Hibridigita rizo kaj Esperanto

(杂交稻和世界语)

Granda parto de ĉino manĝas rizon ĉiutage, tamen ĉu ĉiuj scias, kian rizon ili manĝas? Granda parto de rizo el hibridigita rizo estas! Dank’ al la hibridigita rizo, la manĝproblemo estas solvita en Ĉinio! Longetempe ĉinoj suferis de malsato, pro manko de manĝaĵoj, precipe rizo. Akademiano Yuan longping kreis hibridigitan rizon, kaj sukcese solvis la manĝproblemon en Ĉinio. Li faras grandan kontribuon ne nur al Cinio, sed ankaŭ tutmondo kaj homaro! Kial la hibridigita rizo havas tiel grandan efikon? Pro tio, ke la produktokvanto de hibridigita rizo estas tre alta, kompare kun normala rizo. Hibridigita rizo sorbis avantaĝoj el deversaj rizoj!

Simile kiel hibridigita rizo, Esperanto sorbis avantĝoj el deversaj lingvoj. Ĝi tute povas ludi la rolon de internacia lingvo! Sed kial Esperanto ne efektive funkcias kiel internacia lingvo post ĝia naskiĝo 120-jarojn ? La problemoj estas, flanke la superpotencoj ne volis, ne volas ŝanĝi siajn lingvojn; aliflanke ni esperantistoj ne vere uzis, uzas Esperanton en diversaj kampoj. Alivorte ni malmulte uzis, uzas Esperanton! Laŭ evolucio de la mondo, la egalecoj certe realiĝos, se ni Esperantistoj senĉese klopodas kiel eble multe uzi Esperanton en diversaj kampoj; la celon ni finfine atingos! Same kiel la hibridigita rizo!