August 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30 31            

Archives

December 2009 (2)
November 2009 (1)
August 2009 (2)
April 2009 (1)
March 2009 (2)
February 2009 (2)
December 2008 (1)
November 2008 (2)
October 2008 (1)
September 2008 (1)
August 2008 (3)
July 2008 (2)
June 2008 (1)
May 2008 (1)
March 2008 (1)
February 2008 (2)
January 2008 (2)
December 2007 (3)
November 2007 (3)

August 17, 2009

94 Universala Kongreso

94-a Universala Kongreso - 2009



Kongreso, kongreso kaj jam estas post la okazintaĵo. Bedaŭrinde. Mi tre ĝuis tiun kongreson, la kongreson, kiu okazis en mia lando, en naskiĝurbo de Ludoviko Zamenhof, Bjalistoko, do eble mia priskribo, mia opinio, ne estos objektiva.

Mi komencos per priskribo de la loko; kongresejo estis lokita en ĉarma loko. La tuto troviĝis kvazaŭ en triangulo, kiun formis konstruaĵoj de politekniko unuflanke, alian flankon formis kvin studentaj domoj kaj la trian ... strato. Interne de tiu triangulo estis vasta verda spaco. Sur tiu spaco estis starigita granda tendo (per beleco ĝi ne pekis ...), en kiu okazis pli gravaj kaj pli grandaj solenaĵoj kiel solena malfermo, nacia kaj internacia vesperoj, balo, solena malfermo. La tendo povis ampleksi tri mil da homoj. En politeknikaj konstruaĵoj ne estis tiom granda ejo, en kiu povus kolektiĝi ĉirkaŭ 2000 mil da personoj. En la proksimeco de la tendo troviĝis alia tendo, multe pli malgranda, gastronomia tendo. Tie oni povis ion manĝi, trinki, babili, aĉeti etajn memoraĵojn. En politeknikaj konstruaĵoj troviĝis diversaj ejoj, salonoj en kiuj okazadis la programeroj. La libroservo havis eĉ apartan pavilonon. En malantaŭo de tiu pavilono estis ejo, kie povis renkontiĝi junularo, kion ĝi faris volonte vespere. Eble la konstruaĵoj estis tro vastaj kaj povas esti, ke iuj ĉeestantoj havis problemon trovi ĝustatempe konvenan salonon, kvankam mi opinias, ke ili estis bone markitaj. Krom tio en la Kongresa Libro estis tre bona bildo de la tuto.

La programo: abunda, varia kaj tre bona. Kompreneble ne eblas partopreni ĉiujn programerojn. Oni devis fari liston de prioritatoj kaj kredu min, tio estis malfacilega tasko. Des pli, ke mi iom volontulis dum la kongreso, do ne ĉiam mi estis libera. La unua kongresa tago, la sabato – 25-an de julio estis plej laborplena por organizantoj kaj volontuloj. La alventago de la plej multaj kongresanoj. Mi pasigis en akceptejo sep horojn kaj tiamaniere mi povis ĉeesti nur vesperan koncerton de Irena Urbańska – “Kantoj de juda ŝtetlo”; belega koncerto pri la mondo, kiu ne plu ekzistas, pri judaj urbetoj, en kiuj vivo alportadis jen ĝojojn, jen zorgojn kaj malfeliĉojn. Ŝi prezentis dudek kantojn.

Dimanĉe okazis solena malfermo de la kongreso, tio signifas, ke estis multaj paroladoj kaj post la solena inaŭguro estis farita komuna foto, sed tion mi ne vidis, ne ĉeestis, ĉar mi jam devis ekskursi kun la grupo al Tykocin, la malgranda urbo, kie naskiĝis kaj loĝis dum iom da tempo la patro de Ludoviko Zamenhof – Marko Zamenhof. Mi interpretis rakonton kaj klarigojn de la faka gvidanto. En la urbeto troviĝas sinagogo, en kiu nun estas muzeo de juda kulturo kaj kredo. Krom tio estas bela baroka preĝejo kaj renovigata kastelo. En la urbeto ni manĝis bongustajn lokajn frandaĵojn nome “pierogi”- maldike platigita pasto, el kiu oni eltranĉas rondajn pecojn, meze de ĉiu peco oni metas farĉon, duonfermas kaj gluigas la randojn. Farĉo povas esti vianda, legoma, kunmetaĵo de legomoj kaj kazeo, terpoma. Depende de la farĉo la “pierogi” havas diversajn nomojn. Vespere mi jam povis ĉeesti la nacian vesperon, kiu miaopinie estis tre interesa kaj varia. Ĝi komenciĝis per renesancaj muziko kaj dancoj, prezentitaj de Bekfluta Ensemblo Cantio Polonica, poste sekvis prezentado de popolaj dancoj de diversaj regionoj de Pollando fare de la ensemblo Kurpie Zielone. La dancgrupo Pląs, konsistanta el18 knabinoj, aĝantaj de 6 ĝis 16 jaroj. Ĝi prezentis jam modernan dancarton. Ankaŭ du aliaj grupoj prezentis tre modernan arton; do la programo estis tre varia, montris diversajn muzikon kaj dancprezentojn. Kompreneble ne ĉio plaĉis al ĉiu, kio estis videbla – homoj iom post iom foriris el la granda tendo. Eble ne nur pro malplaĉa programo, sed ankaŭ pro malfrua vespero, pro laco ktp. Mi opinias tiun variecon kiel avantaĝon.

