Tilio Published on May 6, 2008
by Tilio

Tilio's blog

Browse posts
Pluvaj okuloj (okaze de "patrina tago")
Posted on May 11, 2008
8 comments (latest 5 months ago)
Piga reĝo
Posted on May 8, 2008
5 comments (latest 6 months ago)
Talpino ĵaluza
Posted on May 7, 2008
3 comments (latest 6 months ago)
Antaŭtuko
Posted on May 7, 2008
3 comments (latest 6 months ago)
Mevo krianta kiu fumas
5 comments (latest 6 months ago)
Nizo
Posted on May 2nd, 2008
6 comments (latest 6 months ago)
Satamikarakongreso
Posted on May 1st, 2008
2 comments (latest 6 months ago)
Anstataŭ morto (Cumulus)
Posted on April 30, 2008
4 comments (latest 6 months ago)
Ecce Homo! (3) Homo mortaĉas
Posted on April 30, 2008
6 comments (latest 6 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 207 visits

Mevo krianta kiu fumas

Tuesday May 6, 2008 at 07:15PM

 

  Ni estas samurbanoj.

  Tiu mevo kaj mi.

   Eĉ en sama kvartalo ni loĝas.

   Mi konas lin nur surface,

   kaj laŭ klaĉoj.

 

   Lia nesto estas soleca -

    maljuna fraŭlo estas li.

 

   Iam li estis bela.

   Ankoraŭ bonstatura,

    sed iom tro matura.

    Plumoj ĉarme grizetaj.

   Rideto de ĉasisto.

    Kelkaj dentoj mankantaj.

   Ne gravas.

 

   Lia nesto estas soleca -

   maljuna fraŭlo estas li.

 

   Laŭ klaĉoj, li havas pliajn infanojn

   pere de pliaj inoj.

   Ŝajne mevoj kutimas tiel.

   Neniam iu vidis iun da liaj infanoj.

   Laŭ aĝo, li povus jam avo esti.

 

   Lia nesto estas soleca -

    maljuna fraŭlo estas li.

 

   Tamen inojn li tre ŝatas.

    Ofte kun li venas iu belulino,

    pli aĝa aŭ pli juna,

     ne gravas -

      sed neniam sama.

   Neniam dufoje sama amorantino lin akompanas hejme.

    Matene ŝi foriras,

         laca, kuspita, tristeta-

                                      seniluzigita.

      Neniam ŝi revenos.

           Morgaŭ venos alia.

        Blondulino.

             Alta.

               Dika.

            Nigreharara.

              Bruneta.

              Magra.

                Basa.

           Adoleska.

             Tro matura.

         Rugharara.

                 Ĉiam nova.

 

      Lia nesto estas soleca -

      maljuna fraŭlo li estas.

 

    Post cerbumado, mi konkludis -

     li estas dependanto de promiskuiteto.

       Li ne enamiĝas -

                                    neniam -

                  nur sentas atrakcion.

   Plene korpa afero.

 

       Lia nesto estas soleca -

        maljuna fraŭlo li estas.

 

    Kiel juna knabo li havis fianĉinon -

         neniam li tuŝis ŝin.

     Ŝi mortis pro leŭkemio.

     Malpli ol 20 jaraĝa.

     

   Ŝin li ankoraŭ serĉas -

     en ĉiuj virinoj diversaj

        mevo maljuna

       ŝin vidas , jes.

    Neniam aferoj simplaj -

       estas mevo besto poligamia -

            kompreneble-

              fiulo, fripono, kajtielplu.

 

     Tamen la mevo havas plumojn

        kaj okulojn

             kaj voston

          kaj bekon

            kriantan dolorige,

                                silente.

 

        Lia nesto estas soleca -

                               senova, senina.

        Maljnua fraŭlo estas li -

                              sed li ne stinkas,

                                          kvankam li fumas.

.......................................................................

 El najbareco de

 

                           Tilio

 

 

         

   

5 Comments / add your comment?

Gerardo pro says:
Kia portreto!! Psikologie ĝusta, kreiva, eble mia preferita.. Tamen ne ĉiuj maljunaj fraŭloj estas poligamiaj, aŭ eble ili estas devigataj.. Soleco amika, soleco malamika .... ne ĉiam poezia..
Posted 6 months ago. ( permalink )
Tilio says:
Mi scias, Gerardo.
Posted 6 months ago. ( permalink / translate )
Tilio says:
Mevoj ne parolas esperanton. Kaj mi ne parolas mevan.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Cezar /Kaiser pro says:
Ŝajne plia teksto el la Besta Tragedio de l' Viro.

Paragrafo 1: La viro estas malbona.
Paragrafo 2: Kiel povis nur okazi, ke li estas tiom fia?

:)

Salutas Cez!

PS: Tiaj viroj ŝajne ĉie ekzistas, ankaŭ mi konas tian ulon... Kiu vira besto estos nun en la vico, mi jam scivolas, certe ne azeno, tio estus tro simpla por vi..

Amike, Cez!
.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Tilio says:
Mi ne juĝas malbonulojn. Estas simple birda naturo, kion fari...
He, mi surprizos vin per sekva artikoleto!
Posted 6 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.