ORA MONATO EN FINNLANDO

Dum septembro 2008, «Ranskalainen pelimanni» (franca folkmuzikistino) havis revan vojaĝon dank'al EAF kaj siaj finnaj geamikoj. Mi vizitis 7 urbojn kaj 2 kamparajn areojn ; mi koncertis 13 fojojn : plejparte publike, en Turku, Pori, Tampere, Uudispira kaj Vesanto. Mi ankaŭ akordionumis dum kafopaŭzo de seminario pri maljunuloj kaj kulturo en Rauma. Ĉiufoje publiko apreciis la proponitan vojaĝon tra la mondo pere de lingvoj kaj muziko (14 lingvoj inter kiuj esperanto kompreneble). Kelkaj neesperantistoj poste decidis lerni esperanton : en Turku kaj Vesanto (3 !!) : vidu, la landa asocio ne vane malŝparis monon , paginte miajn vojaĝkostojn tra Finnlando !

Mi partoprenis al aŭtunaj renkontoj en Heinola, pri kiuj mi jam parolis en alia teksto.

Mi ankaŭ vizitis lernejojn : en Laitila, Tampere (« suburbo »), Martikalla (Iisalmi) kaj Ahveninen (Vesanto). En la du unuaj estis 400 infanoj. La koncerto okazis en gimnazejo, unue mi timis ĉar en mia lando kiam infanoj kunvenas po multe, ili tuj estas moviĝemaj kaj bruemaj. Sed en Finnlando, ili lernis klarajn regulojn kaj respekton (laŭ mi...) : do ĉiufoje ili kviete vice eniris en la vasta halon, kviete sidiĝis kaj aŭskultis mian koncerteton. Loka esperantisto tradukis mian prezentadon, kvankam mi sukcesis lerni kelkajn frazojn en la finna, post kelkaj koncertoj. Estis bonega okazo montri realan efikon de nia lingvo, ĉu al infanoj ĉu al instruistoj. En la du lastaj lernejoj, infanoj havis okazon fari demandojn post la muzikprezento (dum kiu mi uzis lernejan eŭropan mapon, petante de infanoj ke ili montru kie situas la lando de kie venas venonta kanzono). Estis ege interesa sperto : demandoj estis tre diversaj ( ĉu vi havas alergion ? Kiel estas vivi en Francio ? Kiu estas via plej ŝatata finna televidprogramo ? Kiun senton vi havas kiam vi alvenas en lernejon por ludi ?...) Plaĉis al mi bildigi diversecon de nia mondo. Do, dank'al EAF, proksimume 900 infanoj aŭdis esperanton en muzika kaj afabla etoso !

Kial mi skribis "revan vojaĝon" ?

Unue ĉar ege bone organizita de la EAF estraro : 2 aŭ 3 tagoj en ĉiu urbo, koncerto kaj laŭplaĉa vizito de la urbo kun loka esperantisto. Tiel mi havis tempon sperti ĉiutagan etoson ĉie kien mi iris, ne estis maratono !

Due, ĉar oni ĉie kore, varme, akceptis kaj gastigis min. Neniam mi min sentis sola, fore de mia familio, aŭ kontraŭe, kiel oficiala gasto. Ĉie, amikeco rendevuis, kvankam ni plejparte unuafoje renkontiĝis.

Trie, ĉar mi ricevis eblecon konatiĝi kun pluraj medioj kiuj aparte gravas por mi : tradicia muziko, edukado kaj naturo, kaj kuirarto, historio, ktp... ! Mi plurfoje renkontis muzikistojn kaj verifiis ke muziko estas ege grava afero en Finnlando ; oni klarigis al mi kiel funkcias finnan eduksistemon.

Mi malkovris belegan naturon en pluraj partoj de Finnlando. Suno plejofte origis buntan aŭtunan pejzaĝon, vespere lagoj respegulas ĉielon, tiel ke vi ne scias kie estas ĉielo, kie estas akvo ; ruĝa luno, tiel granda kiel mi neniam vidis, gvidis nin dum veturado inter Heinola kaj Iisalmi (poste dum du vesperoj mi atendis ĝin por admiri sian leviĝon super la lago). Barke promeni sole sur finna lago en ora lumo estas neforgesebla sperto. En arbaro, mi ne renkontis barbarojn sed barbarbojn : longajn likenojn pendas el abiaj branĉoj, dika musktavolo kovras grundon, mi eĉ fulmvidis koboldon... Kaj en Sydälahti, ĉiutage cignoj organizis por mi malsimilan spektaklon ; en vasta kampo, ili kunvenis grupe (komence, ili estis 27, post dek tagoj ni nombris 45 el ili !) kaj alvenas fluganta paro : ĉu ili akceptos ilin ? Ne ciufoje, okazis ordiga batalo... Iliaj krioj sonadis super arbaro, kie homa bruo maloftega.
Kvare, ĉar mi realigis multjaran revon : dank'al Kimmo kaj Hillevi, mi lernis vimenan plektadarton. Mi ankaŭ iomete helpis al vimenrikoltado (nur iomete, ĉar ni havis tiom alian por fari !!!), kaj precipe ĝuis kamparan vivon en Savoregiono. Kimmo organizis plurajn koncertojn, en teatro, lernejo, maljunulejo, vendejo (kie mia « salajro » estis fumigita salmo !). Mi ĝuis vilaĝan vesperon, en bela malnova farmobieno, dum kiu pluraj homoj kantis, kaj vilaĝanoj donacis al mi tradican segilon : ĉar ĝi same grandas kiel mia valizo, ni enpakis ĝin sur la valizo, uzante multe da glubando : feliĉe, neniu demandis klarigojn en flugaveno ! Kaj nun mi uzas mian savoan segilon por varmigi min kaj mian domon !

Foriro estis malgaja, kvankam hejme atendis min familio. Sed mi revenos, certe... ne tiel baldaŭ kiel sovaĝaj cignoj, sed same certe !

Nu, pere de esperanto mi malkovris landon pli « profunde » ol se mi estus simpla turisto ; mi ankaŭ ricevis eblecon praktiki mian metion eksterlande : koncerti. Plua pruvo ke esperanto ne nur estas utopio, fantazio, obio aŭ lingvo de eta fanatikularo, sed vera ilo por ĉiutaga vivo, laboro, kaj mirindan eblecon por sin malfermi al alia socio, alia kulturo.


Fransŭaz' Rochette, oktobro 2008.