Unu papero

Olefrapo

(Ĉinstila parodio, ĝenerale ĉiu verso havas

saman rimon ) prononco: Dajo-poemo

Unu papero por naskiĝo, faras komencon de la

tutvivo; 

Unu papero por diplomo, faras baraktadon de la

tutvivo; 

Unu papero por geedziĝo, faras mueladon de la

tutvivo; 

Unu papero por oficisto, faras bataladon de la

tutvivo; 

Unu papero por mono, faras penadon de la tutvivo; 

Unu papero por gloro, faras fieradon de la tutvivo; 

Unu papero por malsano, faras doloradon de la

tutvivo; 

Unu papero por kondolenco, faras finiĝon de la

tutvivo; 

Ne zorgu la paperon, klaras la tutvivo; 

Forgesu la paperon, ĝojas la tutvivo.