Alvoko al ĉena reakcio

La 11an de marto 2012, kune reagu ni por eliri el atomenergio.
Per grandegaj francaj rimedoj, atoma lobio lancis gravedan atakon por diskrediti atomenergio en Francio. Por malebligi konteston de nia energia sistemo dum la venontaj balotoj, la komercaj representantoj de nukleaj industrioj multobligas siajn interventojn en la amsinformiloj (n ?).

Je la 11a de marto 2011 komencis la terura atoma katastrofo de Fukuŝima.
Hodiaŭ, la tratranŝitaj reaktoroj plu endanĝerigas milionojn da Japanoj per radioaktiveco kaj plu
venenas la landon por miloj da jaroj.

Precize post unu jaro, la 11an de marto, ni reagu por denunci la riskon de nuklea katastrofo en Francio kaj por aserti ĉiuj kune : « eliri el atomenergio ja eblas ! ».
Aliaj eŭropaj landoj tion faras, kial ne ni ?
Ni reagu por manifesti nian solidarecon kun japana popolo kaj liaj estontaj viktimigataj generacioj.

Formu grandan homĉenon inter Lyon kaj Avignon, en la plej nukleigita regiono de de Eŭropo.

Granda plimulto de Francoj deziras eliron de atomenergio, sed balotilo ne sufiĉos por devigi niajn regantoj komenci la necesan energian transiron, kiu liberigos nin el nia dependenco al atomenergio kaj al fosiliaj energioj.

Elirante sur vojo, agante dekmilope, Germanoj obtenis decidon por eliro el atomenergio antaù 2022, kvankam ilia kancelierino favoras atomenergion.

Ankaù ni, ni devas estigi povrilaton kun tiuj elitoj disigitaj el civitanoj.
Tiuj elitoj altrudas al ni atoman danĝeron kaj strutan politikon fronte al gravaj mediaj defioj de la XXIa jarcento.
Indignu ni, sed ĉefe kuniĝu ni : estante multaj, ni estos fortaj.

Ankaù vi, estu forta « ĉenero » !

Ekde majo 2011, homĉenoj estas organizatoj ĉie en Rodana Valo, je la 4a dimanĉo de
ĉiu monato.
En Montélimar, Bourg Saint-Andéol, Avignon, Die, Romans, Tournon, Aubagne, Valence, Lyon, Grenoble, Saint-Étienne …
Ĉiufoje, centoj da homoj el ĉiuj medioj bonhumore kuniĝas en familia etoso, kun firma volo modifi la situacion.

Ankaù vi, partoprenu al la granda homĉeno inter Avignon kaj Lyon la dimanĉon 11a de marto 2012.

Ĉiuj gravas kaj ni kalkulas je vi.

chainehumaine.org


(esperantigis Martine, Marie-Ange kaj Franswaz, Esperanto Kreste)