Homo vomas,
homo desperas,
homo koleras se ion perdas,
denove serĉas
kaj trovas
helpanton
por nigran truon plenigi
hepaton
por alkoholaĵon digesti.
Homo furiozas,
homo rabias
- homo fariĝas diablo -
homo forgesas homecon
homo maljuniĝas
perdas belecon
perdas dignon
perdas vivsignon
- homo trovas diablon-
trovas anestezion
doloro mildiĝas
kaj pli facile homo forlasas
iam bongustan scenejon.
Tenante brakon de diablo
senspure-
homo mortaĉas.
FIGLIO DI PUTA!
..............................................................................................
Ribelema
Til
Send a message
Search for members
Gerardopro says:
Tilio says:
Gerardopro says:
Tilio says:
Kiel organizi universon, se ĝi laŭnature inklinas al entropio?
Mi ne mortos - mi degelos. Kiel glacio.
Tiam mi estos akvo.
Kaj poste vaporo.
Kaj poste nubo.
Kaj poste pluvo.
Pluvo falos sur tero - estos koto.
Do - koto ŝajne neeviteblas.
Lukaso ЄЭ says:
Homo mortaĉas - sen florparoloj de tiuj naivuloj kaj ĉarlatanoj kiel Paulo Coelho ĉu Antonio de Mello :)))
Mi preferas sorĉistinon Til kaj ŝiajn verkaĵojn!
Tutamike!
Tilio says: