Dorota's articles

  • Tertremo en Japanio

    - April 11, 2011
    Mi ĉesas aperigi la artikolojn de Hori Yasuo. Vi povas legi ilin en ĉiuj kune kun belaj bildoj, per kiuj Yasuo ornamas siajn artikolojn. http://www.satesperanto.org/-Taglibro-de-nia-Kamarado-Yasuo-.html

  • Tertremo en Japanio

    - April 11, 2011
    La 11an de aprilo Hodiaŭ estas la unumonata datreveno de tiu katastrofo. Dum tiu periodo ĉiun tagon mi verkadis raportojn, sed mi ĉesos verki ĉiun tagon, sed du fojojn semajne. Mi dankas vin pro via interesiĝo pri miaj raportoj. Por fini mian unuan parton de la raportaro, unue mi raportos resume pri la nuna situacio, kaj due mi tradukos la eseon aperintan en la ĵurnalo, kiu tre plaĉis al mi. 1. Mortintoj kaj malaperintoj La nombro de mortintoj…

  • Nombro de viktimoj de la tertremo en Japanio

    - April 10, 2011 - 1 comment
    Kialo de subita falo de "malaperintoj" de la 9a de aprilo: Ĝis nun mi uzis la nombrojn en la ĵurnalo Asahi. Tiu kalkulis la nombron laŭ sia propra kalkulo, sed ekde la 9a ĝi komencis uzi tiujn de la Buroo de polico. Tial naskiĝis granda diferenco.

  • Tertremo en Japanio

    - April 10, 2011
    La 10an de aprilo Hodiaŭ vespere mi rimarki papilion ĵus naskiĝinta en mia ĝardeno. Ĝi pasigis malvarmegan vintron kaj bele naskiĝis. Same venu printempo en Toohoku kaj ESPERO naskiĝu! En la hodiaŭaj ĵurnaloj ne aperis gravaj novaĵoj. Multajn paĝojn okupas raportoj kaj eseoj pri la pasinta unu monato. Tial mi unue skribos aldonaĵojn kaj korektaĵojn pri miaj pasintaj raportoj. Kaj poste mi prezentos kuraĝigajn kaj esperplenajn novaĵojn kaj vortojn. Duono de…

  • Tertremo en Japanio

    - April  9, 2011
    La 9an de aprilo Damaĝo de la tertremo de la 7a de aprilo Tiu ĉi tertremo donis denovan baton al la regiono Toohoku. Mortintoj: 3 Vunditoj: 230 Elektra paneo: 4 milionoj da domoj Multaj fabrikoj jam komencis aŭ baldaŭ komencos funkcii, sed pro tiu ĉi tertremo la funkcio haltis aŭ funkciigo malfruiĝas. Distribuo de apogmono Jam kolektiĝis 128 miliardoj da enoj kiel apogomono al la Ruĝa Kruco ka…

  • Tertremo en Japanio

    - April  8, 2011
    La 8an de aprilo Hieraŭnokte je 23:32 okazis forta tertremo en la maro apud la gubernio Mijagi. Ĝia forteco estis 7,4 magnitudo. 90 homoj vundiĝis kaj en multaj urboj elektro paneis. Mi loĝas 400 kilometrojn fore de la epicentro, sed mi estis terurita pro la forta tremo. Nenio serioza afero okazis al la nukleaj centraloj. Diversaj malbonaj influoj Tiu ĉi katastrofo donas grandan influon al diversaj kampoj. 1. Ni ne povos drinki bieron en s…

  • Tertremo en Japanio

    - April  7, 2011
    La 7an de aprilo Forpasintoj vivu pace en la budha paradizo Ekde frumateno oni komencis pumpi nitrogenon en la reaktoron n-ro 1. Tiu reaktoro estas plena de hidrogeno kaj oksigeno, kio povos kaŭzi eksplodon. Por malhelpi tion, oni pumpis nitrogenon. Oni komencis serĉi malaperintojn en la 20-kilometra zono de la nukleaj reaktoroj. En la gubernio Hukuŝima estas 3900 malaperintoj kaj oni supozas, ke la plejmulto estas en tiu zono. Ho…

  • Tertremo en Japanio

    - April  6, 2011 - 1 comment
    La 6an de aprilo Hodiaŭ estis bela printempa tago. *Korekto: En “la letero” en la hieraŭa raporto mi skribis pri la kosto de benzino kiel “1,5 litrojn kontraŭ 2000 enoj”. Tio estis eraro. “15 litrojn kontraŭ 2000 enoj (20 eŭroj)” estas ĝusta. Bonvole korektu la eraron Elfluigo de radioaktiva akvo Hodiaŭ oni sukcesis ŝtopi la fendon, el kiu elfluis radioaktiva akvo. Tamen sub la centralo restas 50 mil tunojn da forterad…

