Ŝi estis analfabeta.
Nek skribi nek legi kapablis ŝi.
Nekutime, por talpoj nuntempaj.
En urba medio.
Vivon ŝi dediĉis al morto,
al tero ŝi ĉiam strebis.
14 jaroj ŝi aĝis kiam patro ŝin sendis al urbo.
Por esti servistino.
Ĉe kuza familio talpa.
Tiu talpa specio
el kamparo
mordis kaj murdis mian urbon.
Primitivuloj.
Analfabetoj.
18 jaraĝa ŝi edziniĝis unuan fojon.
Romantiko grandega - imagu nur-
sentimentoj primitivaj,
kopioj de emocioj fajnaj.
Sentimentoj kiĉaj - amo kamparana.
Vivin ŝi dediĉis al morto,
al tero ŝi ĉiam strebis.
Ja talpoj kutime adoras teron-
nenio miriga.
20 jaraĝa ŝi restis vidvino.
Malbonŝance.
Ftizo prenis ŝian edzon.
Li komencis iun pentraĵon
eĉ bonan
sed neniam finigis ĝin.
Ftizo.
Ŝi volis iri kun li al silento tomba -
per lia kulero ŝi manĝis, por kapti ftizon.
Ŝi ne sukcesis.
Malbonŝance.
Bedaŭrinde.
Vivon ŝi dediĉis al morto,
al tero ŝi ĉiam strebis.
Vidvino juna, nigre vestita,
kun kamparana prononco,
analfabeta.
Ege religiema, kompreneble.
Fi!
Plena je krucoj kaj madonoj,
en koro plena je veneno.
" Honesta virino mi estas!",
- ofte ŝi ripetadis.
Tamen ŝi sukcesis ekgravediĝi ekster geedzo.
Laŭ spirito sankta?
Ho jes, evidente!
Ĝin kunportis en pantalonoj juna Italo.
Povrulo.
Malbonŝanculo.
La duan fojon denove ŝi naskis bastardon masklan.
Tiam Italo edziĝis kun ŝi.
Ĉiam ŝi preĝis,
ĉiam purigis,
mane lavis vestaĵon
por lavi sian konscion.
Laŭ talpa maniero,
vivo dediĉita al tero.
Al morto ŝi ĉiam strebis.
Ŝi preĝis, preĝis,
ĉiam preĝis senĉese
kaj denove ekde komenco
senlace preĝis ŝi.
Sed ŝajne al malĝusta dio,
ĉar baldaŭ venis mi
en ŝia familio.
.......................................................................
Ege ŝi amis min - ho jes!
Samkiel araboj amas judojn,
samkiel lupoj amas ĉasistojn,
aŭ inverse.
Ŝi estis sudo kaj mi nordo-
ŝi estis oriento - mi okcidento.
Mi estis somero kaj ŝi vintro,
kunvivis ni en bela infero.
La naŭa rondo, laŭ Dante.
Vendrede kuiri sekan porkaĵon
kun fazeoloj
aparte mi ŝatis -
ĉar vendrede ŝi fastis.
Ŝi volis sin pendigi pro tiu odoro porka
vendrede.
Finfine,
ŝia dio indulgis ŝin, gracis.
Solene,
iun dimanĉon ŝi....mortaĉis.
Talpoj mortaĉas, ĉu ne?
Vivon ŝi dediĉis al morto,
al tero ŝi ĉiam strebis -
kaj ŝi sukcesis.
Baldaŭ mortis Italo povra
ĉiama pantoflulo ŝia.
Nun ili kuŝas triope:
unua edzo,
talpino,
kaj italo estimata.
En sama tombo.
..........................................................
Vendrede mi ne plu kuiras porkaĵon,
ne havas sencon.
Krome, mi fariĝis vegeterano.
Intertempe.
...........................................................
El biografio de
Tilio
Send a message
Search for members
Gerardo pro says:
Gerardo edited this comment 6 months ago.
Mephisto Diablo says:
Tilio says: