan tagon, sinjoro kliento! Kion vi deziras?»

 

   «Ĉu viando estas freŝa che vi?»

 

    «Kompreneble! Vidu ja ĝin, kiel freŝa, ankoraŭ

 

vivanta!»

                                                  - vendisto tiklas «viandon»

 

kiu ridas kaj skuiĝas.

 

    «Bone, donu al mi pecon da femuro.»

 

     «Tuj mi tranĉos..»

                           

   Vendisto prenas «tranĉilon» - iun branĉeton de pino kaj intencas «fortranĉi» pecon de femuro.

 

    En tiu momento «viando» saltas de stango kaj fuĝas.

 

     Vendisto kaj aĉetanto postkuras ĝin, sed vane – viando sin kaŝas en arbuto.

 

……………………………………………………………………

 

     Originala ludo, senriproĉe.

 

  Kaj iel metafora.

 

  Ofte oni vidas inan personon, aparte se temas pri bona peco, kiel simpla karno.

 

  Multaj predatoroj postkuras ŝin, kio estas sento plaĉa – kial ne?

  

   Ĝis nun, ŝi ĉiam sukcesis «fuĝi en arbuto». 20 jara knabino.

 

   Iam povas okazi ke ŝi decidos ne fuĝi al arbuto, sed iri kun «aĉetanto» hejme.

 

   Tiu momento iomete timigas min.

 

   Jes, jes – mi ne rajtas – kompreneble.

 

   Tamen – mi mamnutris ŝin.

 

   Plenan jaron.

 

   Mi ŝanĝis vindtukojn…kaj ĉiuj aliaj ĉarmaj devoj ĉirkaŭ infano (brrrr!).

 

   Nun mi ne volas ke iu prenu ŝin hejme kiel pecon da viando.

 

   Kaj …… (kion oni faras kun viando? Mi forgesis – certan tempon mi estas vegeterano.)

 

Aŭ pli terure – (ol baki, friti, rosti, farĉi…) – katenigas ŝin.

 

Inter kvar muroj.

 

En kuirejo.

 

               (Ŝi ne scipovas kuiri, hehe!- Aĉetanto suferu!)

 

Uzu ŝian korpon por memproduktado.

 

                                          (Damna kuniklo!)

 

 Poste por mamnutri kuniklidojn, ŝanĝi vindtukojn….

 

      ….kaj ĉiuj aliaj ĉarmaj devoj ĉirkaŭ inf…kuniklidoj (brrrr!).

 

…………………………………………

 

 

  Fuĝu, knabino, al arbuto, fuĝu rapide!

………………………………………….

 

 

 

Ne hastas aviniĝi:

 

                                  Tilio

 

 

3 Comments / add your comment?

Gerardo pro says:
Kaj se tio ĉio estus nura ludo.. kondiĉe ke virino estu sufiĉe forta por ludi,iluziigante la penisulon pri lia povo.. Fakte, vi estas viando se vi kredas esti viando, do ne kredu.. vi ĉiam rajtas malakcepti...
Posted 3 months ago. ( permalink )
Tilio says:
Viando? Mi? Eble, jes. Kun iom da ostoj krudaj - do kotleto.
Posted 3 months ago. ( permalink )
Jakvo pro says:
Kara, mi rekomendas al vi legi La profeto de Kahlil Ĝibran. Ne solvas ion, sed alportas saĝon kiu eble helpas.
Posted 3 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.