Jam vere finiĝis somero en mia parto de la mondo. Hodiaŭ mi dediĉis iom da tempo al IP kaj mi iom hontas pro mia malaktiveco. Simple mi ne havas tempon; pensiulino kaj ne havas tempon! Eble mi havas nenion interesan por diri ... La somero estis bela, laŭ mia plaĉo. Ne tro ofte pluvis, ne estis longtempa varmego, ofte mi vojaĝis, sed ankaŭ por la biciklado restis iom da tempo. Mi renkontis multajn amikojn kaj rememoroj pri ili varmigos min dum vintraj longaj vesperoj. Jam nun ili estas longaj, tagoj mallongiĝis kaj ĉiam mi estas malagrable surprizita, ke jam fariĝas mallume. Ne preterpasas min etaj "feliĉoj"; surprizis kaj samtempe ĝojigis min letero de mia esperanta amiko, kiu silentis dum dekdu? dek kvin? jaroj. Alia feliĉa evento nur okazos - mi fariĝos avinjo dum plej proksimaj kelkaj tagoj. Sed ne mankas malgajaj okazaĵoj; al tia apartenas malsano de mia amata fratino. Tio malheligas miajn sentojn kaj vivĝojon. Tiel perplektas en la vivo jen ĝojo, jen malĝojo, jen feliĉo, jen malfeliĉo.