La sekvaj tagoj alportadis ĉiam la saman dilemon: kion elekti inter tre riĉa programo. Matene plimulto da kongresanoj venadis en la ĉefan ejon, kie estis diversaj servoj, informejo, kie oni povis trovi Kongresan Kurieron, kiu aperadis ĉirkaŭ la deka horo, anonctabulo, sendi bildkarton, renkonti konatojn ktp.

Kleriga lundo ĉiam estas ekscite interesa (almenaŭ por mi). La detala informo devus esti en la kongresaj materialoj, tamen ... ĝi mankis. Bonŝance Kongresa Kuriero aperadis ĉiutage kaj ĝustatempe. En ĝi oni povis trovi detalan informon, kaj aliajn utilajn informojn pri ŝanĝojn en la programo. Mi elektis nur du programeroj: “Kiel mastrumi sian tempon” (kies manon mi ĉiam sentas!), kiun gvidis Dalia Pileckiene kaj “Ĉu vi iĝus oficiala tradukisto pri Esperanto? Testu vian tradukkapablon!” Tiun programon gvidis tre interese Istvan Ertl kaj Brian Moon. La partoprenantoj dividitaj je lingvaj grupoj tradukis la saman tekston el siaj naciaj lingvoj en esperanton. Poste ni komparis unuopajn frazojn. Kaj okazis vigla diskutado – unu sama vorto en unu lingvo povas respondi al aro da vortoj en la cellingvo. Ekzemple – ĉu oni “pritaksas”? “interpretas”? “prognozas”?

Estos eble enuige priskribi tagon post tago; mi priskibos nur mallonge la programerojn, kiujn mi ĉeestis.

Teatraĵon Domo sur la limo de Sławomir Mrożek”; la teatraĵo evidentiĝis bonega, ĝi groteske prezentas problemojn de landlimoj. Historio tute absurda, kiu tamen pensiigas nin pri la senco de la ekzisto de landlimoj. Do ridante dum la spektaklo, ni fine opinias ĝin tute serioza.

Prelego de Amri Wandel kadre de IKU:”Teleskopoj – de Galileo ĝis la spac-teleskopo”. Tre serioza programero.

Koncerto de Ĵomart kaj Nataŝa. Mi tre ŝatas tiun kantantan duopon; de tempo al tempo eĉ triopon, ĉar ilia filino Karina ankaŭ kantas jen sola jen kun gepatroj

Apartan atenton vekis balo. Ĝin komencis pola solena danco – polonezo. Kaj poste jam estis malpli serioze – okazis “dancoj, diboĉoj, frivolecoj ... “ Ĝi okazis en granda tendo, do estis multe da loko por dancantoj kaj ankaŭ por rigardantoj.

Sur la urboplaco okazis koncerto de Podlaĥia Opero kaj Filharmonio – belega koncerto, kiun finis “Odo de ĝojo” esperante. Ĝi okazis post la balo; fakte tuj post la balo, kiu finiĝis je la 21.00 kaj en la sama horo komenciĝis koncerto , sed sur la urboplaco, do iom distance de la kongresejo. Tamen, kiu deziris, tiu sukcesis ĉeesti ambaŭ.

Monodrama spektaklo “Ludoviko-Lazaro”, kies aŭtoro kaj aktoro estis Georgo Handzlik. La spektaklo ravis min kaj probable la tutan publikon, kiu tre atente sekvis rememorojn de maljuna kuracisto kaj longe aplaŭdis la aktoron. La spektaklo okazis en arta kafejo Fama.

