March 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30 31          

Archives

November 2009 (1)
August 2009 (2)
April 2009 (1)
March 2009 (2)
February 2009 (2)
December 2008 (1)
November 2008 (2)
October 2008 (1)
September 2008 (1)
August 2008 (3)
July 2008 (2)
June 2008 (1)
May 2008 (1)
March 2008 (1)
February 2008 (2)
January 2008 (2)
December 2007 (3)
November 2007 (3)

March 31, 2009

Fw: ret-info: ekolingvo.com - novaj tradukoj; la studo en la Europa Parlamento

Karaj Esperantistoj, karaj miaj amikoj,

Certe vi memoras la studon "Ekonomiaj aspektoj de lingva
malegalrajteco". Ĝoje mi povas anonci, ke pluraj tradukoj aperis
intertempe, do ĝi ekzistas en la sekvaj lingvoj: Esperanto, albana,
angla, ĉina, franca, germana , itala, nederlanda, pola, portugala,
rusa kaj serba.

La Esperanta traduko estas atingebla aparte ĉe la sekva adreso:
ekolingvo.com/Ekonomiaj_aspektoj_de_lingva_malegalrajteco.doc
Mi denove elkore dankas la grandegan helpon kaj laboron al la
tradukistoj kaj reviziantoj:
Nome: Bardhyl Selimi (albana), Leo De Cooman (Esperanta, nederlanda),
Fabien Tschudy (franca), Arkadiusz Zychewicz (pola), Marco Trevisan
(itala), Luís Ladeira (portugala), Dimitrije Janicic (serba), Liu
Jianguo (ĉina), Julia Bajborodina (rusa).

Aliaj novaĵoj: intertempe mi sendis la studon al ĉiuj membroj de la
Europa Parlamento, kaj en Italio "prove" ankaŭ al ĵurnaloj kaj
radiostacioj.

La rezulto estis pli ol kontentiga. Unu el la ĉefaj radiostacioj
faris interjuvon kun mi kaj invitis min al gazetara konferenco en
Italio.

Apud tio ili propagandas la studon al la italaj paramentanoj. Do...
ĉu ni venkos baldaŭ??? - Mi ne scias, sed forte esperas.

En la jena situacio la afero bezonas VIAN helpon tiel, kiel neniam
antaue. La farendaĵo estas simpla.

Se vi havas dek minutojn kaj emon helpi, bonvolu rigardi la sekvan
paĝon: www.ekolingvo.com/kiel_mi_povas_helpi.htm

Kiel ĝis nun, mi daure volonte transdonas al iu ajn ĉiun eblecon por
partopreni intervjuojn, konferencon al sialandanoj. Ne MI gravas, sed
Esperanto!

Mallonga klarigo por ne-Europanoj, kial mi ne menciis Esperanton en la
studo, kaj ne metis la Esperantan tradukon sur la hejmpaĝo:
www.ekolingvo.com/brusela_vidpunkto.htm

Mi esperas ke ĉi tiu letero estos tuj plusendita al multaj samideanoj.

Amike salutas vin,

Áron Lukács,
Hungario

aron.lukacs@ekolingvo.com
ekolingvo.com
Published at 21:57 / 0 comments / 191 visits
This post is public

March 31, 2009

Printemo

Anoncis sin jam sturnoj, do printempo jam estas tre proksima. Aliaj birdoj fervore kolektas konstrumaterialon. Kaj hieraŭ mi vidis amindumadon de frugilegoj. Kiel ĉarmaj ili scipovas esti kaj ĉarme pepi al sia partnerino, multfoje reverencante antaŭ ŝi. Supre vidiĝas triangule formitaj grupojn de gruoj. Mankas nur verdaĵo, la arboj plu etendas siajn nudajn brakojn. Nur krokusoj ornamas ie tie nudan teron.Do almenaŭ fono estu verdeta.



Published at 22:24 / 0 comments / 224 visits
This post is public

( 2 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...