  • Cunamo en Japanio

    - April  5, 2011
    Karaj, mi ricevis raporton pri la tertremo kaj la cunamo, kiun verkis s-ro Teduka log^anta en la urbo Tagaj^oo atakita de ambau^. Bonvole vidu la fotojn kaj la klarigojn en lia TTT-ejo. HORI Jasuo Sent: Monday, April 04, 2011 11:03 AM Subject: Raporto de cunamo, la11a marto Estimataj Mi raportas al vi la cunamon en niaj urboj, kiu okazis en la 11a de marto per ttt-pag^o. Jen klaku! http://takasi3.gnk.cc/2011/0311cunamo/cunamo.html Sincele Teduka Takasi

  • Nombro de viktimoj de la tertremo en Japanio

    - April  5, 2011
    Mi estas feliĉa, sekure kolektante dolĉan mielon. Sed miaj amikoj, kiuj pasigis vintron en la urbo Naraha proksime de la nukleaj centraloj, multe mortis. Tamen la abelisto, kiu zorgas ilin, kuraĝe eniris en la restriktitan zonon kaj savis unu milionon da postvivantaj abeloj. Li opiniis, ke por abelistoj abeloj estas same valoraj kiel homoj. Mi estas kortuŝita pro lia kuraĝa agado. mi supozas, ke en la cunamo multaj insektoj, papiioj kaj herboj fariĝis viktimoj. Mi deziras, ke ili venku la ma…

  • Tertremo en Japanio

    - April  5, 2011 - 2 comments
    La 5an de aprilo Pli serioziĝis elfluo de radioaktiveco Hodiaŭ oni detektis 7,5-milionoble pli densan jodon 131 kaj 1,1-milionoble pli densan cezion 137 ol la normo el akvo el la reaktoro n-ro 2. Oni detektis pli densan jodon 131 ol la normo el fiŝetoj kaptitaj sude de la centraloj. Fiŝistaro en la urbo Kita-Ibaraki decidis haltigi la fiŝadon portempe. Letero el la urbo Nihonmacu en la gubernio Hukuŝima La 30an de marto 2011…

  • <untitled>

    - April  5, 2011
    http://www.youtube.com/watch?v=GXB29XLXyl8&feature=player_embedded Rigardu savon de hundo post trisemajna drivado sur la restaĵoj de domo (Japanio)

  • Tertremo en Japanio

    - April  4, 2011
    La 4an de aprilo Ekfloro de sakuro en mia urbo. Hieraŭ en mia urbo ekfloris sakuro. Kiam la meteologia stacio konstatas kelkajn ekflorojn sur iu fiksita arbo, ĝi oficiale anoncas “ekfloron de sakuro”. Multaj tre ŝatas havi piknikon sub la floroj. La plej fama loko por tio estas Parko Ueno en Tokio, sed tiun ĉi jaron la gubernio Tokio rekomendas, ke ne okazu orgiaj sakuro-piknikoj, tial la parko ne estas tiom homplena kiel en la kutima printempo. Multaj h…

  • Tertremo en Japanio

    - April  3, 2011
    La 3an de aprilo Ĉu vi vidas esperon? Venis la nova monato. Ankoraŭ restas multaj farendaĵoj: prizorgo pri la suferantoj, serĉado de malaperintoj, kvietigo de la nukleaj reaktoroj ktp., sed samtempe jam estas tempo por konsideri, kiamaniere oni povos rekonstrui la damaĝitajn urbojn kaj vilaĝojn. Jen estas kelkaj proponoj. Propono de la ĉefministro La 1an de aprilo la ĉefministro Kan Naoto publikigis siajn ideojn por rekon…

  • Tertremo en Japanio 02-04

    - April  2, 2011
    La 2an de aprilo Venis printempo ! Vekiĝu! Hodia ŭ ni havis Esperanto-kunsidon Mi aŭskultis tertreman sperton de s-ino Jazaki, kiu provizore translokiĝis el Hukuŝima. Mi ne multe surpriziĝis pro ŝia rakonto, ĉar mi jam multe vidis terurajn bildojn en televido, tamen rakonto de s-ino Jamamoto, kiu loĝas en la urbo Ŝibukaŭa en mia gubernio, multe surprizis min. Ŝi loĝas en la loĝkvartalo konsistanta el 300 domoj. Laŭ ŝi la tegmento de 100 domoj…

136 articles in total