Ŝutado de mandalo fare de la budhaj monaĥoj. Mandalo estas simbolo de la homa naturo, ĝi komunikas, ke ĉio pasas, nenio estas certa kaj daŭrema. Ĝia formo harmonie kunligas radon kaj kvadraton. La rado simbolas la ĉielon, eksterecon kaj la kvadrato simbolas intrnecon, tion, kio estas ligita kun la homo, kun la tero. Ambaŭ figuroj ligas centra punkto, kiu simbolas samtempe la komencon kaj la finon de tiu harmonia kunligo. Kompreneble estas multaj mandaloj, ĉi tie ne eblas priskribi ĉiujn. La okazaĵo estis interesa kaj por mi tute ekzotika. Dum kelkaj monaĥoj atente kaj precize ŝutis mandalon per multkolora sablo intence de la monda paco, la aliaj monaĥoj muzikis per iuj blovinstumentoj aŭ kantis (pli precize estus diri:murmuris) ritajn kantojn. La spektantaro povis rigardi, povis sidi kaj mediti al kio instigis ĝuste tiu muziko iom monotona kaj certe pro tio influanta senstreĉige.

Teatraĵo “Trzciny” (Kanoj). Etoso de la teatraĵo estas iel ligita al japana kulturetoso kaj bildigas diversajn formojn de la vivo kaj morton. Tre bone aranĝita spektaklo, tamen malgaja kiel filmoj de Kurosava.

Muzikgrupo “Chanajki Klezmer Band”, en kies repertuaro troviĝis instrumentaj muzikverkoj kaj jidlingvaj kantoj. En la prezentaĵoj aŭdiĝis ankaŭ rusaj kaj balkanaj motivoj. Ĉar mi tre ŝatas judajn muzikon kaj kantojn kaj ĝenerale judan kulturon, mi tre ĝuis aŭskulti tiun koncerton. “Chanajki” en la nomo de la muzikgrupo devenas de iama juda kvartalo de Bjalistoko – Chanajki, kies kelkaj malnovaj lignaj domoj ankoraŭ oni povas vidi proksime de kongres-loko.

Vespere, kiam jam estis mallume –je la 21.30 – okazis ekster la tendo la fajro-teatro, kiun volonte rigardis ankaŭ kuloj kaj profitante okazon dolore pikis la spektantojn. Samtempe, kiam okazis prezento de “Chanajki Klezmer Band” kaj fajro-teatro sur la urbo placo daŭris Internacia Muzika, Arta kaj Folklora Festivalo, organizita de la Vojevodia centro pri Kulturanimado en Bjalistoko, kadre de Podlaĥia Oktavo de Kulturoj. Do estis multaj aldonaj artaĵoj spektindaj dum la daŭro de la kongreso. Mi bedaŭras, ke mi ne povis spekti ĉion; mi aŭdis opiniojn, ke estis bonega spektaklo, tiu sur la urboplaco kaj ĝi daŭris ĝis la noktomezo. Kiel vi vidas la elekto estis treege malfacila.

Venis merkredo – ekskursa tago. Ne ĉiuj ekskursis, ankaŭ ne mi kaj mi decidis dediĉi la tagon por viziti la urbon kune kun amikoj. Kvankam logis programo, kiu okazis en la urba biblioteko “Migre kaj vage tra la parkoj de la esperanta literaturo” tamen ĝi daŭris de la 09.00 ĝis la 14.00 horo kaj mi sopiris iom da ripozo en freŝa aero de bela parko. Unue ni vizitis Naturmuzeon – tre modesta, sed interesa, apartenanta al universitata biologia fako kaj poste ni migris tra la urbo – parko, vizito de la strato Zamenhof kaj fotado ĉe bela pentraĵo sur la muro; pentraĵo montranta Ludovikon Zamenhof sur balkono, sube du bialistokaj esperantistoj sidantaj en fenestro kaj supre infanoj, rigardantaj la urbon de la balkono. Ni vizitis ankaŭ Zamenhof-Centron malfermita kelkajn tagojn antaŭ la kongreso. En la Centro estis belega ekspozicio: “Bjalistoko de juna Ludoviko” – kun multaj fotoj de malnova Bjalistoko kaj moviĝantaj bildoj sur du muroj. En la supra etaĝo estis ekspozicio:





Trankviliĝu – postaĵoj ne estis ekspoziciitaj, estis nur simpla eraro, kiun tuj korektis ĉambrozorgantino. Antaŭ la konstruaĝo estas trilingva tabulo – pole, esperante, angle – titolita: Laŭ itinero de esperanto kaj multaj kulturoj.

Post la vizitado ni kompreneble malsatis kaj vizitis malgrandan “krespejon”, kiu tamen servis diversajn pladojn, ne nur krespojn; tie ni bonguste manĝis kaj trinkis kaj ripozis kaj promesis al ni mem reveni al la manĝejo pro ĝiaj bongustaĵoj. Kaj ni revenis iun tagon, tamen en la urbo estis pli multaj bonegaj gastejoj; ne ĉiuj mi vizitis ...

Nian vagadon ni finis vizitante barokan palacon meze de la urbo, kiu tamen estis parte restaŭrata kaj pro tio ne la tuta vizitebla. Vizitebla estis ĝia ĝardeno barokstile aranĝita. Mi tamen preferas alian ĝardenaranĝon, sed tio estas nur mia prefero. Mi opinias, ke ĝi devis esti tiel aranĝita por kongrui kun la palaco mem.

Mi revenu al la programeroj: Libroservo, mia plej ŝatata kongresa loko kaj malfacila decido kion aĉeti; mia maldecidemo kaŭzis, ke kelkaj libroj estis foraĉetitaj antaŭ ol mi decidis ilin aĉeti. Tion mi kompreneble tre bedaŭras.

Spektaklo Cz’am-koncerto. Ĝi estas rita danco de mitologiaj budhaj personoj. Ĝin akompanas muziko de sanktaj instrumentoj, devenantaj el himalajaj monaĥejoj tiaj kiel tamburoj, trumpetoj, gongoj, kornoj. Tute alia mondo, kiu ŝajnas ne plu ekzisti, tamen ekzistas. Savas kaj protektas ĝin monaĥoj, vivantaj en montara parto de Himalajoj, malproksime de bruo kaj ekscito de nuntempa mondo, kian ni, eŭropanoj, kaj t.n. civilizita homo konas.

Filmo Sinjoro Tadeo kun esperantaj subskriboj. Mi vidis la filmon jam dufoje pli frue, kelkfoje legis la libron, krom tio ĝi rilatas al polaj eventoj, do mi bonege komprenis ĝin. Sed ĉu same bone komprenis la intrigon eksterlandanoj? Malgraŭ prelego de Roman Dobrzyński, kiu provis vortpentri la cirkonstancojn de la filmaj okazintaĵoj? La filma scenaro estas rapida, do ankaŭ subskriboj rapide ŝanĝiĝadis. Mi devas konfesi, ke mi ne ĉiam sukcesis ilin tralegi, sed ja mi konas la filmon, la libron, do por mi ĉio estis klara. Sed por la unufojaj spektantoj? Mi dubas.

La Pupteatro regalis nin per teatraĵo Fasado – malfacile priskibebla spektaklo en kiu ludas vivigaj pupoj kaj aktoroj. Tiu miksaĵo estis majstre farita kaj la spektantaro longe aplaŭdis la aktorojn.

Programeroj de E@I estis tre allogaj; bedaŭrinde mi ĉeestis nur kelkajn:

Vikipedio – kiel uzi ĝin;

Nova traduk-sistemo de E@I;

Efika laboro kun komputilo;

Ĉu mi multe saĝiĝis? Mi ne supozas, la prelegantoj estis por mi tro spertaj, tro rapide parolis, sed mi ne povas diri, ke neinterese. Mi eĉ provis ion noti, nun mi devas provi sur mia komputilo, ĉu la notaĵoj estas utilaj.

Mi ne sukcesis partopreni aŭtoraj duonhoroj; kiam mi trovis liberan duonhoron por ĉeesti la duonhoron kun Tomasz Chmielik, tiu pro iu kaŭzo ne venis al Librosero, kie okazadis tiujn duonhoroj. Mi ne sukcesis rigardi filmojn de Roman Dobrzyński, ĉeesti pli da prelegojn de IKU, ĉeesti kunsidojn de Mondcivitanoj kaj EDE, ankaŭ mi pretelasis kelkajn programerojn de Kleriga Lundo pro tio, ke multaj okazas samtempe. Mi ne sukcesis dediĉi pli multe da tempo al renkontitaj amikoj, iujn mi entute ne renkontis, malgraŭ funkcianta anonctabulo.

Estis iom da novaĵoj en ĉijara Universala Kongreso; dum la ekskursa tago funkciis komputila centro en ĉefa konstruaĵo, tiu kie estis akceptejo, informejo kaj malgranda manĝejo. La ejo estis malfermita dum la tuta tago. Alia novaĵo estis ligita kun internacia vespero; oficiala nacia vespero okazis en granda tendo kaj ĝin konsistigis: recitalo “Eŭropa diverskultureco kaj multlingveco” fare de la kantistino Joanna Albrzykowska Clifford – lirika soprano. Ŝi kantis en dek naciaj lingvoj, aldone la kanton en esperanto; prezento de belorusaj kantoj kaj dancoj fare de Amatora Belorusa Kanta Ensemblo, fine ni povis vidi kaj aŭdi Jo-Mo. Mi supozas, ke tiun artiston oni ne devas prezenti al multaj esperitistoj, preskaŭ ĉiuj konas lin.

Do ne prezentis sin diverslandaj amatoraj artistoj. Sed ili havis eblecon prezenti sin. La esperantistoj, kiuj deziris prezenti sian arton havis du eblojn (dum du tagoj) fari tion en la arta kafejo Fama je la 21.30 marde kaj ĵaŭde. En la kafejo mastrumis du bardoj – Georgo Handzlik kaj Mikaelo Bronstejn. En tiu kafejo ĉiuvespere okazis iujn interesajn programerojn Mi spektis nur tiun oficialan nacian vesperon, la du aliaj mi ne havis tempon ĉeesti, kion mi bedaŭras. La internacian vesperon gvidis lerte, en duonŝerca etoso Joanna Choroszucha kaj Georgo Handzlik, plu ludanta rolon de Ludoviko Zamenhof, kiu tute ne komprenas la nuntempan mondon, ne scias kio estas KD kaj similaj novaĵoj. Mi sentas ankaŭ nesufiĉecon pro manko de tempo vidi, aŭskulti prezentadoj sur la urboplaco okaze de Podlaĥia Oktavo de Kulturoj. Ili iel vole nevole riĉigis la programon de UK-o kaj oni devus havi multan forton kaj suferi sendormecon por spekti pli da.

Sed okazis ankaŭ malbonaĵoj, direktitaj al kiu? Ĉu kontraŭ la fremdlandanojn ĝenerale? Ĉu kontraŭ esperantistojn? Ĉu kontraŭ juddevenan Zamenhof? Mi ne scipovas respondi tiun demandon. Mi nur povas priskribi la okazintaĵojn. Antaŭ ol venis la unuaj kongresanoj iu provis bruligi la grandan tendon. Dum la kongreso iu priverŝis la monumenton de Zamenhof per iu farbo. Zamenhof-Cento – iu provis damaĝi ĝin, ĵetante sur la tegmenton botelon kun eksplodmaterialo. Bonŝance tiu iu maltrafis kaj la botelo falis sur straton kaj tie eksplodis. Tio okazis vespere kaj feliĉe la strato estis malplena. Iu damaĝis (trapikis) kelkajn pneŭmojn en la busoj, kiuj servis por ekskursanoj. Iu ĵetis ŝtonon en la ejon, kie kolektiĝadis junularo por kanti kaj amuziĝi. Damaĝoj estis rapide riparitaj kaj bonŝance ili ne tuŝis homojn. Tamen ili lasis amaran guston. Al mi. Al miaj samlandanoj. Iu provis konfuzi etoson de nia esperanta festo. Sed mi persone estis atestanto pri kontraŭaj agoj – helpemo fare de simplaj loĝantoj de la urbo. Vespere iu handikapulo perdiĝis en la urbo kaj du viroj provis helpi al li, sed ili ne povis interkompreniĝi. Mi helpis al ili lingve kaj ili bonvole helpis al la esperantisto trovi lian loĝlokon. Mi spertis ankaŭ tre fervoran interesiĝon pri la lingvo. Kelkfoje homoj alparoladis min pri la lingvo, admiris la kongreson (ili povis veni kaj vidi la etoson, partopreni iujn programerojn, precipe artajn), admiris facilecon interkompreniĝi inter japano kaj eŭropano k.s. Mi vidis, ke aliaj poloj ankaŭ estas alparolataj de bjalistokanoj. Tio estis agrabla.

Tutcerte oni povus skribi pli multe kaj tutcerte ĉiu kongresano havas proprajn impresojn. Mi ŝatus scii opiniojn de aliaj.

----------------------------------------------------------------------
Wrozki czekaja na Ciebie!
Sprawdz >> http://link.interia.pl/f22c2
Published at 20:38 / 6 comments / 213 visits
This post is public

August 17, 2009

P.S. al Universala kongreso

En mia priskribo de la kongreso okazis miso; en malplena spaco ie meze de la artikolo devus esti informo metita sur la pordo de ekspozicio, troviĝanta sur la unua etaĝo. Ĝi tekstis jene:

WYSTAWA EKSLIBRYSÓW

EKSPOZICIOJ:

ESPERANTAJ EKSLIBRISOJ

ESPERANTAJ POSTAĴOJ

Bedaŭrinde la kopiaĵo ne aperis en konvena loko, do mi devis tiamaniere kompletigi la artikolon.

Published at 22:02 / 0 comments / 313 visits
This post is public

( 2 posts )

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...